Oleo (lat.: oleum Oliv-oleo < greka: élaion) estas likvo, kiu estas liposolvebla, en akvo ĝi ne solviĝas.
Laŭ Francisko Azorín oleo estas Grasa fluidaĵo el vegetaĵa, minerala aŭ animala origino, uzata por arto, industrio, lumigado, nutrado, k. c. Li indikas etimologion el la latina oelum. Kaj li aldonas la terminojn olepentro, por pentrofarita per farboj solvitaj en oleo; elpensita en la 14ª jc.; oleografio, por arto presi per oleaj koloriloj..
Organika oleo (ankaŭ nomita bio-oleo aŭ bioleo) estas kemie triglicerido, kiu diferenciĝas de la organika graso nur en la fandopunkto.
Multaj vegetaĵaj oleoj de tiu ĉi grupo servas kiel nutraĵoj (ekz. arakida oleo, kolz-oleo, oliv-oleo, palm-oleo, sunflora oleo, linoleo).
Bestoleoj (kiel ekz. fiŝoleo) estas nur malofte uzataj kiel nutraĵo. Ili estas uzataj aŭ en la farmacia industrio (moruhepatoleo) aŭ en la kemia industrio (kiel ŝmiroleo, sapo) aŭ en la maŝinindustrio kiel ŝmirmaterialoj.
Volatila oleo estas likva vaporiĝema oleo, kiu troviĝas en diversaj plantoj (ekz. citrona oleo).
Minerala oleo troviĝas kiel nafto en la terkrusto. Ĝi estas likva miksaĵo de diversaj karbonhidrogenoj (ĉefe alkanoj). Ili estas gravaj energidonantaj materialoj por la homo (brulmaterialoj), iliaj derivaĵoj kiel benzino, keroseno (kiuj ne apartenas al la oleoj) estas gravaj fueloj por la veturiloj.
Sinteza oleo baziĝas sur naftorafinaĵoj, ili havas specialan molekulan strukturonm kiu diferenciĝas de tiu de nafto. Ĝi produktiĝas el sinteze produktitaj karbonhidratoj kaj salkombinaĵoj.
Maizoleo kaj Oliv-oleo
Ekzistas proverbo pri oleo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Oleo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.