Nombro De Esperanto-Parolantoj

La nombro de Esperanto-parolantoj estas ofte disputata en kaj ekster la Esperanto-komunumo.

Ekzistas kelkaj studoj kaj taksoj pri ĉi tiu temo; oni konsciu, ke kelkaj taksoj baziĝas je detala studo, aliaj indikas neniun kalkulmanieron aŭ motivon por la takso.

Difino

Eble la diversaj taksoj diferencas ne tiom rilate al la supozataj kvantoj, sed rilate al tio, pri kiu grupo oni volas paroli - pri fluaj parolantoj aŭ pri homoj, kiuj lernis la bazon de la lingvo kaj sukcesas legi tekston helpe de vortaro, pri la regulaj uzantoj aŭ ankaŭ pri tiuj, kiuj lastfoje parolis antaŭ tridek jaroj.

Povas esti, ke hodiaŭ proksimume 100 000 homoj flue kaj regule uzas Esperanton, 500 000 de tempo al tempo kaj eble kelkfoje hezitante, 2 milionoj iam uzis ĝin, eĉ se antaŭ jardekoj kaj kun okaza hezitado - kaj eble 20 milionoj iom lernis la bazon de la lingvo. Eble el la 100 000 uzantoj nur ĉirkaŭ dekmil parolas ĝin "senerare". Takso, kiu neglektas la neceson de difino (ekz. "Esperanton parolas ... homoj") estas nebula kaj neuzebla.

Pri ĉiuj taksoj oni konsciu, ke ili estas tre proksimumaj. Preni faktoron 2 de neprecizeco estas verŝajne saĝe - do takso de 100 000 supozeble signifas ion inter 50 000 kaj 200 000.

Lingvonivelo

Estas diversaj klasifikoj de esperantoniveloj. Unu el ili estas: nula, baza, studa, baza labora, bona labora, libera.

Kelkaj lingvoniveloj uzataj por la taksoj estas:

  • Eklernis la lingvon (eble nur: aĉetis lernolibron, aliĝis al kurso...)
  • Atingis bazan komunikonivelon
  • Flue parolas
  • Pli malpli senerare parolas, havas vastan lingvoscion, atingis nivelon similan al denaskulo de nacia lingvo

Eblas uzi ankaŭ diversajn nivelojn de ŝtataj instancoj, ekz. de la Komuna eŭropa referenckadro; Culbert informis, ke li uzis (US-) "State Dept. level 3".

Ofteco de uzado

Oni povas distingi ekzemple, ĉu homo

  • dum la pasintaj dek du monatoj iel ajn uzis Esperanton
  • uzis Esperanton iam en la pasinta jardeko
  • uzis Esperanton lastfoje antaŭ pli ol dek jaroj (kaj eble ne certas, ĉu li aŭ ŝi ankoraŭ kapablas paroli la lingvon).

Taksoj

  • 1889: La fama unua "Adresaro" de Zamenhof havis adresojn de mil homoj. Ĉu ili vere ĉiuj parolis Esperanton, ĉu ne estis multaj nur interesitoj, estas alia afero.
  • 1892: En decembro 1892 la gazeto La Esperantisto havis 544 abonantojn. Unuflanke eble ne ĉiuj vere parolis Esperanton, aliflanke kelkaj ekzempleroj estis legataj de pli ol unu persono.
Nombro De Esperanto-Parolantoj 
Evoluo de la suma nombro de enskribitaj adresoj laŭ la serioj kaj jaroj
  • 1907: Joseph Rhodes skribas, ke ĵusa "modesta" takso de la nombro de esperantistoj estas 300 000 homoj.
  • 1928: Johannes Dietterle anoncis la rezulton de tutmonda enketo, kiu rezultigis, ke proksimume 126 500 homoj parolas Esperanton. En la enketo mankas Sovetunio; laŭ tiulanda statistiko, efektivigita de CK SEU (Centra Komitato de la Sovetrespublikara Esperantista Unio), en 1927 en Sovetio troviĝis 16 066 organizitaj Esperantistoj, formantaj 527 rondetojn kaj ĉelojn. En 1936 SEU asertis ke ĝi havas 14 237, sed ekzemple la plej granda kategorio de tiuj homoj estis "amikoj de la korespondado pere de Esperanto" (kun eksterlando). Dietterle cetere, kiam li ne sciis pri la grandeco de iu Esperanto-grupo, enmetis la nombron 5.
  • 1933: Enciklopedio de Esperanto, p. 502-503, enhavas statistikon, laŭ kiu tiam estis registritaj 126 576 esperantistoj en 1 786 grupoj en 7 201 lokoj en 66 landoj de kvin kontinentoj.
  • 1952: Ivo Lapenna taksas: 380 000 esperantistoj en la mondo. Laŭ li ekzemple en Ĉinio ĉirkaŭ 30 000 homoj finis kurson.
  • 1983: La informlibro pri la landoj de la mondo "Der Fischer Weltalmanach '84" notas, ke estas 3 - 16 milionoj da denaskaj kaj dualingvaj parolantoj de Esperanto. La piednoto informas: "Taksoj de 3 - 5 milionoj (Decsy, Universitato de Hamburgo) ĝis 14 - 16 milionoj (Pei, Universitato de Novjorko)".
  • 1988: Laŭ Sidney S. Culbert de la Universitato de Vaŝingtonio, du milionoj da homoj parolas Esperanton je la "fremdlingva nivelo 3". Tiu nivelo entenas tiujn, kiuj povas komuniki en Esperanto (ekzemple: parolas "malofte hezitante"). En letero al The World Almanac Culbert skribis en 1967, kiel li atingis la nombrojn: Li sekvis la spurojn de ĉiu ebla aŭ iam aktiva Esperanto-parolanto. Sekve lia takso inkluzivas ankaŭ homojn, kiuj jam de pluraj jardekoj ne plu aktive uzas Esperanton.
    Takso pri la nombro de Esperanto-parolantoj surbaze de la esploroj de Culbert troviĝas en The World Almanac almenaŭ ekde la sesdekaj jaroj, kun interrompo ĉirkaŭ 1967. (Antaŭ 1988 li taksis je 1,6 milionoj; por 1956 li taksis ĉirkaŭ 1 milionon; liaj esploroj kondukis lin al la supozo de daŭra kresko.)
  • 1996: Jouko Lindstedt (la estro de la diskutlisto DENASK-L) faris taksojn - ne por vere taksi absolutajn nombrojn, sed por montri la diferencojn inter diversaj lingvaj niveloj:
    • 1000 denaskaj parolantoj
    • 10 000 parolas flue, kvazaŭ denaske
    • 100 000 povas uzi skribe kaj parole
    • 1 000 000 akcepteble komprenas ĝin parolate kaj skribite
    • 10 000 000 jam konatiĝis kun ĝiaj elementoj
  • Ĉ. 1999/2000: Simono Pejno publikigas en la reto tekston, en kiu li taksas, ke estas "optimisme" 20 000 kaj "pesimisme" 4000 Esperanto-parolantoj. (Li difinas, ke parolanto "estas iu, kiu senhezite flue parolas Esperanton" kaj plu detaligas tion. Kontraste Culbert esploris pri la kvanto de homoj, kiuj parolas "malofte hezitante". Pejno ne detaligas, ĉu laŭ li "Esperanto-parolanto" estas ankaŭ homo, kiu dum jardekoj ne parolis Esperanton - sed el la formulo "senhezite flue parolas" evidentiĝas, ke ne: Post longa tempo oni jes komprenas kaj povas paroli, sed certe kun multa hezitado.)
    Pejno unue dividas la taksojn de Culbert kaj Lindstedt (2 milionoj/1,6 milionoj kaj 100 000) al unuopaj landoj laŭ la proporcioj de la UEA-membraro. Li asertas sen plia detaligo, ke la surbaze de la takso de Culbert ricevitaj "170 200 E-parolantoj en Germanujo simple ne estas. Se entute, estas nur centono de tiu ĉi vere astronomia nombro." Li poste klarigas pri siaj taksoj: "Duaŝtupe, mi baze de miaj scioj pri kelkaj landaj situacioj pretigis du proprajn taksojn." Mankas detaligo pri la uzataj "scioj".
    Prijuĝante la takson de Pejno oni notu, ke li atingis por Litovio nombron inter 30 kaj 150, dum kontraste en la tiea censo de 2001 entute 858 homoj deklaris, ke ili scias Esperanton. Por Hungario li indikis takson inter 90 kaj 440 personoj; laŭ la tiea censo en 2001 entute 4565 homoj informis, ke ili parolas Esperanton. Do eĉ la "optimismaj" nombroj de Pejno estas je la faktoroj 6 kaj 10 sub la rezultoj de la censoj.
  • 2003: Ziko van Dijk: maksimume 40 000 aŭ 50 000 tutmonde. Li forte dubas pri la altaj nombroj (en sia libro Esperanto sen mitoj). Li kalkulas tie, ke se miliono da Esperanto-parolantoj estus disvastigita egaldense tra la mondo, oni atendus trovi 182 en la urbo Kolonjo (ĉ. unu miliono da loĝantoj). (Oni konsciu, ke Esperanto estas disvastigita tre malsimile tra la mondo.) Van Dijk trovas "maksimume tridek" en tiu urbo (sed ne indikas la serĉomanieron); li diras, ke Kolonjo havas multe pli da esperantistoj ol la averaĝa regiono en la mondo (estante universitata urbo en meza Eŭropo). Li ankaŭ notas, ke UEA kaj la landaj asocioj aliĝintaj al UEA havas kune nur 20 000 membrojn, kaj dubas, ĉu la nombro de la Esperanto-parolantoj estas vere kvindekoblo de la movadanoj.
  • 2005: Ethnologue citas World Almanac (1999): 2 milionoj da dualingvaj parolantoj. The World Almanac and Book of Facts (Monda Almanako kaj Libro de Faktoj) bazas sin je la supre menciitaj informoj de Culbert (1988). Ethnologue ankaŭ asertas ke estas 200 - 2000 denaskaj Esperanto-parolantoj.
  • 2014/2015: Facebook indikas en informpaĝo pri Esperanto, ke 350 000 uzantoj parolas Esperanton (aŭg. 2014; aŭg. 2015: 310 000 uzantoj). Tiu cifero indikas la nombron da homoj, kiuj ĉe Facebook elektis Esperanton kiel ilian ĉeflingvon aŭ indikis en sia profilo, ke ili parolas Esperanton. Tio estas la unua grava tutmonda statistika indiko pri nombro da Esperanto-parolantoj. Konsiderante, ke unuflanke ne ĉiu Esperanto-parolanto ĉe Facebook plenigis la indikon pri kiujn lingvojn li/ŝi parolas kaj aliflanke, ke nur okono de la homoj tutmonde havas aliron al Facebook, oni povas kalkuli, ke mondvaste ekzistus pli ol 2 milionoj da Esperantistoj - sed indas konsideri, ke la procentaĵo de Esperanto-parolantoj inter la Facebook-uzantoj supozeble estas pli granda ol inter la aliaj homoj, ĉefe en evolulandoj.
  • 2016: Svend Vendelbo Nielsen publikigas studon, kiu taksas ke estas proksimume 62.984 Esperanto-parolantoj en la mondo (konvidenca intervalo: inter 31.460 kaj 183.420). La takso baziĝas sur oficialaj censoj en kvar landoj (Litovujo, Estonujo, Rusujo kaj Novzelando) kaj komparo de tiuj ciferoj kun indikoj pri la grandeco de la Esperanto-movado en diversaj landoj laŭ UEA-membronombroj, lernu-uzantoj kaj kelkaj aliaj Esperanto-movadaj ciferoj.

Censoj

Estonio

  • 2011: Censo en Estonio kalkulis 209 homojn indikantajn ke ili scipovas Esperanton el ĉirkaŭ 1,3 milionoj da loĝantoj (do ĉirkaŭ 0,016% aŭ 160 inter miliono da loĝantoj).
  • 2021: Por 4 homoj Esperanto estas denaska lingvo kaj por 230 homoj ĝi estas fremda lingvo. Tuta nombro de parolantoj estas 234.

Hungario

La hungaraj censoj konstatis duobliĝon de la Esperanto-parolantaro inter 1941 kaj 1990 kaj denove inter 1990 kaj 2001. Inter 1941 kaj 2001 la nombro kvarobliĝis aŭ kreskis mezume per 2,7 %, inter 1990 kaj 2001 la kresko estis mezume 7,4-procenta.

  • 1941: La censo en Hungario kalkulis 942 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon.
  • 1990: Entute 2 083 personoj indikis en la hungara censo, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon. (Por la jaroj inter 1941 kaj 1990 mankas informoj.)
  • 2001: Censo en Hungario kalkulis 4565 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon. Per tio Esperanto atingis rangon 18 inter la fremdlingvoj menciitaj en la raporto de la censo. 11 el la 22 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio (sen la hungara) estis antaŭ Esperanto, 11 malantaŭ ĝi, ekzemple ĉiuj skandinavaj lingvoj (eĉ ĉiuj en unu sumo), la bulgara kaj la portugala. Hungario havis tiam 10,2 milionojn da loĝantoj; la nombroj do signifas 445 inter miliono da loĝantoj (0.0445%). En Hungario ekde 2001 trapasis ŝtate rekonitajn ekzamenojn pri Esperanto jare ĉirkaŭ 3000 homoj, do sume ĝis 2007 ĉirkaŭ 20 000 personoj. Estas do atendeble, ke la venonta censo en 2011 montros almenaŭ parton de tiuj homoj, kio povus permesi al Esperanto supreniri kelkajn rangoŝtupojn. - La rilato inter membroj de la landa asocio kaj homoj indikantaj, ke ili parolas Esperanton, estis ĉirkaŭ 1 : 13. Simila rilato en aliaj landoj rezultigus takson de ĉirkaŭ 240 000 Esperanto-parolantoj tutmonde. - La rilato inter Esperanto kaj la angla estis 4565 al 997 908, do ĉirkaŭ 1:219 (en la aĝgrupo ekde 60 jaroj eĉ 1:60). La rilato inter Esperanto kaj la rusa estis 4565 al 194 449, do 1:43, kvankam Hungario estis parto de la influregiono de Soveta Unio ĝis ĉirkaŭ 1990.
  • 2011: La nova censo kalkulis 8397 homojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon. Kalkuliĝis en 2011 entute 9 937 628 loĝantoj, do nun laŭ la censo la nombro de Esperanto-parolantoj estas 845 inter miliono da loĝantoj.

Litovio

  • 2001: Censo en Litovio kalkulis 844 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon. Per tio Esperanto atingis rangon 16 inter la indikitaj fremdlingvoj; 11 el la 22 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio (sen la litova) estis antaŭ Esperanto, 11 malantaŭ ĝi. Litovio havis tiam 3,5 milionojn da loĝantoj; la nombroj do signifas 245 inter miliono da loĝantoj (0.0245%). - La rilato inter membroj de la landa asocio kaj homoj indikantaj, ke ili parolas Esperanton, estis ĉirkaŭ 1 : 7,4. Simila rilato en aliaj landoj rezultigus takson de ĉirkaŭ 140 000 Esperanto-parolantoj tutmonde. Se oni sumigas ĉiujn indikitajn lingvo-sciojn kaj dividas tra nombro de loĝantoj, oni konstatas, ke en Litovio oni parolas mezume ĉirkaŭ 2,0 lingvojn, do la gepatran kaj mezume unu fremdan lingvon. - La rilato inter Esperanto kaj la angla estis 858 al 589 553, do ĉirkaŭ 1:687; la rilato inter Esperanto kaj la rusa estis 858 al 2 099 928, do 1:2447 (Litovio estis parto de Soveta Unio ĝis ĉirkaŭ 1990).
  • 2011: La censo kalkulis 604 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon; specife inter junuloj sub 25 jaroj estas relative malmultaj Esperanto-parolantoj. La nova censo signifas absolutan malkreskon de 240 homoj, do minus 28 % en dek jaroj aŭ minus 3,3 % jare. Sed konsiderindas, ke la loĝantaro malkreskis al 2 758 069 homoj en 2011 (minus proks. 20 % ekde 2001); la nombro de Esperanto-parolantoj en 2011 estis 219 inter miliono da loĝantoj (en 2001 estis 245; do malkresko de proks. 10 % en dek jaroj; oni povas supozi, ke Esperanto-parolantoj, kutime homoj kun pli alta eduko, pli probable elmigras).

Novzelando

  • 2006: Censo en Novzelando kalkulis 123 homojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton. Pro la proksimume 4 milionoj da demanditaj novzelandanoj tio signifas ĉirkaŭ 30 inter miliono da loĝantoj (0.003%). (Indas noti, ke Novzelando estas je 90 % anglalingva lando kaj ke la loĝantaro indikis scii mezume nur 1,2 lingvojn, do 0,2 fremdlingvojn.) La nombro de Esperanto-parolantoj similas al tiuj de la malta, islanda, litova, estona kaj kataluna lingvoj (ĉiuj inter 147 kaj 93 parolantoj). Inter la eŭropaj lingvoj Esperanto atingis proksimume la lokon 33, inter ĉiuj lingvoj (do inkluzive de ĉefe multaj aziaj kaj oceaniaj lingvoj) proksimume lokon 120. Oni notu, ke la pozicio de Esperanto en la censo estas malfacile komparebla kun tiuj de Litovio kaj Hungario, ĉar en ĉi tiuj du landoj oni distingis gepatran lingvon kaj pliajn, poste lernitajn lingvojn, dum en Novzelando oni metis nur unu demandon. - La rilato inter membroj de la landa asocio kaj homoj indikantaj, ke ili parolas Esperanton, estis ĉirkaŭ 1 : 1,8.
  • 2013: Laŭ la tiujara censo, la nombro de Esperanto-parolantoj estis 108. Tio signifas ekde 2006 reduktiĝon je 15 homoj aŭ 12 %, 2 % jare.
  • 2018: 102 parolantoj.

Rusio

  • 2010: En popolnombrado en Rusio, 992 personoj el (laŭ la indikita «pezo») 138 312 535 lingvospecifintoj indikis scion de Esperanto. Tiuj, kiuj informis pri sia lingvoscio, indikis entute 167 366 897 lingvojn, sekve mezume 1,21 lingvojn; do ĉiu kvina homo scias duan lingvon. La parto de Esperanto ĉe la homoj informintaj pri sia lingvoscio estis 0,00072 %, t.e. iom pli ol 7 inter miliono (0.0007%). Simila rilato en aliaj landoj rezultigus takson de ĉirkaŭ 49 000 Esperanto-parolantoj tutmonde. La rilato inter membroj de la landa asocio kaj homoj indikantaj, ke ili parolas Esperanton, estis ĉirkaŭ 1 : 2,7, pli malalta ol en Litovio kaj Hungario, iom pli alta ol en Novzelando. La rilato inter individuaj membroj de UEA kaj la parolantoj laŭ la censo estis 1 : 11,3 (laŭ la UEA-membronombroj 2010) aŭ 1 : 6,6 (laŭ 2007) . La rilato inter Esperanto kaj la angla estis 992 al 7 574 303, do ĉirkaŭ 1 : 7635. La ĝis nun publikigitaj rezultoj de la popolnombrado ne distingas inter gepatraj kaj lernitaj lingvoj.

Indikoj pri la kvanto de Esperanto-parolantoj

  • 2000: Laŭ studo de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche la kvanto de Esperanto-teksto en la reto havis tiam la lokon 27 inter la latinliteraj lingvoj. La kvanto similis al la eŭska, latva kaj litova lingvoj, kiuj havas 600 000 ĝis 3 milionojn da parolantoj kaj estis je duono de la irlanda kaj islanda lingvoj (355 000 kaj 240 000 parolantoj). La rilato inter la kvanto de esperantlingva kaj anglalingva teksto en la reto estis proksimume 26 795 000 al 47 264 700 000 vortoj (do ĉirkaŭ 1:1750; oni povas supozi, ke la rilato inter la parolantaroj estas iom simila).
  • 2007: Publikigo de la Abako-studo, el kiu eventuale eltireblas nerektaj konkludoj pri la kvanto de (rete) aktivaj esperantistoj. La studo kalkulis, ke estas pli da Esperantlingvaj retpaĝoj ol da kimralingvajeŭsklingvaj retpaĝoj (kiuj ambaŭ havas pli ol duonan milionon da parolantoj), sed malpli da retpaĝoj ol la slovena lingvo (kiu havas proksimume du milionojn da parolantoj). Laŭ la studo oni do povus taksi la kvanton de Esperanto-parolantoj je proksimume unu miliono, se la Esperanto-komunumo havas similan retan aktivecon kiel la menciitaj lingvoj.
  • 2013: La socia retejo Facebook montras la anglalingvan artikolon pri Esperanto el vikipedio; tiu temo havas 191 433 ŝatantojn kaj 150 000 Facebook-uzantoj parolas Esperanton (laŭ propra informo; majo 2013); la nombro de parolantoj estas certe ne tute fidinda - laŭ la Facebook-informoj 2800 homoj parolas la lingvon Interlingua, 2400 Solresol kaj 170 homoj Idiom Neutral; supozeble ŝercinformoj. Aliflanke oni informas, ke 207 milionoj da Facebook-uzantoj parolas la anglan lingvon, 61 milionoj la hispanan, 41 milionoj la francan kaj 22 milionoj la germanan, kio estas kredindaj informoj.

Ankaŭ la nombroj de aliĝintoj ĉe grandaj esperantaj asocioj povas esti uzata kiel indikilo, kvankam ne estas facile interrilatigi precize tiujn nombrojn kun la nombro de Esperanto-parolantoj.

Ekzemple, la retejo «lernu!» havas ĉirkaŭ 126 000 registritajn uzantojn, kiuj verŝajne ĉiuj interesiĝas pri Esperanto; inter ili, ĉirkaŭ 35 000 deklaras bazan, mezan aŭ altan konon de Esperanto, 56 000 nulan konon kaj 35 000 ne deklaras sian nivelon.

La retan esperanto-kurson de Duolingo por angloparolantoj kaj por hispanoparolantoj aliĝis ĝis aŭgusto 2017 respektive 977mil kaj 186mil homoj, do sume pli ol 1 miliono de lernantoj de Esperanto.

La aliĝintoj de la naciaj esperantaj asocioj partoprenantaj al UEA estas ĉirkaŭ 20 000 (2012).

"Kio" karakterizas "Esperanto-parolanton"?

Unu el la bazaj problemoj de la disputo estas, ke multaj aŭtoroj ne difinas la nocion "Esperanto-parolanto"; malfacile kompareblas taksoj sen klara difino de la karakterizaĵoj. Kontraste Lindstedt iom atentigas pri la diversaj lingvaj niveloj. Krome indas diferencigi laŭ legad-, aŭskultadkompreno, skribad-, parolad- kaj interagadkapablo, laŭ la ofteco de uzado, ĉiutage aŭ lastfoje antaŭ jardekoj. La Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (KERL) estus taŭga bazo por nova taksado laŭ la ses lingvaj niveloj kaj la kvin kompetentoj (aŭskultado, legado, skribado, parolado, parola interagado).

Vidu ankaŭ

Statistiko de Esperantujo

Eksteraj ligiloj

Fontoj kaj rimarkoj

Tags:

Nombro De Esperanto-Parolantoj DifinoNombro De Esperanto-Parolantoj TaksojNombro De Esperanto-Parolantoj CensojNombro De Esperanto-Parolantoj Indikoj pri la kvanto de Esperanto-parolantojNombro De Esperanto-Parolantoj Kio karakterizas Esperanto-parolanton?Nombro De Esperanto-Parolantoj Vidu ankaŭNombro De Esperanto-Parolantoj Eksteraj ligilojNombro De Esperanto-Parolantoj Fontoj kaj rimarkojNombro De Esperanto-ParolantojEsperanto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

10 HigiaDekano (kemio)1932SüdwestrundfunkWilli StophPermesilo de GNU por Liberaj DokumentojTempoVato (mezurunuo)Tradicia scioCarles Puigdemont i CasamajóEsperantoLibreOffice2-DodekinoPolvosuĉilo1993Dublino3-OktinoAŭstralioAlziraNubo.reAlbert EinsteinPierre Charles Maria van de VijverNeŭtraleco (internaciaj rilatoj)JapanioIntermama fendoNational Basketball Association3-a de apriloKvirinala palacoYoussef HindiSârbi (Fărcașa)PiedoVolovanoStokholmoOpen Knowledge FoundationJosé Moreno Gans2006BankostumoTTT-legiloSankta BarbaraFormaldehidoDistrikto Castelo BrancoSomalilandoRadoKatalunioAnuslekadocallgirlJoachim Wanke3-UndekinoKladruby (distrikto Benešov)Ĉaperono (kapvesto)Porsche 911BankrotoModerna norma arabaTrpístyMadridoMilena VelbaAlproksimantoEŭropa Ligo de UEFAHTMLDimanĉoArba tagoKleopatro la 1-aFerenc BéldiĈina Akademio pri SciencojMoncofaChristoph Maria HerbstZjablikovo (stacio de Moskva metroo)Kongresa Pollando🡆 More