Gesellschaft für Interlinguistik e.V.
(GIL), estas germana interlingvistika societo kiu kiel scienca asocio traktas diversajn aspektojn de internacia komunikado. Ĉi tiuj inkluzivas demandojn en la kampoj de lingvopolitiko, lingvistiko, ekonomiko, kulturaj sciencoj, historio de planlingvoj, interlingvistiko kaj esperantologio, juroscienco kaj informa teknologio. GIL estas germana lingvoscienca, komunutila societo fondita en 1991 en Berlino (Germanio).
Gesellschaft für Interlinguistik | ||
---|---|---|
registrita asocio de Germanio | ||
Komenco | 1991 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
Agareo | ||
Ĉefestro(j) | Sabine Fiedler • Detlev Blanke vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Ĝia prezidanto ekde 2011 estas la anglistino Sabine Fiedler.
Honora prezidanto estis, ĝis sia morto en 2016, la interlingvisto kaj Wiki Esperantoesperantologo Detlev Blanke.
Inter ĝiaj membroj troviĝas ĉefe lingvistoj.
La Societo ĉiujare okazigas en Berlino simpozion, parte kunlabore kun aliaj lingvosciencaj societoj kaj tiurilate eldonas simpoziajn kajerojn ('Tagungsakten').
Ĝis 2016 (lasta eldono estis n-ro 100) ĝi eldonis kvaronjare la fakan periodaĵon Interlinguistische Informationen (Interlingvistikaj informoj) kaj unufoje jare grandan Beiheft (kromkajero), kiu entenas la kontribuaĵojn de la simpozioj. Post la morto de ĝia redaktoro, Detlev Blanke, ne plu eblis daŭrigi la eldonon de la periodaĵo, sed kiel anstataŭilo plufunkcias nun IntBlog, interlingvistika blogo en la germana lingvo.
GIL ofertas stud-retejon kaj subtenas studentojn, kiuj universitat-nivele okupiĝas pri planlingvoj.
Sur la retejo de GIL troviĝas sistema elektita bibliografio pri interlingvistiko, planlingvoj kaj esperantologio. Ĝiaj ĝisdatigoj estas publikigitaj en Interlinguistische Informationen.
Anglalingva artikolo "Interlinguistics and Esperanto studies – Paths to the scholarly literature" simile enkondukas en la baza scienca literaturo pri la nomitaj temoj.
Oficiala retejo de Gesellschaft für Interlinguistik Arkivigite je 2016-03-02 per la retarkivo Wayback Machine (en la germana kaj parte en la angla)
(germana) IntBlog
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Gesellschaft für Interlinguistik, listo de aŭtoroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gesellschaft für Interlinguistik, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.