Jouko LINDSTEDT (Helsinko, 15-a de julio 1955) estas finna lingvisto kaj esperantisto.
Ekde 1998, li estas ano de la Akademio de Esperanto. Li elektiĝis esperantisto de la jaro (en 2000).
Jouko Lindstedt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1955 (68-jaraĝa) en Helsinko |
Lingvoj | Esperanto • finna • sveda • bulgara |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Helsinko |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • slavisto • Wiki Esperantoesperantologo |
Li devenas de familio kun svedlingvaj praavoj; li konas la svedan, sed denaske parolas la finnan. Lindstedt eklernis Esperanton en 1969, aĝante 14 jarojn: li lernis la lingvon aŭskultante lingvan kurson elsendita de la publika radio de Finnlando. Poste, la saman jaron, li faris konkurson kaj gajnis senpagan partoprenon al la Universala Kongreso, kiun tiujare okazis en Helsinko.
«Mi fariĝis lingvisto pro tio, ke mi unue mi interesiĝis pri Esperanto» — deklaris dum intervjuo al Pola Ret-Radio. «Tio helpis min vidi, ke ĉiuj lingvoj havas strukturon eĉ se malpli simplaj, en aliaj lingvoj».
Li estas profesoro en la Instituto pri slavistiko kaj baltologio de la Universitato de Helsinko (Finnlando), en la fakejo pri modernaj lingvoj; li ankaŭ esploradis pri la bulgara kaj makedona. En intervjuo por La Ondo de Esperanto, li asertis, ke Esperanto direktis liajn «esplorojn al novaj temoj, ekzemple lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la mondo».
Li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en 2019. Li estis redaktando de la Hejma Vortaro kaj, en 1980, li estis inter la kunverkintoj de la Manifesto de Raŭmo; tamen, li estas kritika pri la raŭmisma movado: «La nuntempa "raŭmismo" reinterpretas ĝin por siaj propraj celoj, kiujn mi malfacile povas ligi al tio, pri kio ni parolis en Rauma en 1980. La Manifesto estas uzata de la "raŭmistoj" kiel fetiĉo, kiun nur ili posedas». En 2000, li elektiĝis «esperantisto de la jaro», kune kun Hans Bakker kaj Mauro La Torre.
En 1998 li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto; kiel akademiano, li plejparte interesiĝas pri la sekcioj de la gramatiko kaj ankaŭ de la vortaro.
Li loĝas kun sia familio en urbo Lahtio. Lindstedt asertis ke, post la finna, estas Esperanto la lingvo, kiun li plej bone regas. Liaj tri gefiloj estas denaskaj Esperanto-parolantoj kaj li parolas ĉiutage Esperanton hejme: «Ĝi estas la dua hejma lingvo de nia familio. Nia plej maljuna infano naskiĝis antaŭ 20 jaroj, kaj mi ĉiam parolas Esperanton al li kaj al liaj du gefratoj», asertis en 2017 dum intervjuo.
En retmesaĝo al la retlisto denask-l de la 19-a de aprilo 1996 Jouko Lindstedt taksis la nombron de la Esperanto-parolantoj jene:
- 1 000 havas Esperanton kiel denaskan lingvon.
- 10 000 parolas ĝin flue.
- 100 000 scias aktive uzi ĝin.
- 1 000 000 pasive komprenas multe.
Lindstedt klarigis, ke temas pri tre neprecizaj ciferoj; ili celas diri, ekzemple, ke «se oni taksas la nombron de la denaskaj esperantistoj nur en centoj, povas esti tro malmulte, sed ne troviĝas multaj miloj da ili».
Sekvante sugeston de Edmund Grimley Evans, al la takso oni aldonis la jenan frazon:
* 10 000 000 iam iom studis ĝin.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jouko Lindstedt, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.