Ĝido, aŭ pli proksime al la araba formo Ĝeddao, (arabe جدّة, aŭ ) estas la dua plej granda urbo de Sauda Arabio kaj ĝia plej grava haveno ĉe la Ruĝa Maro havanta universitaton.
Ĝido | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 21000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 697 000 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 860 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 39° 10′ O 21.54277777777839.17277777777821° 33′ N, 39° 10′ O [+] | ||||
Alto | 12 m [+] | ||||
Areo | 5460 km² ( 546 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Jeddah [+] | |||||
La urbo situas en la provinco Heĝazo laŭ Ruĝa Maro kaj probable havas pli ol 3,4 milionojn da loĝantoj. Ĝi estas la haveno de Mekao, situanta ĉirkaŭ 70 km oriente. Multaj pilgrimantoj al Mekao iras tra Ĝido.
Laŭ tradicio Ĝido enhavas la tombon de Evo, la biblia prapatrino de la homaro. Arabaj fiŝistoj vivis tie jam antaŭ Kristo. Oficiale la urbo fondiĝis en 646. Inter 1517-1916 ĝi apartenis al la Osmana Imperio, kiel aŭtonoma parto de Heĝazo. En 1813 batalo okazis por la urbo. En 2009 inundo okazis pro abrupta pluvo.
Escepte nafton ĉiuspecaj varoj alvenadas en la havenon. Tial Ĝido estas grava komercejo de la lando.
Ĝido havas dezertan klimaton. Jare pluvas nur po 67 mm. Somere la temperaturo estas ofte pli, ol 40 °C.
Ĝido havas 23 partnerajn aŭ ĝemelajn urbojn:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĝido, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.