Oceanio: Geografia regiono ampleksanta Aŭstralazion, Melanezion, Mikronezion kaj Polinezion

Oceanio estas termaso, nome geografia mondoregiono, kiu inkluzivas la kontinenton Aŭstralio kaj multajn insulojn de Pacifiko.

Ĝi havas areon de proksimume 8.500.000 km2, kaj proksimume 30.000.000 homoj loĝas tie. Oni povas dividi la Pacifikajn insularojn en tri etendareajn grupojn: Melanezio, Mikronezio, kaj Polinezio. Etenda al la Orienta kaj al la Okcidenta hemisferoj, Oceanio havas terareon de 8 525 989 km² kaj populacion de ĉirkaŭ 41 milionoj. Kompare kun la kontinentoj, la regiono de Oceanio estas la plej malgranda en terareo kaj la dua plej malgranda pri loĝantaro post nur Antarkto.

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto
Oceanio
angle Oceania
kontinento
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto
Deveno de nomo: greke ὠκεανός, ōkeanós, signifante oceano
Lando 14
Plej grandaj urboj Sidnejo, Melburno, Brisbano, Perto, Auckland, Adelajdo
Areo 8 536 716 km² (853 671 600 ha)
Loĝantaro 35 670 000
Denseco 4,18 loĝ./km²
Horzono UTC+08:00 al UTC-06:00 (UTC+8:00 al -6:00)
Ĉefaj lingvoj angla, franca
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto Vikimedia Komunejo: Oceania

Oceanio havas tre diversan mikson de ekonomioj el tre disvolviĝintaj landoj kaj tutmonde konkurencaj financaj merkatoj de Aŭstralio, Nov-Kaledonio, Nov-Zelando, Franca Polinezio kaj Havajo, kiuj rangas alte en vivkvalito kaj indico de homa disvolviĝo, ĝis la multe malpli evoluigitaj ekonomioj kiel tiuj de Papuo-Nov-Gvineo, Indonezia Nov-Gvineo, Kiribati, Vanuatu kaj Tuvalu, kaj inkludante ankaŭ mezgrandajn ekonomiojn de Pacifikaj insuloj kiel Palau, Fiĝioj kaj Tonga. La plej granda kaj plej loĝata lando en Oceanio estas Aŭstralio, kaj la plej granda urbo estas Sidnejo, fakte tie.

La unuaj setlantoj de Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj de la grandaj insuloj ĝuste oriente alvenis antaŭ pli ol 60 000 jaroj. Oceanio estis por la unua fojo esplorita de eŭropanoj el la 16-a jarcento antaŭen. Portugalaj navigistoj, inter 1512 kaj 1526, atingis lokojn de la Tanimbaraj Insuloj, de kelkaj el la Karolinoj kaj de okcidenta Papuo-Nov-Gvineo. En sia unua vojaĝo en la 18-a jarcento, James Cook, kiu poste alvenis al tre disvolvigitaj Havajoj, iris al Tahiti kaj sekvis ĝis la orienta marbordo de Aŭstralio por la unua fojo inter eŭropanoj. En la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito okazis grava militagado, ĉefe inter Aliancanoj nome Usono kaj Aŭstralio unuflanke, kaj la Aksa Japanio.

La alveno de eŭropaj setlantoj en postaj jarcentoj rezultis en gravaj ŝanĝoj en la socia kaj politika pejzaĝo de Oceanio. En pli nuntempaj tempoj estis pliiĝanta diskuto pri naciaj flagoj kaj deziro de kelkaj oceanianoj montri sian distingeblan kaj unuopecan identecon. La roka arto de Aborigenaj Aŭstralianoj estas la plej longdaŭra kontinue praktikata arta tradicio en la mondo. Puncak Jaya en Papuo estas la plej alta montopinto en Oceanio kun 4 884 metroj. Plej Oceaniaj landoj estas mult-partiaj reprezentaj parlamentaj demokratioj, kaj turismo estas granda enspezofonto por la landoj de la Pacifikaj Insuloj. Melanezio inkluzivas la grandan insulon Nov-Gvineo. Nur en Nov-Gvineo oni parolas proksimume mil diversajn indiĝenajn lingvojn. Ĝi estas regiono de granda lingva diverseco. Kaj, laŭ studoj de mitokondriaj genoj, regiono de tre granda gena diverseco.

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto
Mapo de Oceanio el la World Factbook de la CIA.

Historio

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Oceanio.

la Historio de Oceanio inkludas la historiojn de Aŭstralio, Nov-Zelando, Havajo, Papuo-Nov-Gvineo, Fiĝioj kaj de aliaj insul-landoj de Pacifiko.

La prahistorio de Oceanio estas kutime dividita en la prahistorio de ĉiuj el ties ĉefaj areoj: nome Polinezio, Mikronezio, Melanezio, kaj Aŭstralazio, kaj tiuj ege varias pri kiam ili estis por la unua fojo loĝataj de homoj — el antaŭ 70 000 jaroj (Aŭstralazio) ĝis antaŭ 3 000 jaroj (Polinezio).

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Moai de Ahu Tongariki en Rapa Nui (Paskinsulo).

La apero de certaj skribaj dokumentoj koincidas kun la alveno de esploristoj el Eŭropo, kio kondukas la konstruadon de la historio de Oceanio en la sekvo de la itineroj kaj agado de esploristoj, kio certe estas negativa eŭropcentrisma rigardo al la historio de la kontinento. Post la epoko de la esplorado venis la tempo de koloniismo fare de diversaj potencoj kaj ĉefe de britoj, kiuj markis la kulturan heredon, kaj ekde tiam la historio estis la luktado inter ambaŭ tendencoj, nome koloniisma kaj kontraŭkoloniisma. Grava momento por la historio de la kontinento estis la alveno al tiuj lokoj, tiom for de aliaj centroj de la homaj civilizacioj, kiaj estas Eŭropo kaj Norda Atlantiko, de du gravaj okazaĵoj de la Historio de la mondo, nome la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito.

Historio de Aŭstralio

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Aŭstralio.
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Papuaj portistoj helpas aŭstraliajn vunditojn en 1942 dum la Dua Mondmilito.

La historio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al la aŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42 000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristoj nederlandaj ĝin unue rigardis en la 17a jarcento.

La loĝantaro indiĝena aŭstralia, ĉirkaŭkalkulita en 350 000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe pro infektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj.

Post la Dua Mondmilito Aŭstralio kuraĝigis enmigradon el Eŭropo. Ekde la 1970-aj jaroj kaj sekve al la abolo de la politiko pri Blanka Aŭstralio, oni helpis ankaŭ enmigradon el Azio. Kiel rezulto transformiĝis la demografio, kulturo kaj mem-bildo de Aŭstralio. La fino de la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj UR estis plifortigita pere de la aprobo de la Australia Act 1986, finigante ajnan britian rolon en la regado de la Aŭstraliaj Ŝtatoj, kaj fermante la eblon de juraj alvokoj al la Priata Konsilantaro en Londono.

Historio de Nov-Zelando

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Nov-Zelando.
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Tāwhiao, dua reĝo de la maorioj, ĉirkaŭ 1890.

La historio de Nov-Zelando datiĝas de antaŭ almenaŭ 700 jaroj, kiam ĝi estis eltrovita kaj eksetlita de polinezianoj, kiuj evoluigis klaran maorian kulturon centritan sur parencecaj ligoj kaj lando. La unua eŭropa esploristo eltrovinta Nov-Zelandon estis Abel Janszoon Tasman la 13-an de decembro 1642. Nov-Zelando estis unu el la lastaj signifaj teroj kiun setlis homoj. En 1931 la lando akiris sendependecon de Britio; de 1945 ĝi estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 1947 membro de la Brita Komunumo.

Historio de Nov-Gvineo

La insulo Nov-Gvineo estis loĝata de diversaj papuaj popoloj ekde antaŭ almenaŭ 20 000 jaroj. Nov-Gvineo formis grandan kontinuan teramason, nome Sahul, kiam ĝi estis origine koloniigita, kiu enhavis kaj Aŭstralian kaj Tasmanion kaj Nov-Gvineon. Antaŭ inter 7000 kaj 13 000 jaroj, pro la plialtiĝo de la marnivelo, tiu teramaso dividiĝis en tri partoj: Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj Tasmanio. La granda etna kaj lingva diverseco de Papuo estas la rezulto de diversigo de ĉirkaŭ 40 000 jaroj de seninterrompa homa estado, kun nur malmultaj kontaktoj en la marbordo proksime de Aŭstralio aŭ kun aliaj insulaj popoloj.

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Puncak Jaya/Carstensz Pyramid, plej alta montopinto en Oceanio.

Ekde la 16a jarcento eŭropaj maristoj kaj esploristoj venis al la insulo kaj poste koloniaj potencoj disdividis la insulon inter nederlandanoj, britoj kaj germanoj. Dum procezo de malkoloniigo la orienta duono ja sendependiĝis, dum la okcidenta restis sub okupacio kaj kontrolo de Indonezio.

Historio de Mikronezio

Inter 1952 (praktike jam ekde 1947) kaj 1986 la Federacio de Mikronezio estis parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankoraŭ nun Traktato de Libera Asociigo iugrade ligas ĝin al Usono.

Historio de Havajaj insuloj

La historio de Havajo inkludas fazojn de la unua setlado de polinezianoj en la Arkipelago Havaja, la malkovron fare de eŭropanoj en la Moderna epoko, la enmigradon fare de eŭropanoj, usonanoj kaj azianoj, la elpovigon de la havaja monarkio, mallongan periodon de ekzistadon kiel respubliko kaj la aneksadon fare de Usono unue kiel teritorio kaj poste kiel usona ŝtato.

Geografio

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Aoraki/Monto Cook, en la Suda Insulo de Nov-Zelando.

Oceanio estis origine konceptita kiel la teroj de la Pacifika Oceano, etende el la Malaka Markolo ĝis la marbordo de Ameriko. Ĝi enhavas kvar regionojn: Polinezio, Mikronezio, Malajzio (nune nomata Malaja insularo), kaj Melanezio. Nuntempe, partoj de tri geologiaj kontinentoj estas inkluditaj en la termino "Oceanio": nome Eŭrazio, Aŭstralio, kaj Zelandio, same kiel la ne-kontinentajn vulkanajn insulojn de Filipinoj, Wallacea, kaj la malferman Pacifikon.

Oceanio etendiĝas ĝis Nov-Gvineo en okcidento, Boninoj en nordokcidento, Havajoj nordoriente, Rapa Nui kaj Insulo Sala kaj Gómez oriente, kaj Makvora Insulo sude. Ne estas inkluditaj la pacifikaj insuloj Tajvano, Riukiu-insularo, kaj la Japana insularo, ĉiuj el ili sur la randoj de Azio, kaj la Aleutaj Insuloj de Nordameriko. En sia periferio, Oceanio etendiĝas ĝis 28a grado norde ĉe la Boninaj Insuloj en la norda hemisfero, kaj ĝis 55a grado sude ĉe Makvora Insulo en la suda hemisfero.

Oceaniaj insuloj estas el kvar bazaj tipoj: kontinentaj insuloj, altaj insuloj, koralrifoj kaj elstaraj koralplatformoj. Altaj insuloj estas el vulkana origino, kaj multaj enhavas aktivajn vulkanojn. Inter tiuj estas la insuloj Bougainville, Havajoj, kaj Salomonoj.

Oceanio estas unu el ok surteraj biogeografiaj regnoj, kiu formas la gravajn ekologiajn regionojn de la planedo. Rilate al tiuj konceptoj estas "Preskaŭ Oceanio", nome tiu parto de okcidenta Insulo Melanezio, kiu estis loĝataj dum dekoj da jarmiloj, kaj "Malproksima Oceanio", kiu estis pli ĵuse setlita. Kvankam la majoritato de la Oceaniaj insuloj kuŝas en Suda Pacifiko, kelkaj el ili ne estas limigitaj al la Pacifika Oceano – nome Kanguru-Insulo kaj Aŝmora kaj Kartia Insuloj, por ekzemplo, estas en la Suda Oceano kaj Hinda Oceano, respektive, kaj la okcidenta marbordo de Tasmanio frontas al la Suda Oceano. La koralrifoj de Suda Pacifiko estas malaltaj strukturoj kiuj estis konstruitaj el bazalta lafo fluanta sub la oceana surfaco. Unu el la plej spektaklaj estas la Granda Barilrifo ĉe nordorienta Aŭstralio kun ĉenoj el rifareoj. Dua insultipo formita el koralo estas la elstaraj koralplatformoj, kiuj estas kutime iomete pli grandaj ol la malaltaj koralinsuloj. Ekzemploj estas Banaba (iam Oceana Insulo) kaj Makatea en la Tuamotua grupo de Franca Polinezio.

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Ekonomiaj ekskludaj zonoj de Pacifikaj ŝtatoj kaj teritorioj.

Regionoj

Mikronezio, kiu kuŝas norde de Ekvatoro kaj okcidente de la Internacia datlinio, inkludas la Marianojn nordokcidente, la Karolinojn centre, la Marŝalojn okcidente kaj la insulojn de Kiribati sudoriente.

Melanezio, sudokcidente, inkludas la insulon Nov-Gvineo, nome la duan plej grandan insulon de la mondo post Gronlando, konsiderante Aŭstralion kontinento, kaj pro multo la plej granda el la Pacifikaj insuloj. La aliaj ĉefaj Melaneziaj grupoj el nordo suden estas la Moluka Arkipelago, la Bismarka Arkipelago, la Salomona Arkipelago, Santakruza Arkipelago, Vanuatu, Fiĝioj kaj Nov-Kaledonio.

Polinezio, etende el Havajoj norde ĝis Nov-Zelando sude, enhavas ankaŭ la insulojn de Tuvalu, Tokelau, Samoa, Tonga kaj la Kermadekoj okcidente, krom la Kukinsuloj, la Societa Insularo kaj Aŭstralaj Insuloj centre, kaj la Markizinsuloj, Tuamotu, Mangareva, kaj Paskinsulo oriente.

Aŭstralazio siaflanke estas koncepto kiu enhavas Aŭstralion, Nov-Zelandon, la insulon Nov-Gvineo, kaj najbarajn insuloj en la Pacifika Oceano. Kun Hindio plej el Aŭstralazio kuŝas sur la Hind-Aŭstralia Plato el kiu tiu lasta okupas la sudan areon. Ĝi estas flankigita de la Hinda Oceano okcidente kaj de la Suda Oceano sude.

Geologio

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geologio de Aŭstralio.
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
La Pacifika plato enhavas plej el Oceanio, sen kalkuli Aŭstralazion kaj la okcidentan parton de Melanezio.

La Pacifika plato, kiu formas plej el Oceanio, estas oceana tektona plato kiu kuŝas sub la Pacifika Oceano. Kun 103 milionoj da kvadrataj kilometroj, ĝi estas la plej granda tektona plato. Tiu plato enhavas interne varmajn punktojn kiuj formas ekzemple la Havajajn Insulojn. Ĝi estas preskaŭ tute oceankrusto. La plej antikva membro kiu malaperis pere de la ciklo de platotektoniko okazis komence de la Kretaceo (antaŭ 145 ĝis 137 milionoj da jaroj).

Aŭstralio, estante parto de la Hind-Aŭstralia Plato, estas la plej malalta, plej ebena, kaj plej antikva teramaso sur la Tero kaj ĝi estis havinta relative stabilan geologian historion. Geologiaj fortoj kiaj la tektona levo de montaroj aŭ kolizioj inter tektonaj platoj okazis ĉefe en la plej frua historio de Aŭstralio, kiam gi estis ankoraŭ parto de Gondvano. Aŭstralio estas situa en la mezo de tektona plato, kaj tiel nuntempe ne havas aktivan vulkanismon.

La geologio de Nov-Zelando male famas pro sia vulkana aktiveco, tertremoj kaj geotermaj areoj pro ties loko sur la limo inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj. Multo de la baza rokaro de Nov-Zelando estis iam parto de la kontinentego Gondvano, kun Sudameriko, Afriko, Madagaskaro, Hindio, Antarkto kaj Aŭstralio. La rokoj kiuj nuntempe formas la kontinenton Zelandion estis inter Orienta Aŭstralio kaj Okcidenta Antarkto.

La Aŭstrali-Novzelanda kontinenta fragmento de Gondvano disiĝis el la cetero de Gondvano fine de la Kretaceo (95–90 Ma). Ĉirkaŭ 75 Ma, Zelandio estis esence separata el Aŭstralio kaj Antarkto, kvankam eble nur malprofundaj maroj separis Zelandion kaj Aŭstralion en la nordo. La Tasmana maro, kaj parto de Zelandio poste kuniĝis kun Aŭstralio por formi la Aŭstralian platon (40 Ma), kaj nova platolimo aperis inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj.

Plej insuloj en Pacifiko estas altaj insuloj (nome vulkanaj insuloj), kiel Paskinsulo, Usona Samoo kaj Fiĝioj, inter aliaj, kiuj havas pintojn de ĝis 1300 m stare abrupte el la propra marbordo. La Nordokcidentaj havajaj insuloj estis formitaj proksimume antaŭ 7 ĝis 30 milionoj da jaroj, kiel ŝildovulkanoj super la samaj vulkanaj varmaj punktoj kiuj estis formintaj la Marmontoĉenon Havaj-Imperiestron norde kaj la ĉefajn Havajajn Insulojn sude. La plej alta monto de Havajoj nome Mauna Kea estas 4205 m super la marnivelo.

Flaŭro

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Aŭstralio.
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Uluru (Ayers Rock) en Centra Aŭstralio.

La plej diversa lando de Oceanio kiam temas pri medio estas Aŭstralio, kun tropikaj pluvarbaroj en nordoriento, montaroj en sudoriento, sudokcidento kaj oriento, kaj seka dezerto centre. Dezertoj aŭ duon-arida tereno ofte konata kiel "outback" formas pro multo la plej grandan parton de la lando. La marbordaj supraj teroj kaj la Zono Brigalow kuŝas inter la marbordo kaj la montoj, dum interne de la divida montaro estas grandaj areoj de herbejoj. La plej norda punkto de la orienta marbodo estas la tropika pluvarbara Kabjorka Duoninsulo.

Elstaraj trajtoj de la Aŭstralia flaŭro estas adaptaĵoj al arideco kaj incendioj kiel skleromorfeco kaj serotineco. Tiuj adaptoj estas komunaj en specioj el grandaj kaj bone konataj familioj Proteacoj (Banksia), Mirtacoj (Eucalyptus – eŭkaliptoj), kaj Fabacoj (Acacia – akacioj). La flaŭro de Fiĝioj, Salomonoj, Vanuatu kaj Nov-Kaledonio estas tropikaj sekaj arbaroj, kun tropika vegetaĵaro kiu inkludas specojn kiel palmoj, Premna protrusa, Psydrax odorata, Gyrocarpus americanus kaj Derris trifoliata.

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Novzelanda kamparo.

La Novzelanda pejzaĝo gamas el la fjordecaj riaroj de la sudokcidento ĝis la tropikaj strandoj de la plej malproksima nordo. La Suda Insulo estas dominata de la Sudaj Alpoj. Estas 18 pintoj de pli ol 3000 metroj en la Suda Insulo. Ĉiuj pintoj super 2 900 m estas en la Sudaj Alpoj, ĉeno kiu formas la spinon de la Suda Insulo; la plej alta montopinto el tiuj estas Aoraki/Monto Cook, kun 3 754 metroj. Tertremoj estas oftaj, kvankam kutime ne fortaj, averaĝe 3 000 jare. Estas granda vario de indiĝenaj arboj, adaptitaj al ĉiuj variaj mikro-klimatoj en Nov-Zelando.

En Havajo, unu endemia plantogenro, Brighamia, nuntempe postulas man-polenigon ĉar oni supozas, ke ĝia natura poleniginto estas formortinta. La du specioj de Brighamia – nome B. rockii kaj B. insignis – estas reprezentataj en la naturo per ĉirkaŭ nur 120 individuaj plantoj. Por certigi, ke tiuj plantoj elsendas semojn, biologoj malsupreniras 910-metrojn altajn klifojn por surbrosi polenon sur iliajn stigmojn.

Faŭno

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Faŭno de Aŭstralio.
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
La Pacifika petroiko vivas en insuloj de sudokcidenta Pacifiko.

La prav-nomita Pacifika alciono (Todiramphus sacer) troveblas en la Pacifikaj Insuloj, same kiel la invada kafra piknonoto (Pycnonotus cafer), la Polinezia sturno (Aplonis tabuensis), la Aŭstralia akcipitro (Accipiter fasciatus), la Pacifika hirundo (Hirundo tahitica) kaj la kardinala mizomelo (Myzomela cardinalis), inter aliaj. Birdoj kiuj reproduktiĝas en la Pitkarna Insularo estas la feina ŝterno (Sternula nereis), la bruna ŝterno (Anous stolidus) kaj la ruĝvosta tropikbirdo (Phaethon rubricauda). La Pitkarna kanbirdo (Acrocephalus vaughani), endemia de Pitkarno, estis aldonita al la listo de endanĝerigataj specioj en 2008.

Indiĝena de Havajo estas la Havaja korvo (Corvus hawaiiensis), kiu estas formortinta en naturo ekde 2002. La bruna arboserpento (Boiga irregularis) estas indiĝena de nordaj kaj orientaj marbordoj de Aŭstralio, Papuo-Nov-Gvineo, Gvamo kaj Salomonoj. Indiĝenaj de Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj proksimaj insuloj estas paradizbirdoj, mielmanĝuloj, Aŭstralaziaj arbogrimpuloj, Aŭstralazia petroiko, alcionoj, artamedoj kaj ptilonorinkedoj.

Unika trajto de la aŭstralia faŭno estas la relativa malabundo de indiĝenaj placentaj mamuloj, kaj dominado de marsupiuloj – grupo de mamuloj kiuj zorgas siajn idojn en sako, kiel la makropoj, posumoj kaj dasiuroj. La kantobirdoj de Aŭstralio, konataj ankaŭ kiel ripozbirdoj, kiel trogloditoj, la "pigogrupo", la Acanthiza, korvedoj, pardalotedoj, menuroj. Hegemoniaj birdospecioj en la lando estas la Aŭstralia pigo, la Aŭstralia korako, la strepero (Strepera graculina), la krestokolombo kaj la kukabarao. La koalo, emuo, ornitorinko kaj kanguruo estas naciaj animaloj de Aŭstralio, kaj ankaŭ la Tasmana diablo estas unu el la tre bone konataj animaloj en la lando. La goanna estas specioj de predantaj membroj de la genro de varanoj indiĝenaj de kontinenta Aŭstralio.

La birdoj de Nov-Zelando evoluis en birdospecaro kiu inkludis grandan nombron de endemiaj specioj. Logike en izolan arkipelago Nov-Zelando akumulis birdodiversecon kaj kiam la kapitano James Cook alvenis en la 1770-aj jaroj li notis, ke la birdkantoj estis surdigaj. La mikso inkludas speciojn kun nekutima biologio kiel la kakapo kiu estas la nura birdo en la mondo nefluga, noktema, papaga kaj reproduktanta uzante masklarojn, sed ankaŭ multaj specioj kiuj estas similaj al la najbaraj terareoj. Kelkaj el la plej bone konataj kaj distingaj birdospecioj en Nov-Zelando estas la kivio, la keao, la takaheo, la menciita kakapo, la flavkapulo (Mohoua ochrocephala), tui kaj la nigravosta antorno (Anthornis melanura) aŭ en maoria korimako aŭ makomako. La tuataro estas notinda reptilio endemia de Nov-Zelando.

Konsisto

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Satelita bildo centrita ĉe Oceanio.

Demografio

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demografio de Oceanio.

En la suba tabelo oni montras la datumojn rilatajn al la loĝataj teritorioj de Oceanio:

Nomo de regionoj, sekvitaj per landojn
kaj ĝiaj flagoj
Areo
(km²)
Loĝantaro Loĝdenso
(laŭ km²)
Ĉefurbo ISO 3166-1
Aŭstralazio
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Aŭstralio 7,686,850 22,028,000 2.7 Kanbero AU
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Nov-Zelando 268,680 4,108,037 14.5 Velingtono NZ
External territories of Australia:
Aŝmora kaj Kartia Insuloj 199
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Kristnaskinsulo 135 1,493 3.5 Flying Fish Cove CX
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Kokosinsuloj 14 628 45.1 Okcidenta Insulo CC
Koralmaraj Insuloj 10 4
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj 372 HM
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Norfolkinsulo 35 2,114 53.3 Kingstono NF
Melanezio
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Fiĝio 18,270 856,346 46.9 Suvo FJ
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Nov-Kaledonio (Francio) 19,060 240,390 12.6 Noumeo NC
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Papuo-Nov-Gvineo 462,840 5,172,033 11.2 Port-Moresbo PG
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Salomonoj 28,450 494,786 17.4 Honiaro SB
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Vanuatuo 12,200 240,000 19.7 Portvilao VU
Mikronezio
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Federacio de Mikronezio 702 135,869 193.5 Palikiro FM
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Gvamo (Usono) 549 160,796 292.9 Hagåtña GU
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Kiribato 811 96,335 118.8 Suda Taravo KI
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Marŝala Insularo 181 73,630 406.8 Majuro MH
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Nauro 21 12,329 587.1 Jareno (de facto) NR
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Nord-Marianoj (Usono) 477 77,311 162.1 Saipano MP
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Palaŭo 458 19,409 42.4 Ngerulmudo PW
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Vejkinsulo (Usono) 2 12 Vejkinsulo UM
Polinezio
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Usona Samoo (Usono) 199 68,688 345.2 Pagopago, Fagatogo AS
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Kukinsuloj (NZ) 240 20,811 86.7 Avaruo CK
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Paskinsulo (Ĉilio) 163.6 3,791 23.1 Hanga Roa CL
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Franca Polinezio (Francio) 4,167 257,847 61.9 Papeete PF
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Havajo (Usono) 16,636 1,360,301 81.8 Honolulu US
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Niuo (NZ) 260 2,134 8.2 Alofo NU
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pitkarna Insularo (UR) 5 47 10 Adamstaŭno PN
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Samoo 2,944 179,000 63.2 Apio WS
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Tokelao (NZ) 10 1,431 143.1 Nukunonu TK
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Tongo 748 106,137 141.9 Nukualofo TO
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Tuvalo 26 11,146 428.7 Funafutio TV
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Valiso kaj Futuno (Francio) 274 15,585 56.9 Matauto WF
Sumo 8,536,716 35,669,267 4.2
Sumo minus kontinenta Aŭstralio 849,866 13,641,267 16.1


Plej grandaj urboj

La plej grandaj urbaj aglomeraĵoj de Oceanio troviĝas ĉefe en Aŭstralio, la plej loĝata lando de la kontinento, kaj Novzelando estus la dua. Jen la klasigo:

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Sidnejo, la plej loĝata urbo en Aŭstralio kaj Oceanio.
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Aŭklando, la plej loĝata urbo neaŭstralia en Oceanio.
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Honolulu, nura milionurbo en malgrandaj insuloj de Oceanio.
  1. Sidnejo kun 4,6 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  2. Melburno kun 4,2 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  3. Brisbano kun 2,1 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  4. Perto kun 1,8 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  5. Aŭklando kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  6. Adelajdo kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  7. Honolulu kun 976,372 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  8. Gold Coast-Tweed Heads kun 576,747 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  9. Newcastle kun 540,002 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  10. Canberra-Queanbeyan kun 418,292 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  11. Christchurch kun 382,200 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  12. Wellington kun 381,900 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  13. Suva-Nausori kun 330,000 loĝantoj (Fiĝio, 2007)
  14. Port-Moresby kun 307,643 loĝantoj (Papuazio-Nov-Gvineo, 2009)
  15. Wollongong kun 288,101 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  16. Manokwari kun 286,079 loĝantoj (Okcidenta Papuazio, Indonezio, 2010)
  17. Sunshine Coast kun 241,643 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  18. Dili kun 234,331 loĝantoj (Orienta Timoro, 2010)
  19. Jayapura kun 233,859 loĝantoj (Papuazio, Indonezio, 2010)
  20. Hobart kun 216,276 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  21. Hamilton kun 209,300 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  22. Hilo kun 189,191 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  23. Kota Sorong kun 184,239 loĝantoj (Okcidenta Papuazio, Indonezio, 2005)
  24. Geelong kun 174,086 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  25. Townsville kun 167,636 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  26. Granda Numeo kun 163,723 loĝantoj (Nov-Kaledonio, Francio, 2009)
  27. Kahului kun 158,316 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  28. Cairns kun 146,477 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  29. Papeete kun 131,715 loĝantoj (Franca Polinezio, Francio, 2007)

Kulturo

Arto

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arto de Oceanio.
Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Moai sur insulo Rano Raraku.

La Arto de Oceanio estas markita de la multeco de insulaj teritorioj kiuj bordas la Pacifikan Oceanon, elstare la insuloj de Aŭstralio kaj Novzelando, kaj tri ĉefaj areoj de insuloj kaj insularoj: Polinezio, Melanezio kaj Mikronezio.

En Aŭstralio elstaras la rokpentraĵoj, kiuj estas ege skemecaj, alvenante ĝi la geometria simpligo. Poste okazis la etendo al la pacifika periferio kaj oni produktis grandan kulturan diversecon. La majoritato de artaj montroj estis de rita karaktero, rilataj kun dancoj kaj ceremonioj de religia tipo: en Mikronezio oni produktis prilaboritajn arkitekturajn kompleksojn kun skulptaĵoj el ŝtono kaj megalitoj; en Guamo kaj la Marianaj Insuloj elstaras la domoj konstruitaj sur kolonoj el ŝtono (latte); en Havajo oni konstruis grandajn templojn (heiau), kun skulptaĵoj el ligno de ĝis tri metroj kiuj reprezentis diojn; en Novzelando, la maorioj disvolvigis tipon de lignoĉizado kun figuroj de politikaj kaj religiaj estroj; en Paskinsulo oni konstruis la famajn unuŝtonajn kapojn (Moai) inter la jaroj 900 kaj 1600; en Melanezio elstaras la grandaj kunsidejoj aŭ «domoj de la spiritoj», dediĉitaj al ceremonioj rilataj kun la kulto al la prauloj; la maskoj estis karakteraj de Nov-Gvineo (mai), Nova Irlando (malanggan) kaj Nov-Kaledonio (apuema); la Asmatoj de Irian Jaya (Okcidenta Nov-Gvineo) konstruis memorfostojn (bisj) de 5 al 10 metroj altajn, ĉizitaj kun figuroj antropomorfaj; en la insuloj Salomonoj oni produktis statuojn el ligno (indalo) de figuroj ĉu homaj ĉu bestaj, kun inkrustaĵoj el konkoj.

Ekonomio

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Aŭstralio.

Aŭstralio kaj Nov-Zelando estas la nuraj tre disvolviĝintaj sendependa landoj en la regiono, kvankam la ekonomio de Aŭstralio estas pro multo la plej granda kaj plej hegemonia en la regiono kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Nov-Kaledonio, Havajo kaj Franca Polinezio estas tre disvolviĝintaj sed ili ne estas suverenaj ŝtatoj.

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Melburno estas konsiderata ĉefa kerno por negocoj de Aŭstralio, kun multaj kvartaloj kaj la Negoca Konsilantaro de Aŭstralio.

Aŭstralio laŭ ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13-an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrikulturo. La lando havas grandan provizon da energiaj kaj mineralaj krudaĵoj. La monunuo estas la aŭstralia dolaro; la MEP se totala estas de 384 mil milionoj $ kaj pokapa de 18.720 $. Aŭstralio estas riĉa lando; ĝi generas sian enspezon el variaj fontoj kiaj min-rilataj eksportoj, telekomunikado, bankado kaj fabrikoj. Ĝi havas merkatan ekonomion, relative altan MEP porpersona, kaj relative malalta indico de malriĉo. En terminoj de averaĝa riĉo, Aŭstralio rangis la dua en la mondo post Svisio en 2013, kvankam la indico de la landa malriĉo pliiĝis el 10.2% al 11.8%, el 2000/01 al 2013. Ĝi estis identigita de la Credit Suisse Research Institute kiel la lando kun plej alta averaĝa riĉo en la mondo kaj kun la dua plej alta averaĝa riĉo por plenkreskulo en 2013.

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 
Ĉemara kvartalo laŭlonge de Auckland CBD, grava kerno de ekonomia aktiveco

Nov-Zelando estas la dua ekonomio en la regiono. Brutobredado estas la tradicia ĉefa produktado de la lando. La produktado de ligno kovras 3,4 % de la MEP en 2004. La ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵoj kaj laktaĵoj, kivifruktoj, lignaĵoj, kaj papero. Nov-Zelando havas antaŭenigitan merkatekonomion, rangigitan la 14an en la Indico de homa disvolviĝo de 2019 kaj trian en la Indico de Ekonomia Libero de 2020. Ĝi estas riĉe enspezkonomio kun porkapa Malneta enlanda produkto (MEP) de 36,254 usonaj dolaroj. La landa valuto estas la Novzelanda dolaro, neformale konata kiel la "Kivia dolaro"; ĝi cirkulas ankaŭ en la Kuk-insuloj (vidu artikolon pri Kukinsula dolaro), Niue, Tokelau, kaj la Pitkarna Insularo.

La majoritato de homoj loĝantaj en la Pacifikaj insuloj laboras en la serva sektoro kiu inkludas turismon, edukon kaj financajn servojn. La plej grandaj eksportaj merkataj celoj de Oceanio estas Japanio, Ĉinio, Usono, Sud-Koreio kaj Eŭropa Unio. La pli malgrandaj Pacifikaj landoj dependas el komerco kun Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono por eksporti varojn kaj ricevi aliajn produktojn. Aŭstralio kaj Nov-Zelando, kun aliaj landoj, estas membroj de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK).

La ĉefa produkto el Pacifiko estas kopro aŭ kokoso, sed ankaŭ ligno, bovoj, palmoleo, kakao, sukero kaj zingibro estas produktata ofte tra la tropikoj de Pacifiko. Fiŝkaptado havigas gravan sektoron por multaj el la plej malgrandan landoj en Pacifiko, kvankam multaj fiŝkaptaj areoj estas fakte ekspluatataj de aliaj grandaj landoj, ĉefe Japanio. Naturaj resursoj, kiel plumbo, zinko, nikelo kaj oro, estas minataj en Aŭstralio kaj Salomonoj.

Bildaro

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Oceanio: Historio, Geografio, Konsisto 

Tags:

Oceanio HistorioOceanio GeografioOceanio KonsistoOceanio DemografioOceanio Plej grandaj urbojOceanio KulturoOceanio EkonomioOceanio BildaroOceanio ReferencojOceanio LiteraturoOceanio Vidu ankaŭOceanioAntarktoAŭstralioInsuloKontinentoListo de landoj laŭ areoMelanezioMikronezioOkcidenta hemisferoOrienta hemisferoPacifikoPolinezioRegiono (geografio)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

TTTDuoktila dusulfidoGog kaj MagogBengala lingvoHomaj rajtojLuiso OrioneDemokratioArkeologioMezepokoTanagro (skulptaĵo)BicikloĈirkaŭaĵo de Gazaa SektoroMichelle ObamaKomunumoj en distrikto Satu MareDłużec (Malsupra Silezio)SherborneUsenetPavlovice (distrikto Benešov)Sandviĉo (seksumado)DamaskoKenaoFlamengoHagoVikipedioSeksa ekscitiĝoŜoseo I/11Ŝtato PalestinoHistorio de Protestantismo en Usono1961Amri WandelTertremoPafoPăulești (Satu Mare)PokeroSeverodoneckoVibrilo (sekso)BirdumoCiferecepokoLa SiberiaInterretoHenry Morgenthau (la maljuna)Alessandro ManzoniAciuaPerioda tabeloFlago de UsonoPetr TomašovskýSanskritoHolokaŭstoXàtiva (stacidomo)Esperanto-gazetoDuolingoParlamento de la Unuiĝinta ReĝlandoCiklobutila dusulfidoMalgrandaj KurilojLa klimata libroLa odisea de los gilesWładysław JouganHavajo🡆 More