Detlev BLANKE (naskiĝis la 30-an de majo 1941 en Neumünster, mortis la 20-an de aŭgusto 2016) estis germana lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo (post universitataj studoj instruisto de la germana kaj geografio).
Kun sia edzino Wera Blanke li laboris interalie en la kampo de terminologio kun speciala atento al la verkaro de Eugen Wüster. Li estis honora prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. En 2011 li estis elektita honora membro de UEA.
Detlev Blanke | |
---|---|
Detlev Blanke | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1941 en Neumünster, Germanio |
Morto | 20-an de aŭgusto 2016 (75-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio • Germana Demokratia Respubliko |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino |
Familio | |
Edz(in)o | Wera Blanke |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • interlingvisto • esperantisto • Wiki Esperantoesperantologo • universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.blanke-interlinguistik.de/ |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | elekto de liaj tradukoj |
Verkis en Esperanto | elekto de liaj verkoj |
Esperantistiĝis en | 1957 |
Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1957. De 1968 ĝis 1990 Detlev Blanke estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto de Kulturligo de GDR, resp. ekde 1981 de la nove fondita Esperanto-Asocio de GDR (GDREA). Dum la jaroj 1970–1990 li estis ankaŭ redaktoro de la organo de tiuj organizaĵoj, der esperantist.
Blanke estis komitatano de UEA (1978–1998) kaj membro de diversaj komisionoj kaj laborgrupoj en UEA, interalie kiel juĝanto en la Belartaj Konkursoj de UEA.
Detlev Blanke en 1976 doktoriĝis en Humboldt-Universitato Berlino per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana ĉe Viktor Falkenhahn; en 1985 sekvis habilitiĝo per disertacio pri planlingvoj (samloke; en GDR oni nomis tion "disertacio B"). En 1988 li estis nomumita "Honoraria Docento pri Interlingvistiko".
Li estis kunfondinto kaj de 1970 ĝis 1990 sekretario de la Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio en Germana Kulturligo (ekde 1974 Kulturligo de GDR). Prezidantoj de la fakgrupo estis 1970–1981 Viktor Falkenhahn (1903–1987), 1981-1986 Georg Friedrich Meier (1919-1992) kaj 1987-1990 Ronald Lötzsch (1931-2018).
En 1991 li kunfondis Societon pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL) kaj dum dudek jaroj estis ĝia prezidanto. Li redaktis organon de GIL, Interlinguistische Informationen.
Li estis membro de la redakto-kolegioj de Language Problems and Language Planning (LPLP) kaj Esperantologio / Esperanto Studies (EES), estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) ekde 1974 ĝis la morto kaj “supera bibliografo” (angle: senior bibliographer) de Modern Language Association of America (1992–2013). Ekde 1992 ĝis la morto li redaktis la bibliografie orientitan bultenon Informilo por Interlingvistoj .
Trovu « Detlev Blanke » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Detlev Blanke, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.