Donald Trump: 45-a Prezidento de Usono

Donald John TRUMP (, angle prononcita ˈdɒnəld_dʒɒn_trʌmp) (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Novjorko, Novjorkio, Usono) estis la 45-a Prezidento de Usono de 2017 ĝis 2021, grandskala posedanto de tero kaj konstruaĵoj, miliardulo, iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la Trotuaro de famo en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio).

En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li ricevis preskaŭ tri milionojn malpliajn da voĉdonoj ol sia oponanto de la Demokrata Partio Hillary Clinton, sed venkis per rezulto 306 kontraŭ 232 elektant-voĉoj.

Donald Trump
Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016
Persona informo
Donald Trump
Naskonomo Donald John Trump
Naskiĝo la  14-an de junio 1946(nun 1946-06-14) (77‑jara)
en Novjorko, Novjorkio, Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 Usono
Religio presbiteriisto
Etno blankaj Usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Mar-a-Lago • Trump Tower • Blanka DomoManhatanoNov-JorkioKvinzo • Palm Beach • Jamaica Estates vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Fordham
Universitato de Pensilvanio
Partio Respublikano
Subskribo Donald Trump
Memorigilo Donald Trump
Familio
Dinastio family of Donald Trump vd
Patro Fred Trump vd
Patrino Mary Anne MacLeod Trump vd
Gefratoj Maryanne Trump Barry • Fred Trump Jr. • Robert Trump • Elizabeth Trump Grau vd
Edz(in)o Melania Trump
Infanoj Donald Trump Jr. • Ivanka Trump • Eric Trump • Tiffany Trump • Barron Trump vd
Parencoj John G. Trump • Elizabeth Christ • Jared Kushner • Lara Trump • Vanessa Trump • Mary L. Trump • John Whitney Walter vd
Profesio
Alia nomo John Barron • John Miller • The Donald • David Dennison vd
Okupo politikisto
Laborkampo real property • registaro • television production • politiko • komerco vd
Aktiva en Nov-JorkoVaŝingtono vd
Verkado
Verkoj Trump: The Art of the Deal ❦
Crippled America ❦
The Apprentice vd
En TTT Oficiala retejo vd
45-a Prezidanto de Usono
Dum 20-a de januaro 201720-a de januaro 2021
Vicprezidento Mike Pence
Antaŭulo Barack Obama
Sekvanto Joe Biden
vd Fonto: Vikidatumoj
Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016
Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016
vdr
Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016
Donald J. Trump dum la ĵurado, la 20-an de januaro 2017, apude de li staras la Unua Damo de Usono Melania Trump
Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016
Donald J. Trump, la 45-a Prezidento de Usono kun la Unua Damo de Usono Melania Trump en la Balo de Libereco dum la Inaŭgura Tago

La decidan voĉdonadon por nova Prezidento de Usono faris la pli ol 500 prezident-elektantoj la 19-an de decembro 2016. Li estos la kvara usona prezidanto, kiu gajnis per la elektantaro sen gajni la plimulton da individuaj voĉdonoj. La diferenco (2 864 974 individuaj voĉdonantoj) estis la dua plej granda el la kvar fojoj, kiam tio okazis, kaj la plej granda post 1824.

Li ekoficis kiel 45-a Prezidento de Usono, la 20-an de januaro 2017, kaj la ofico daŭris ĝis la 20-a de januaro 2021.

Deveno de avoj

Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
emblemo de la Prezidenta Kampanjo 2016 de Donald Trump, kun la slogano "Igu Usonon denove grandan" (Make America Great Again)
Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
Prezidento Donald Trump dum la subskribo de dekreto pri lia nova kabineto

Ĉiuj liaj avoj devenas de Eŭropo. Lia avo, Frederick Trump, naskiĝis en Germanio, en la Komunumo Kallstadt (tiam, en Reĝlando Bavario) en 1869. Li elmigris el Germanio en la jaro 1885, tiam sub la nomo Friedrich Trumpf, sed poste li komencis skribi la nomon en angligita formo, Trump; li ŝanĝis ankaŭ sian antaŭnomon al Frederick.

Lia patrino naskiĝis en Foraj Hebridoj en Skotlando kiel Mary Anne MacLeod.

Agado en politiko

Dum la jaroj 1964–1987 li estis ano de Demokrata Partio, de la jaro 1987 ĝis 1999 de la Respublikana Partio, poste en la Partio de Reformoj. En 2001, li revenis al Demokrata Partio, kaj en 2009 li denove aniĝis al la Respublikana Partio. Dum la jaroj 2011-2012 li estis senpartia, kaj poste li aniĝis al laRespublikana Partio, kies ano li ĝis nun estas.

En la jaro 2015, li estis en la Listo de miliarduloj en la loko 405, laŭ la revuo "Forbes". Lia havaĵo estas ĉirkaŭ 4 miliardoj da usonaj dolaroj.

Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
Mapo kun la rezultoj de la Prezident-balotoj 2016

Prezidenta kampanjo, 2016

Trump anoncis sian kampanjon la 16-an de junio 2015, kune kun la kampanja devizo Make America Great Again ("igu Usonon denove granda"). Li estis en la komencaj fazoj de la elektoprocezo la plej sukcesa el la respublikanaj kandidatoj, gajninte pli da voĉoj en Nov-Hampŝiro, Sud-Karolino, kaj Nevado ol iu ajn el la aliaj, kaj en Iovao atinginte la duan rangon (post Ted Cruz). Lian kandidatecon subtenis interalie du respublikanaj ŝtatestroj, nome Chris Christie (Nov-Ĵerzejo) kaj Paul LePage (Majno) kaj du respublikanaj kongresanoj Chris Collins (Nov-Jorkio) kaj Duncan D. Hunter (Kalifornio),, kaj la eks-ŝtatestrino de Alasko (kaj en 2008 vicprezidenta kandidato) Sarah Palin.

Trump ricevis multe da tutmonda atento pro siaj komentoj pri sendokumentaj enmigrintoj en Usono, pro sia promeso perforte igi Meksikon pagi muron inter la du landoj, kaj pro sia promeso bari islamanojn de la rajto enveni la landon. Diversaj aŭtoroj rimarkis, ke li profitis aŭtoritatemajn dekstrulojn en sia prezidenta klopodo de 2016. En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li venkis per rezulto je 290 kontraŭ 217 elektist-voĉoj la kontraŭ-kandidaton de la Demokrata Partio, Hillary Clinton. La decidan voĉdonadon por nova Prezidento de Usono faris la pli ol 500 prezident-elektistoj la 19-an de decembro 2016.

Kabineto de Donald Trump

La vicprezidento de Usono estis Mike Pence. Rex Tillerson (la eks-prezidanto de la konzerno ExxonMobil) unue estis Usona Sekretario de Ŝtato (la 13an de marto 2018 Donald Trump proponis Mike Pompeo kiel lian posteulon), generalo James N. Mattis la defend-ministro, la labor-ministro estis Andrew Puzder, la ĉefo de la Agentejo de Medi-protektado estis Scott Pruitt, Rick Perry estis la Ministro pri Energetiko kaj la ĉefo de la Departemento pri Urbanizado estis Ben Carson, Steven Mnuchin la Usona Sekretario de la Trezorejo kaj la usona politikistino ĉindevena Elaine Chao, la ministrino pri transporto. Ĝenerala Prokuroro estis nomumita la senatano de la Ŝtato Alabamo Jeff Sessions. En la administrado de Donald Trump estos ankaŭ multaj militoficiroj, i.a. Stephen Bannon (la ĉefa konsultanto de la Prezidento de Usono), emerita generalo Joseph Keith Kellogg (la alia konsultanto de la Prezidento de Usono pri la nacia sekureco) kaj Mike Pompeo (nomumita por la ĉefo de Centra Informokapta Agenejo / CIA; la 13an de marto Prezidento Donald Trump nomumis lin por la posteno de Usona Sekretario de Ŝtato). Nova ambasadorino de Usono ĉe UN estis Nikki Haley.

Sufiĉe dum mallonga tempo li renkontiĝis kun Prezidento de Pollando Andrzej Duda. La usona politikisto dankis pro la apogvoĉoj de poloj loĝantaj en Usono, kaj ambaŭ prezidentoj interŝanĝis la invitojn al siaj landoj.

La 24-an de septembro 2019 la prezidantino de la malsupra ĉambro de la Usona Kongreso Nancy Pelosi anoncis elpostenigan enketon pri la konduto de la usona prezidanto Donald Trump. Tion kauzis lia konversacio kun la ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij, okazinta la 25-an de julio 2019, post la parlamenta baloto en Ukrainio, dum kiu venkis la partio de Volodimir Zelenskij. Ĝi estis malsekretigita kaj publikigita la 26-an de septembro.

La 31-an de oktobro la malsupera ĉambro de la usona parlamento, la Domo de Reprezantantoj, voĉdonis por permesi publikan enketon pri la eksigo de Donald Trump. Tamen la 5-an de februaro 2020 li estis senkulpigita pri ĉiuj akuzoj. Oni taksis lin senkulpa pri la unua akuzo de trouzo de lia potenco je 52 voĉdonoj kontraŭ 48, kaj pri dua akuzo de obstrukco al la Kongreso, 53 kontraŭ 47.

Politika ideologio

Pluraj aŭtoroj identis la subtenantojn de Trump kun la movado "alternativa dekstro" (alt-right), kiu estas ligata al blanka naciismo. Li estas ankaŭ identigita kun prakonservismo, ideologio aperinta (malgraŭ sia nomo) dum la finaj jaroj de la malvarma milito. Laŭ politika enketisto Bruce Wilson, "Trump antaŭenigas kernajn prakonservismajn politikojn, projektitaj en 'The Next Conservatism' — rekonstruado de infrastrukturo, protektismaj komercaj tarifoj, sekurigo de la landlimoj kaj ĉesigo de enmigrado, sendanĝerigo de indikitaj internaj malamikoj, kaj izolismo."

Familia vivo

La unua edzino Ivana Trump (naskita kiel Ivana Marie Zelníčková la 20-an de februaro 1949) estas ĉeĥe naskita uson-enmigrinta manekeno kaj verkisto. Ŝi estas konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald Trump la juna, Ivanka Trump, kaj Eric Trump). Ŝia unua edzo estis Alfred Winklmayr (1971–1973 aŭ 1976), kaj post Trump (kies familian nomon ŝi plu tenas) sekvis Riccardo Mazzucchelli (1995–1997) kaj Rossano Rubicondi (2008–2009).

Ŝi naskiĝis en la moravia urbo Zlín. Ŝi ricevis universitatan gradon (magistran) pri Korpa trejnado de la praga Universitato de Karolo. Ŝi forlasis Ĉeĥoslovakion kaj transloĝiĝis al Montrealo, kaj poste migris al Novjorko por reklami la montrealan Olimpikon. Tie ŝi ekkonis kaj edzigis s-ron Trump. Ivana Trump estas konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald la juna, Ivanka, kaj Eric).

Marla Maples estas usona aktorino kaj de 1993 ĝis 1999 ŝi estis la (dua sinsekva) edzino de Donald Trump; en 1993 antaŭ ol ili geedziĝis, ŝi naskis lian duan filinon (kvaran infanon) Tiffany.

Melania Trump (nasknomo: Melania Knavs aŭ Melania Knauss, ŝi naskiĝis la 26an de aprilo 1970 en Sevnica, Slovenio (tiam en Jugoslavio, kaj ŝi parolas kvin lingvojn flue (slovenan, serban, germanan, francan, anglan) estas juvelartistino kaj eks-manekeno kaj (ekde 2005) la tria edzino de Donald Trump kaj la patrino de lia kvina infano, Barron. Post manekena kariero en Parizo kaj Milano, ŝi transloĝiĝis al Usono, kaj en 2006 civitaniĝis. De la 20-a de januaro 2017 ĝis la 20-a de januaro 2021 ŝi estis la Unua Damo de Usono.

Gravaj politikaj atingoj

Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
Prezidento de Usono Donald Trump kaj Kim Ĝong-un Ŝtatestro de Norda Koreio, Ĉefkomandanto de la Koreia Popola Armeo, kaj Ĝenerala Sekretario de la Laborista Partio de Koreio dum la renkontiĝo en Singapuro, la 12an de junio 2018
Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
La renkontiĝo de la delegacioj de Usono kun Donald Trump kaj de Nord-Koreio kun Kim Ĝong-un
Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
Kim Ĝong-un kaj Donald Trump dum la inter kvar-okula renkontiĝo (sen atestantoj)
Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
Donald Trump kaj Prezidento de Pollando Andrzej Duda kun siaj delegacioj en la Reĝa Kastelo en Varsovio, la 6an de julio 2017

La 12an de junio 2018 en Singapuro li renkontiĝis kun Kim Ĝong-un (Ŝtatestro de Norda Koreio, Ĉefkomandanto de la Koreia Popola Armeo, kaj Ĝenerala Sekretario de la Laborista Partio de Koreio), rezulte oni subskribis la enirpermesan interkonsenton kaj anoncis la sekvontan renkontiĝon, i.a. la viziton de Kim Ĝong-un en la Blanka Domo (Vaŝingtono) (Usono).

Ekstera politiko

Kubo

Estis likviditaj ĉiuj atingoj en interŝtataj rilatoj faritaj de la antaŭa prezidanto Barack Obama. Estas malpermesitaj importado de rumo kaj cigaroj, kaj restado de la usonanoj en 433 hoteloj, posedataj de la kuba ŝtato. Estas malpermesitaj ankaŭ la tiel nomataj "edukaj vojaĝoj homo-al-homo", ebligintaj al usonanoj veni al Kubo ekster turisma grupo kaj konatiĝi kun la lando memstare. La usonanoj ne plu rajtas veni al Kubo ankaŭ por partopreni en profesiaj renkontiĝoj, sportaj kaj artaj eventoj kaj konferencoj. Por vojaĝi al la lando ili devas ĉiufoje peti specialan licencon. Usona hotelreto Marriott International estis ordonita ĉesigi operaciojn en Kubo. Posedata de ĝi kompanio Starwood Hotels estis la unua usona hotela firmao, kiu komencis agadon en la insulo post la Kuba revolucio en 1959.

Laŭdire ĉio ĉi estas farita por igi la kuban reĝimon fari demokratiajn reformojn kaj helpi al la ordinaraj kubanoj. Tamen politologoj konsideras tion provo atingi aliajn celojn: igi Kubon rezigni je subteno de la reĝimo de Nicolás Maduro en Venezuelo kaj ricevi voĉojn de kubaj enmigrintoj, opoziciaj al la nuna kuba registaro.

Siria enlanda milito

Donald Trump daŭrigis politikon direktitan kontraŭ la reĝimo de la siria prezidanto Baŝar al-Asad kaj subtenis opoziciajn grupojn, sed klopodis laŭeble limigi partoprenon de la usona armeo en la milito. Li plu promesis subteon ankaŭ al la siriaj kurdoj, kiuj estis aliancanoj de Usono en la lukto kontraŭ la Islama Ŝtato kaj grave kontribuis al liberigo de la nord-orienta regiono Roĵavo. Tamen komence de oktobro 2019 la prezidanto subite anoncis tujan fortiriĝon de la usonaj trupoj el Sirio, kio ebligis al la turka armeo komencis operacon kontraŭ la siriaj kurdoj en Roĵavo. Tiu decido elvokis grandan indignon ne nur ĉe la kurdoj, kiuj deklaris ke Usono denove fiuzis kaj perfidis ilin, sed ankaŭ ĉe ambaŭ usonaj partioj, reprezentitaj en la Usona Kongreso. Sian decidon li klarigis per deziro revenigi hejmen la usonajn soldatojn kaj ne plu partopreni lokajn konfliktojn, kiuj ne koncernas la usonajn interesojn. Tamen la sekvan tagon li sendis almenaŭ 3 mil soldatojn al Sauda Arabio, kondukante al akuzoj pri pluaj malkohereco kaj malhonestaj pravigoj.

La 15-an de septembro 2020 li rakontis ke en 2017 oni proponis al li murdi Baŝar al-Asad, sed li rezignis je la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Li aldonis diris ke ne bedaŭras ke li ne ordonis mortigi sian sirian kolegon kaj ke li povus fari tion iam ajn se li dezirus. En 2018 Trump publike neis tion.

Psika sano

Malkutime en Usono, kie memtrudita etika regulo nome la Regulo Goldwater antaŭmalhelpas, ke fakuloj pri psika sano opinius kontraŭ ŝtata funkciulo sen mem ekzameni lin, diversaj psikologoj kaj psikiatroj verkis publikajn leterojn esprimante zorgon kaj petojn senpostenigi Prezidenton Trump, pro pretendita psika malkapablo plenumi la postenon. La emerita psikiatria profesoro Allen Frances tamen denuncas tiajn leterojn kaj petojn, dirante:

Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
 

La plimulto da diletantaj diagnozistoj misetikedis Prezidenton Trump per la diagnozo narcisisma personeca perturbo. Mi verkis la kriteriojn, kiuj difinas tiun perturbon, kaj Sinjoro Trump ne plenumas ilin. Li ja estas mondklasa narcisisto, sed tio ne igas lin psike malsana, ĉar li ne suferas la angoron kaj malkapablon postulitajn por diagnozi psikan malsanon.

Sinjoro Trump kaŭzas severan angoron anstataŭ sperti ĝin kaj oni riĉe rekompencis lin, ne punis lin, pro lia grandiozeco, memabsorbiĝo kaj manko de empatio. Estas stigmata insulto grupigi psikajn malsanulojn (kiuj estas grandparte bonkondutaj kaj bonintencaj) kun Sinjoro Trump (kiu estas nek unu, nek la alia).

 
— Allen Frances, emerita psikiatria profesoro

Laŭ la psikiatristo Bandy Lee kaj la ĵurnalisto Chauncey Devega, Trump gvidas "politikan sekton," kiu montras grupan narcisismon. Laŭ Lee, "sistemo, kiel despotismo, tiranio aŭ faŝismo ne vere estas politika ideologio tiom kiom grupa stato malbonsana, kiu fine kondukas al damaĝo al la grupo."

Esperantlingvaj artikoloj

Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
La turo en la rektangula formo de la Trump-Internacia Hotelo en Lasvegaso kun la fenestrovitroj kovritaj per 24-karata oro

La mondordo laŭ Donald Trump - La retorika spektaklo en Usono estas por Eŭropo certe (la tioma) averta pafo. Volkskrant 29 aprilo 2016

Opinio-kolumno de Arnout Brouwers

'The Donald'[i] estis tutan semajnon laborinta pri ĝi, sin provizinta per du teleprompters[ii], kaj invitinta ĉiuspecajn figurojn el la gravularo en Vaŝingtono. Sed ĉi ĉio helpis malmulte: lia unua serioze celinta alparolo pri eksterlanda politiko estis, kiel nekohera, tuj flankenŝovita fare de kaj maldekstro kaj dekstro en Usono.

Trump ŝajnas esti tedata de la ‘imperia prezidenteco’ kiu en la Malvarma Milito estiĝis – kaj kiu por la Respublikana kaj ankaŭ por la Demokrata gravularo estas super ĉiu dubo: Usono kiel ordiganta potenco en la mondo, kiu aldone akceptas la free rider -konduto[iii] de tutmondaj aliancanoj, ĉar tiu ĉi ordiga rolo havigis al la lando ekscese multan influon pri la mondordo, kio kondukis Usonon al oraj montoj.

Por la Okcident-Eŭropaj aliancanoj, la alparolo estas multe timiga. Tiuj landoj por tro longe alkutimiĝis ilian sekurecon – inkluzive de la pensado pri ĝi, la financado, kaj 80 procentoj de la realigado – transdoni al Vaŝingtono, interŝanĝe de liverado de ofte simbolaj defendo-kotizoj kaj certa grado de politika lojaleco.

Kun aŭ sen Trump, la rolo de Usono ja vere ŝanĝas en la mondo

Tamen, Donald Trump ĉi-semajne diris malmultan novan. Eĉ pli miriga, ke Usono "ne devas serĉadi eksterlandajn monstrojn por detrui" estas preskaŭ 200 jarojn aĝa klasikaĵo de John Quincy Adams. Pli proksime ĉe nia tempo, ni aŭdas en Trump la eĥon de Pat Buchanan, ĵurnalisto kaj politikisto en la naŭdekaj jaroj kaj aŭtoro de la artikolo "America First – and Second, and Third ".

Plej granda diferenco: Trump estas ja populara. Malnovaj ideoj algluiĝas pli bone en tempo en kiu la lando laŭ multaj Usonanoj ĵus havas Grandan Depresion malantaŭ si, la pozicio de la meza klaso estas malfortigita, kaj la politika elito – maldekstra kaj ankaŭ dekstra – pluparolas kvazaŭ nenio okazis.

Kompreneble Trump ne havas siajn faktojn unu apud la alia, kaj ofte li parolas sensencaĵon – kiel kiam li emfazas ke la Usona nuklea arsenalo estu urĝe modernigata, procezo kiu jam delonge estas ekirigita. Aliflanke elreliĝas ankaŭ la kritikistoj, kiam ili metas Trump-on en la saman kaserolon kiel la nazi-simpatizanton Charles Lindbergh.

Eŭropanoj prefere orientiĝu pri la struktura tendenco kiu – ne atentante tiujn retorikajn batalojn – estas perceptebla ĉe ĉi tiuj elektoj: la ŝanĝanta Usona rolo en la mondo, kaj la pli granda distanco al Eŭropo kaj Eŭropa sekureco. La intelekta varianto estis prezentata de alia outsider kiu ne fidis al la komprenoj de la eksterland-politika gravularo (establo) en Vaŝingtono: Prezidento de Usono Barack Obama.

Obama ne volis bruligi al si la fingrojn pri Sirio, lasis federacian kancelierinon Angela Merkel eltiri la maronojn el la fajro en Ukrainio, kaj sidiĝis en la malantaŭa benko dum la kampanjo pri Libio. Trump surtabligas burleskan varianton de Usona limigo de elspezoj, kaj atingos por tio ĉe voĉdonantoj eble pli da atento ol la ekspertoj en Vaŝingtono ŝatus.

Eŭropaj aliancanoj povas elvoki ‘Kia honto!’ kaj esti certaj ke Hillary Clinton, tradicia eksterland-politika falko, iĝos la sekva prezidento. Sed eĉ ŝia engaĝiteco estos moderigata de la humoro kiu regas en la lando, kaj de la forŝoviĝantaj strategiaj prioritatoj en Usono. Nekonsiderante kiu sekvos post Obama, la Eŭropanoj en tiu ĉi necerta epoko, kun ĉiuj siaj problemoj kaj ĉiu sia memdubo, devos ja plie mem lerni pensi – kaj agi (,,).

Partopreno en filmoj

Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
La stelo de Donald Trump sur la Trotuaro de famo en Holivudo, (Los-Anĝeleso, Kalifornio)

Iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la Trotuaro de famo en Holivudo (vidu sube foton de tiu stelo). Li estis aktoro i.a. en usona televida serio Monk, la filmo rikoltis multajn nomumojn kaj premiojn.

Fontoj

La artikolo estas bazitaj sur informoj en la angla Vikipedio: Donald Trump kaj Donald Trump presidential campaign, 2016.

Plia legaĵo

Galerio

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:45-a Prezidento de UsonoPoste:Donald Trump: Deveno de avoj, Agado en politiko, Prezidenta kampanjo, 2016 
Barack Obama2017-2021Joe Biden

Tags:

Donald Trump Deveno de avojDonald Trump Agado en politikoDonald Trump Prezidenta kampanjo, 2016Donald Trump Kabineto de Donald Trump Politika ideologioDonald Trump Familia vivoDonald Trump Gravaj politikaj atingojDonald Trump Ekstera politikoDonald Trump Psika sanoDonald Trump Esperantlingvaj artikolojDonald Trump Partopreno en filmojDonald Trump FontojDonald Trump Plia legaĵoDonald Trump GalerioDonald Trump ReferencojDonald Trump Eksteraj ligilojDonald Trump14-a de junio19468-an de novembroAngla lingvoDemokrata Partio (Usono)Helpo:PrononcindikoHillary ClintonInternacia Fonetika AlfabetoKalifornioLos-Anĝeleso (Kalifornio)NovjorkioNovjorkoPrezidento de UsonoTrotuaro de famo en HolivudoUsono

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Barreiras (mikroregiono)Manuel HalvelikIliadoListo da Esperanto-vortarojOlga TaratutaSaŭhaĝoSonoVikipedio en EsperantoLaure Patas d’IlliersMărtinieBudho GotamoEsperanto-Asocio de BritioFamilio (biologio)Marso (planedo)OperaciumoPolimeroHalterlevoLernejoMichael BeckerGiorocutaVan HelsingAmasa gvatadoNiloAtal Bihari VajpayeeSirioTwitterHistorio de UkrainioBlokĉenoKosmologio de MartinusCarl DavisRabyněAriana GrandeKomerca registroLaborkontraktoGyőző HatárModelo de IsingNational ReviewLa SmorfiaInsulo de la RozojEsperantistoDemokratia Respubliko KongoJambolHipokratoAnatomie d'une chuteVladimir PerepelicaMaría SumirePrilog-ViiKinoUniversitato de PécsThe Home DepotJohor BahruPrivacy BadgerDeciNatura lingvoItalioCox (Alakanto)Seksa pozicioXXX (filmo)Laborista beneficoEzofagoWilhelm HegelerLa Internacio (himno)IndonezioFuendetodosAnusa seksumadoGermanioVulvoUnua pentristo de la ReĝoBogdandĈinioA🡆 More