Plovdiv (bulgare Пловдив) estas ĉefurbo de la samnoma provinco de Bulgario.
Kun ĉirkaŭ 350 000 loĝantoj ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, post la ĉefurbo Sofio, de kie ĝi situas 130 km sudorienten. Plovdiv situas ĉe la rivero Marica, kies valo formas gravan vojon inter Sofio kaj Turkio. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 370 975 loĝantoj sur areo de 101,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 638 loĝantoj/km².
Plovdiv · Пловдив | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego • municipa ĉefloko • provinca ĉefurbo • urbo en Bulgario | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Bulgario | ||||
Provinco | provinco Plovdiv | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 4000 | ||||
Aŭtokodo | РВ (П) | ||||
Telefonkodo | (+359) 032 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 370 975 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 638 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 24° 44′ O 42.14208624.74145442° 9′ N, 24° 44′ O [+] | ||||
Alto | 164 m [+] | ||||
Areo | 101,98 km² | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Plovdiv [+] | |||||
| |||||
En la loko de Plovdiv jam 500 jarojn antaŭ nia epoko ekzistis traka setlejo, nomita Eumolpia. Kiam la makedona reĝo Filipo la 2-a konkeris la regionon en la jaro -341, li nomis la urbon Philippopolis (Filipurbo), kion la trakoj tradukis al Pulpudeva, de kio venas la hodiaŭa nomo. Sed intertempe la urbo havis ankaŭ aliajn nomojn: Philibe (otomana) kaj Trimontium (romia).
En 1878 rusoj forpelis la otomanojn, kaj Plovdiv iĝis ĉefurbo de Orienta Rumelio. En 1885 Orienta Rumelio kuniĝis kun Bulgario, kun Sofio kiel ĉefurbo, kiel ĝis nun.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Plovdiv, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.