Andrea Bocelli (naskiĝis la 22-an de septembro, 1958 en Lajatico, en la regiono Toskanio, proksime de Pisa, Italio) estas popkantisto kaj tenoro kaj unu el la plej mondkonataj kaj ŝatataj italaj kantistoj.
Li surbendigis plurajn operojn kaj 16 popmuzikajn kaj klasikmuzikajn albumojn.
Andrea Bocelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1958 (65-jaraĝa) en Lajatico |
Lingvoj | itala • germana • portugala |
Ŝtataneco | Italio |
Alma mater | Universitato de Pizo |
Subskribo | |
Familio | |
Infanoj | Matteo Bocelli • Virginia Bocelli |
Okupo | |
Okupo | kantoverkisto • kantaŭtoro • muzikproduktisto • operkantisto • advokato • komponisto • pianisto • gitaristo • saksofonisto • trumpetisto |
Verkoj | Andrea |
TTT | |
Retejo | https://www.andreabocelli.com |
Andrea Bocelli | |
Ĝenroj | opera popmuziko |
Instrumentoj | kantado, klavarinstrumento, saksofono, fluto, trumpeto, trombono, harpo, drumo |
Tipo de voĉo | tenoro |
Aktivaj jaroj | 1980 - nuntempo |
Eldoninto | Sugar, MT Opera&Blue's, Decca |
Retejo | Andrea Bocelli |
Ekde sia 12-a vivojaro li estas blinda. Li studis juron kaj doktoriĝis en la Universitato de Pisa. Laborinte unu jaron kiel asistanto en advokata firmao, Bocelli decidis forlasi tiun laboron por dediĉi sin komplete al kantado. Por Bocelli, absorbita de opera muziko, la sonĝo kaj celo de lia tuta vivo estis la deziro fariĝi bonega tenoro. Li diplomiĝis pri lirika kantado ĉe la Konservatorio Giacomo Puccini de La Spezia.
La jaro 1992 estis decida jaro por la juna tenoro. Andrea sukcese aŭdiciis por la itala rokstelulo Zucchero Fornaciari kun kiu li kantis en 1993 la dueton Miserere.
En 1994 li gajnis la Festivalon de San Remo kaj ricevis premion en la kategorio Nova Propono pro "Il mare calmo della sera".
Inter la plej konataj kantoj, kiujn li interpretis, estas ankaŭ Vivo per lei (Mi vivas por vi) de ORO , kun tekstoj kaj muziko rearanĝita de la kantaŭtoro Gatto Panceri, kantita kune kun Giorgia kaj ankaŭ interpretita en aliaj lingvoj (hispana, angla, germana, franca kaj portugaloj) kun diversaj kantistoj, inkluzive de Judy Weiss.
Li poste kantis kun multaj aliaj famaj internaciaj prezentistoj, inkluzive de Luciano Pavarotti, Lady Gaga, Dua Lipa, Ed Sheeran, Jennifer Lopez, Céline Dion, Christina Aguilera, John Miles, Marta Sánchez, Stevie Wonder, Hélène Ségara, Sarah Brightman, Laura Pausini, Natalie Cole, Mary J. Blige kaj Ariana Grande.
En julio 2011 Andrea Bocelli kreis la ABF "Fondumo Andrea Bocelli".
En 1995 li estis en kvara pozicio kun Con te partirò, de kiu ekzistas versio en Esperanto: Kun vi, iros mi .
Okaze de ties aperigo en Esperanto li deklaris ke la lingvo Esperanto estas "lingvo kiu esprimas la plusvaloron de esti 'statute' koncepita por unuigi kaj rompi barojn".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Andrea Bocelli, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.