Gambio: Lando en okcidenta Afriko en la norda hemisfero, bordanta Atlantikon, preskaŭ ĉirkaŭita de Senegalo

Gambio aŭ Gambilando (angla: The Gambia), oficiale la Respubliko de Gambio, estas la plej malgranda afrika lando (11.295 km²), sed kun 1,5 miliono da loĝantoj ĝi estas unu el la plej dense loĝataj landoj en Afriko.

Granda parto de la gambia loĝantaro (ĉ. 60 %) loĝas en la marborda regiono, rekte sub la suda parto de la estuaro de la rivero Gambio. Ĉi tie situas malgranda urba aglomeraĵo kun la ĉefurbo Banĝulo, Serekunda (la plej granda urbo de Gambio) kaj Bakau. Iom sude situas Brikama, la tria urbo de Gambio konata pro lignoĉizado kaj pro siaj muzikistoj, sed ĝi estas ankaŭ sidejo de multnombraj lernejoj, inkluzive de The Gambia College (La Gambia Altlernejo), kiu trejnas la instruistojn de la nacio.

Gambio: Mallonge, Historio, Demografio
Gambio
The Gambia

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Por Gambio Nia Hejmlando
Gambio: Mallonge, Historio, Demografio
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Banĝulo
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, mandinka lingvo, Pukur, Pulaar, Jola-Fonyi, Mandjak, serera lingvo, Western Maninkakan, Gambian Wolof
Loĝantaro 2 639 916 (2021)
Horzono UTC±00:00
Interreta domajno .gm
Landokodo GMB
Telefona kodo +220
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Adama Barrow
Ĉefministro posteno aboliciita en 1970
Ekonomio
Valuto gambia dalasio
Gambio: Mallonge, Historio, Demografio
Gambio: Mallonge, Historio, Demografio
vdr

Situante en okcidenta Afriko ĝi estas tute ĉirkaŭita de Senegalo, escepte de la estuaro de la rivero Gambio al la nordatlantika oceano. Gambio estis brita kolonio kaj ricevis sian sendependecon en 1965. La islamo estas la superreganta religio.

Mallonge

  • Landkodo: .gm
  • Geografia koordinatoj: 13 28 N, 16 34 W
  • Oficiala nomo: Respubliko de Gambio
  • Nacia nomo: Republic of The Gambia [ripablik ev ze Gembie] .
  • Konstitucio: la unua estis verkita en 1965, blokita en 1994 pro la militista puĉo, revizita versio en 1997 kaj plurfoje amendita, laste en 2010 kaj 2016.
  • Ŝtata formo: prezidenta respubliko
  • Nacia festotago: festo de la nacia sendependeco, la 18-a februaro (1965)
  • Areo: entute 11 300 km² (lando: 10,120km², akvo: 1,180 km²)
  • Jurisprudenco: miksita leĝa sistemo de la angla 'common law', ŝario (islama) kaj kutimjuro.
  • Prezidento : Adama Barrow venkis en la balotoj dum decembro 2016 kaj ekde januaro 2017 povis enoficiĝi. Lastaj balotoj por la parlamento estis je 6-a de aprilo 2017 (venontaj en 2022)
  • Ĉefurbo: Banĝulo (147 000 loĝantoj) fakte ne povas multe pligrandigi ĉar ĝi situas sur insulo. la geografiaj koordinatoj estas: 13 27 N, 16 34 W
  • Ŝtata lingvo: la angla.
  • Nacia himno: "For The Gambia, Our Homeland"
  • Eksporto: arakidoj, palmoleo, fiŝoj.
  • Pokapa GNP: 320 $.
  • Nacia valuto: Gambia dalasio (1 euro = 57.64 GMD)
  • Tempo diferenco: UTC+0

Historio

La historio de Gambio estis unu de malriĉeco kaj sklaveco pri kiu atestas James Island (insuleto meze en la rivervo Gambio), kie restadis sklavaroj antaŭ ol fari la grandan maran vojaĝon al Britio. Komence de la 14-a jarcento, la plimulto de kio estas hodiaŭ nomata Gambio estis parto de la Malia Imperio. La unuaj skribitaj fontoj pri la lando estas raportoj de arabaj komercistoj de la 9-a kaj 10-a jarcentoj. La araboj prenis sklavojn, oron kaj eburon de la regiono tra komerca itinero tra Saharo. En la 15-a jarcento la portugaloj okupis ĉi tiun komercon pere de maraj itineroj. Gambio estis tiam parto de la Reĝlando de Malio.

En 1588, la portugala trono-pretendanto vendis la ekskluzivajn komercajn rajtojn sur la rivero Gambio al la angloj. La reĝo James la 1-a de Anglio cedis en 1618 la komercajn rajtojn en Gambio al brita kompanio.

Fine de la 17-a jarcento kaj dum la 18-a jarcento la francoj kaj britoj interbatalis pri la povo en Senegalo kaj Gambio. Je la pacotraktato de Versailles en 1783 preskaŭ la tuta areo iris al Britio. Francio konservis malgrandan enklavon transferitan en 1857. En 1889 oni interkonsentis pri la landlimoj. Gambio tiam fariĝis brita kolonio.

Respubliko

En 1962 okazis ĝeneralaj elektoj. Gambio gajnis aŭtonomion en 1963, kaj iĝis sendependa la 18-an de februaro 1965. Tamen, ĝi restis membro de British Commonwealth (komunumo de nacioj), kaj estis konstitucia monarkio kun la brita reĝino kiel ŝtatestro. Malmulte da tempo poste la registaro proponis fari de Gambio respublikon. La propono komence ne atingis la bezonatan du-trionan plimulton, sed la 24-an de aprilo 1970, Gambio iĝis respubliko post referendumo.

Ĝis sia sendependeco de Britio ekde 1965 kiel Commonwealth-regno, la lando uzis la nomon "The Gambia". Post la proklamo de respubliko en 1970, la longforma nomo de la lando iĝis Respubliko de Gambio. La administracio de eksprezidento Yahya Jammeh ŝanĝis tiun nomon al Islama Respubliko de Gambio en decembro 2015.

La 29-an de januaro 2017 la nova prezidanto Adama Barrow diris ke la landnomo denove estu Respubliko de Gambio.

Inter la jaroj 1982 kaj 1989 la lando estis membro de la Konfederacio Senegambio (Senegalo kaj Gambio).

En la jaro 2013 eks-prezidento Jammeh proponis ke Gambio ne plu apartenu al la Commonwealth (komunumo de nacioj), dirante ke tiu institucio estis 'novkoloniisma'

Dum la gambia prezidenta baloto de 2016 Adama Barrow gajnis kaj fariĝis la nova prezidento de Gambio.

Demografio

Etnoj: vivas ĉirkaŭ 15 diversaj etnoj en Gambio kiuj parolas ĉirkaŭ 30 diversajn lingvojn. La plej grandaj etnoj estas laŭvice la madinkoj/jahankoj (ĉ. 34 %) la fulboj/tukuluroj/loroboj (ĉ. 22 %), la volofoj (ĉ. 12 %) kaj djoloj/karoninkoj (ĉ. 11 %), la serahulehoj (ĉ. 7 %), la sereroj (ĉ. 3 %), la manjagoj (ĉ. 2 %), la bambaroj (ĉ. 1 %), ne-gambianoj 5,2 % kaj aliaj (ĉ. 1 %). Specifa malplimulta etna grupo estas la akuoj/marabuoj (ĉ. 0,8 %).

Loĝantaro: 2 117 636 (2017) de kiu pli ol la duono estas malpli aĝo ol 21 jaroj.

Kresko de la loĝantaro: preskaŭ 60 % de la loĝantaro estas sub la aĝo de 25 kaj verŝajne persistos ĉar la fekundeca ritmo restas forta kun preskaŭ kvar infanoj per virino.

Denseco de la loĝantaro: 210/km² (543 personoj/mi²)

Mezuma vivatendo: 67,3 (por virinoj) kaj 62,5 jaroj (por viroj)

Edukado

Legoscio: 55 %, pli alta inter viroj ol virinoj.

Universitatoj: Listo de la universitatoj en Gambio - Cybermetrics Lab - CSIC Gambio elspezas 2,8 % (2013) de la MNP al edukado.

Migrado

Ekde la 1980-aj jaroj okazis interna migrado de la loĝantaro al la grandaj urboj pro la alta senlaboreco inter la junularo. Multaj gambianoj, precipe tiuj de la kamparo, migris precipe al Hispanio kie ili trovis laboron en tieaj minejoj. Ankaŭ Usono, Niĝerio, Senegalo kaj Britio estis gravaj landoj kien gambianoj elmigris. La rolo de Gambio kiel gastiganta lando por rifuĝintoj estas rezulto de militoj en pluraj ĉe ĝiaj najbaroj okcidentaj afrikaj landoj. Ekde 2006 ĉirkaŭ 7 400 rifuĝintoj de la Kazamenco-konflikto en Senegalo anstataŭis ilian antaŭan taktikon de fuĝo kaj reiro al daŭra setlado ofte kune kun parencoj laŭ la Senegalo-Gambio-landlimo en Gambio mem.

Lingva situacio

Pro la britaj koloniistoj kiuj kreis Gambion kiel bufroŝtaton por akiri regadon pri la riveron Gambio, la oficiala lingvo kaj eduklingvo restis la angla, kvankam aperis en la gazetaro ke ĝia prezidinto Yahya Jammeh intencis ŝanĝi tion. Aliaj parolataj lingvoj estas la mandinka, fula, volofa, krio, serera kaj aliaj.

Religio

Gambio: Mallonge, Historio, Demografio 
Kerbatch en la distrikto Nianija estas areo kie troviĝas naŭ ŝtoncirkloj kiuj apartenas al la monda kultura heredaĵo de Unesko.

La plimulto (95,7 %) de la loĝantaro apartenas al la islamo, plejmulte malakitaj sunaistoj kun influoj de sufiismo, la ceteraj apartenas al la kristanismo, protestantismo, afrikaj religioj kaj malgranda grupo estas sekvantoj de bahaismo kaj hinduismo. Kvankam plejmulte de la gambianoj estas islamanoj, iuj sugestas ke islamo estas kutime sinkretizita kun la malnova tradiciaj afrikaj religioj kiel la serera religio.

Artikoloj 17, 25, 32, 33, kaj 212 de la konstitucio garantias kaj protektas la religian liberecon, kvankam diversaj regionoj ankaŭ aplikas iujn ŝariajn jurisprudencojn. Artikolo 60 de la konstitucio ankaŭ malpermesas krei politikajn partiojn sur religia bazo.

Ŝtoncirkloj, monda heredaĵo

Ekde la urbeto Kauur komencas areo kie troveblas misteraj ŝtonaj cirkloj en almenaŭ pli ol kvardek lokoj. La cirkloj konsistas el ĉirkaŭ 10 ĝis 25 brunaj megalitoj kaj havas malsamajn diametrojn. Ne estas klara en kiu epoko ili estis metitaj.

La kulto de la Starantaj Ŝtonoj, kiel la senegambiaj ŝtoncirkloj kiuj estis ankaŭ spiritejoj, probable estis erigitaj fare de antaŭantoj de la serea religio.

Geografio

Gambio ne formas pli ol larĝa landstrio je ambaŭ flankoj de la rivero Gambio, unu el la plej grandaj kaj plej navigeblaj riveroj en okcidenta Afrako. Tiu landstrio etendiĝas ĉirkaŭ 320 km landinternen kaj la pejzaĝo estas tute ebena.

Krom markola limo de 80 km (atlantika oceano), Gambio estas kvazaŭ enklavo de Senegalo, la nura najbara lando kun kiu ĝi havas limon de 749 km.

Gambio havas sufiĉe ebenan terenon de la rivero Gambia, flankita de iom da montetoj (plej alta 53 m).

Ĉirkaŭ 44 % estas arbaraj, la resto ĉefe servas por agrikulturaj celoj.

Pejzaĝo

Gambio havas grandan diversecon de vegetaĵaro. En 1980 Gambio havis ankoraŭ proksimume 50 000 ha da arbaro kaj ok jarojn poste nur 10 000 ha. Dum la lastaj dek jaroj komenciĝis kelkaj rearbarigaj projektoj. Ekzistas diversaj specoj de palmoj en Gambio, precipe la kokoso-palmo (Cocos nucifera). Kio estas okulfrapa estas la koto-arbo aŭ la kapok-arbo kiuj estas pli ol 50 metrojn altaj. La kapok kiu venas de la semoj estas uzata kiel plenigaĵo por matracoj kaj kapkusenoj. La kolao-planto provizas la krudan materialon por la kolatrinkaĵo. La meliaco provizas mahagono-lignon, sed pro la troa hakado tiu specio estas ankoraŭ malofta en Gambio. En iom pli malsekaj areoj kreskas bambuo uzata por bariloj, mebloj kaj diversaj uzobjektoj. Mangrovaj arbaroj troviĝas en la rivero-delto kaj povas penetri ĝis profunde en la ĉirkaŭa pejzaĝo.

En la sekaj areoj aperas akacioj kaj la plej karakteriza arbo de Afriko: la baobabo (Adansonia). La baobabo estas proksimume 20 metrojn alta kaj povas fariĝi pli ol miljaraĝa. La arbo ludas rolon en sennombraj afrikaj mitoj kaj legendoj. La ŝelo, la fruktoj, la folioj, la ligno, preskaŭ ĉion de ĉi tiu arbo la loĝantaro uzas.

En la pli malseka sudo kreskas mangoarbo, akaĵuo, kaj citruso-arboj, same kiel belegaj eŭforbioj, lilioj, sovaĝaj orkidacoj, oleandroj, hibiskoj kaj bugenviloj. La kinino liveras sukon kiu protektas kontraŭ malario, la plej ofta malsano en Gambio. greso elefanto (Pennisetum purpureum) estas tre alta tipo de herbo kaj la farmistoj konsideras ĝin kial trudherbo.

Gambio havas ses naciajn parkojn kaj naturajn rezervojn kiuj kune ampleksas 3.7% de la gambia teritorio.

Klimato

Gambio havas savanoklimaton kiu signifas ke oni trovas tie nur du sezonojn : tropikan, varmegan (tutjare temperaturoj super 30 °C) kaj pluveman sezonon (de junio al oktobro) kaj pli malvarman, sekan sezonon (de novembro al majo).

La lando luktas kontraŭ trosekeco pro la fakto ke la pluvofalo malkreskis je 30 % inter 1985 kaj 2015 . Rikoltoj jam malsukcesis kaŭze de trosekeco inter 2011 kaj 2013 kaj akrigis malriĉeconkaj malsufiĉan nutradon.

Ankaŭ malarbariĝado, dezertigado kaj malsanoj rilate al malpura akvo estas gravaj problemoj (diareo pro amebofilumana infekto kiel plasmodio kaj lambliozo (en: giardiasis), hepatito A, tifoida febro). Estas alta risko por infektoj kiel dengo kaj helika febro, malario,...

Ambaŭ surtere kaj enakve vivas serpentoj - kelkaj estas tre toksaj. Lacertedoj kaj ĥameleonoj estas ankaŭ regule aperas. En la rivero Gambio vivas diversaj maloftaj specioj de fiŝoj kiel ekzemple la gitarofiŝo (rhinobatidae), la ranido, la pulmofiŝo kaj la kobitido (Cobitidae). Ĉar la akvo de la rivero Gambio, proksimume 150 ĝis 180 kilometroj enlanden estas sala, troveblas en la rivero eĉ delfenoj . En la marbordaj akvoj de la Gambio, inter aliaj maraj testudoj, radioj, maro serpentoj, kraboj, ŝarkoj, kapopieduloj, spadofiŝo kaj tinusoj. La preskaŭ formortinta sireno, ankoraŭ estas foje videbla ĉe estuaroj. En la mangrovaj marĉoj vivas diversaj kraboj, multaj akvobirdoj kaj kotosaltantoj (Periophthalmus). Ostroj kreskas sur la radikoj de la mangrovo-arboj.

Ekonomio

GNP : 320 $.prokapa MNP , agrikulturo (21,4 %), industrio (15,6 %) kaj sektoro de servoj (63 %) laŭ taksoj en 2016

Monunuo: Gambia dalasio (GMD) -> 1 Euro = 50,7262 (20-6-2017)

Inflacio: 7,4 % (2016 est.)

Senlaboreco: alta senlaboreco inter la junularo

Profesioj: agrikulturistoj ( ĉirkaŭ 70%), fiŝistoj, ...

Eksportproduktoj: i.a. arakidoj, palmoleo, fiŝoj, kotono.

Importproduktoj: manĝaĵoj, 100 % importo de elektro el fosilaj brulaĵoj, maŝinaro kaj transportiloj.

Ĉefa komercaj partneroj: Ĉinio (47,7 %), Barato (27,1 %), Francio (5,9 %) kaj Unuiĝinta Reĝlando (4,9 %)

Ĉefaj industrioj (laŭ laborfortoj en 1996): agrikulturo (75 %), industrio (19 %) kaj servoj (6 %)

Amaskomunukiloj: 17,1 % (takso de julio 2015) disponas pri interreta aliro,

Transporto: de la 3.740 km da vojoj nur ĉirkaŭ la duono estas pavimitaj (konstru)vojoj.

Politika organizado

Puĉo en 1994

Yahya Jammeh kondukis militistan puĉon en 1994. Tio forigis la antaŭan prezidenton Dawda Jawara (regis ekde 970) kaj malpermesis politikan agadon. Sekvis nova konstitucio kaj prezidenta baloto en 1996, sekvita de parlamenta balotado en 1997, kiu kondukis al reveno de civila regado. Jammeh estis ankaŭ elektita prezidento en ĉiuj postaj elektoj, inkluzive de tiuj en 2011. Post 22 jaroj de ĉiam pli aŭtoritara regno li malvenkis de Adama Barrow en liberaj kaj justaj balotoj en decembro 2016.

Ekstera politiko

Gambio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. En 1991 Gambio subskribis traktaton de amikeco kaj kunlaboro kun Senegalio.

Gambio nek subskribis nek ratifikis jenajn konvenciojn pri biodiverseco, klimata ŝanĝo, protokolo de Kioto, dezertiĝado, minacataj specioj, danĝera rubo, rajto de la maro, viena konvencio pri la proteikto de la ozona tavolo, la londona konvencio pri marpoluado, la Ramsar-interkonsento pri malsekejoj kaj la konvencio pri la reguligo de balenkaptado.

Kulturo

En multaj partoj de Gambio oni havu muraĵon kun grafito kaj strata arto por havi iom da prestiĝon kiu klarigas ke tiuj troveblas ĝis en la plej malproksimaj vilaĝoj. Tiuj artaĵoj partoprenas en la projekton Wide Open Walls por kiu la tutmonde plej bonaj grafitoartistoj venas al Gambio por pentri domojn kaj murojn.

Gambio estas ankaŭ konata sub la nomo 'La ridetanta marbordo' pro la afabla, gastigema kaj ridema popolo, kvankam, precipe je la marbordoj, oni estu singarda pri la fomeneno de huslers kaj kumstersso.

Turismo

Danke al siaj tutsezonaj sunaj cirkonstancoj Gambio fariĝis populara feriejo por turistoj (nur 6-hora flugo ekzemple inter Bruselo kaj Banĝulo al Internacia flughaveno Banĝulo kun tempodiferenco de nur unu horo (vintre) kaj du horoj (somere), kiu evitas jetlacon) kiuj venas pro la belegaj strandoj (la plej famaj strandoj estas apud Kololi kaj Kotu). Vidindaĵoj estas krome la Granda Moskeo, Arko 22 (la plej alta konstruaĵo de Gambio de kie eblas havi belvidon super la ĉefurbo Banĝulo), kelkaj konstruaĵoj de antaŭ la sendependeco kaj la nacia muzeo. En Gambio troviĝas ankaŭ tri 'sanktaj' lagetoj kun krokodiloj kiuj dankas sian sanktan statuson al la fakto ke ili alportus feliĉon. En Bakau New Town troviĝas unu el la plej bonaj frizejoj kaj belecocentroj kaj la African Living Art Centre (Centro pri Afrika Vivanta Arto) kiu estas muzeo kaj biblioteko.

Laŭlonge de la tuta suda marbordo – de Banĝulo ĝis la Senegala limo – la gambia registaro decidis ke ĝi estu areo por turisma disvolviĝo kaj pro la nova kaj moderna flughaveno kreskis la nombro de turistoj kaj hoteloj. Pro tio la turismo fariĝis unu el plej gravaj motoroj de la gambia ekonomio.

Pro la ĉeesto de ses naciaj parkoj kaj rezervejoj, Gambio multe antaŭenigas ekoturismon, ekzemple la Mandina Lodge kun flosantaj luksaj loĝoj meze de tropika arbaro kie eblas boatadi tra la mangrovoj por malkovri multdiversan birdaron. Birdaj safaroj kaj riveraj ekskursoj ofte faras halton en restoracio (Lamin Lodge) pitoreske starante sur fosta fundamento super Lamin Bolong, unu el la plej grandaj mangrovoj. Ornitologoj kaj birdoŝantoj trovas en Gambio pli ol 560 diversajn birdojn de kiuj kelkaj vivas nur en Gambio.

Gambio havas ankaŭ iun reputacion rilate al servoj direktitaj al mezaĝaj okcidentaj virinoj kiuj venas sole por trovi amon je la belegaj strandoj.

Interkulture

  • Mallongaj rigardoj estas en ordo, sed multaj Gambianoj fariĝas malkomfortaj de daŭrigita okulkontakto.
  • Montri fizikan amemon en publiko ne estas konsiderita deca.
  • Fingromontrado estas konsiderata kiel malĝentila
  • Gambio estas islama lando en kiu gravas doni la manon, sed nur la dekstran, neniam la maldekstran.
  • Antaŭ ol fotografi personojn necesas demandi permeson ĉar iuj gambianoj kredas ke ilia animo estos forprenota kiam fotitaj.

Kuirarto

En la marbordaj akvoj de Gambio renkonteblas pluraj maraj bestoj kiel ekzemple martestudoj, rogoj, marserpentoj, kraboj, ŝarkoj, polpoj, spadfiŝoj kaj tinusoj,

La gambia kuirejo havas kiel ĉefajn ingredientojn: rizo, fiŝoj, ternuksoj, fazeoloj, batatoj aŭ kuskuso

Fotogalerio

Eksteraj ligiloj

(angla) Gazetaro

(angla) Delegacio de la EU ĉe Gambio

(angla) http://www.gambia.gm Arkivigite je 2008-04-22 per la retarkivo Wayback Machine

(angla) http://gambiagateway.atspace.com

(angla) http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/ga.html Arkivigite je 2006-01-28 per la retarkivo Wayback Machine

(angla) http://www.nationalassembly.gm Arkivigite je 2009-05-09 per la retarkivo Wayback Machine

(angla) http://www.visitthegambia.gm/

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Tags:

Gambio MallongeGambio HistorioGambio DemografioGambio EdukadoGambio MigradoGambio Lingva situacioGambio ReligioGambio GeografioGambio PejzaĝoGambio KlimatoGambio EkonomioGambio Politika organizadoGambio KulturoGambio TurismoGambio FotogalerioGambio Eksteraj ligilojGambio Vidu ankaŭGambio Notoj kaj referencojGambioAngla lingvoBanĝuloBrikamaEstuaroLignoĉizadoRivero GambioSerekunda

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PopoloGramatiko de EsperantoLatina lingvoMonda Ekonomia ForumoSeksumadoAmoroArkitektoTeroFaro (Portugalio)Statistiko de EsperantujoLektoroEsperanta alfabetoPentrartoPornhubEl Romaní (stacidomo)GizoBaza enspezoJuan Antonio Villacañas2042Listo da R-DeklarojFajliloVulkanoC++Informo-rehavigoKontraŭvirusiloFrancioSingapuroGermanioSvislandoUnuiĝintaj NaciojFatimida kaliflandoTTTMediaVikioArmenojSennaciismoHaitioKanadoAkraoInterretoNorvegioMunicipoj de Valencia KomunumoSeksa ekscitiĝoSennacieca Asocio TutmondaInternacia Junulara KongresoInternacia komunumoRudolf Andorka (diplomato)Baza legolistoSesdeknaŭo (seksa pozicio)JapanioĴurnalismoRetpoŝto1986MasturbadoGrapfruktoMalfermita enhavoSword Art Online1967EkvadoroVPNRegistrita markoKonstitucio de UsonoIslama ŜtatoŜtalo14991919🡆 More