Der Esperantist

Post la organiziĝo de la Esperanto-movado en GDR, sub la tegmento de Kulturligo, la nova organizaĵo (Centra Laborrondo de Esperanto-Amikoj) tuj havis sian oficialan organon.

der esperantist“ aperis dulingve. Dum la jaroj la kvanto de germanaj tekstoj malpliiĝis.

Der Esperantist
La unua eldono de der esperantist en 1965

Ĝin redaktis redakcia komitato. La respondecaj redaktoroj estis Eugen Menger (n-ro 1/1965 - 42/1970) kaj Detlev Blanke(43/1970 - 164/1990). Kune kun germanlingva speciala eldono okaze de la centjariĝo de Esperanto 1987, entute aperis 165 numeroj (malpli da kajeroj pro duoblaj kajeroj) kun sume 3.728 paĝoj A5. La bibliografion pri la ĉefa enhavo de la kajeroj oni trovas en der esperantist 163 (1990).

La eldonkvanto estis 4.000 - 5.000 ekzempleroj. La duono estis abonita resp. uzita en GDR, la resto estis amase sendita al tiuj landoj, kie mankis esperantaĵoj, aparte al Soveta Unio, aŭ kie estis intereso pri la revueto. Ĝi ankaŭ estis interŝanĝita en ioma kvanto kontraŭ aliaj eldonaĵoj.

La revueto estis tipografie modesta kaj aperis ofte kun malfruoj. Por la historiografio de GDREA ĝi nun estas grava dokumentujo, kiu estas uzebla pro la ekzisto de kelkaj registroj kaj indeksoj, kolektitaj en du kajeroj:

  1. Knöschke, Linde / Kolbe, Ino (1997): „der esperantist“ 1(1965) - 164(1990). Register. Teil I. (Redaktion und Einleitung: Detlev Blanke) Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e. V. (GIL), 1997, 120 S.
  2. Kolbe, Ino (1998): „der esperantist“ 1 (1965) - 164 (1990). Register Teil II. (Redaktion und Einleitung: Detlev Blanke), Berlin: Arbeitsgruppe Geschichte des Esperanto-Verbandes der DDR, 120 S.

Krome troviĝas eseo pri der esperantist en:

  1. Bendias, Torsten (1999a): „El la vivo de GDR“. der esperantist (1965 bis 1990). En: Barck, Simone/ Langermann, Martina/ Lokatis, Siegfried (Hrsg., 1999): Zwischen „Mosaik“ und „Einheit“. Zeitschriften in der DDR. Berlin: Ch. Links Verlag, S. 202 - 213

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ekstera ligilo

Tags:

Esperanto-Asocio de GDRGDR

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

BanjanoUnua Imperio (Francio)Pikrata acidoSkaidiškėsOusmane DembéléSekaloLatinida lingvaroLa Vera Historio de Ah QKomputila terminaloTorinoĈeĥioBucefala AleksandrioĤanta-Mansa aŭtonoma distrikto — JugraPediatrioNorma datumaroGrandduklando FlandrensisSzczecinRomia templo1939Sinagogo de BarcsSenjoroDelhioLa DekalogoOtto Emersleben822Gravita akceloMasturbadoRodalies de CatalunyaGrahamstown2-a de septembroJusta uzoListen to WikipediaZagreba metodoOmo (mezurunuo)OleoOlavo la 2-a (Norvegio)Heinrich BöllBurbonojNuklea Esplorcentro NegevIstrioThe GuardianNorvega Olimpika KomitatoCifereca objekta identigiloParacetamoloFruktoVidebla spektroHanna Zaruski-ZamenhofVladimira provincoParizoKievoOdesoKornélia GaálPiramidoPlovdivKatolika EklezioNiĝeroListo de Esperanto-vortarojIndonezioObeliskoLaŭboBerlinoSejŝelojJorge MontanariListo de insuloj en KaribioUniversitatoCarles Puigdemont i CasamajóArmenioEsperanto kaj Libera ScioItala lingvoNorbert RózsaRoma martirologio🡆 More