Paracetamolo aŭ pirinazino estas medikamento kun analgeziaj proprecoj sed sen kontraŭinflamaj proprecoj klinike signifoplenaj.
Acetaminofenolo | |||
Plata kemia strukturo de la Paracetamolo | |||
Tridimensia strukturo de la Paracetamolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) * Pirinazino | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 103-90-2 | ||
ChemSpider kodo | 1906 | ||
PubChem-kodo | 1983 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkoloraj aŭ blankaj kristaloj | ||
Molmaso | 151.163 g·mol-1 | ||
Denseco | 1.263 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 159-169 °C | ||
Bolpunkto | 420 °C | ||
Solvebleco | Akvo:* 7.21 g/kg (O °C) * 8.21 g/kg (5 °C) * 9.44 g/kg (1O °C) * 10.97 g/kg (15 °C) * 12.78 g/kg (2O °C) | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1944 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 R36/38 R52/53 | ||
Sekureco | S26 S37/39 S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | | ||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H317, H319, H335, H401, H411 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P272, P273, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P362+364, P391 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi uzatas por traktado de reŭmata artrito, doloroj kaj febro kaj tipe ĝi uzatas en kazoj de moderaj doloroj. Ekzistas malmulta evidentaĵo pri senpezigo de febro en infanoj. Ĝi komerce vendatas kombine kun aliaj ingrediencoj tiaj kiaj multaj kuraciloj kontraŭ gripo.
Kombinita kun kontraŭdoloraj medikamentoj surbaze de opioidoj, paracetamolo uzatas en kazoj de pli seriozaj doloroj tiaj kiaj prokanceraj kaj postkirurgiaj doloroj. Ordinare ĝi uzatas buŝe aŭ rektume sed ĝi same disponeblas intravejne. La efektoj daŭras inter du kaj kvar horoj.
Paracetamolo ĝenerale estas sekura laŭ rekomenditaj dozoj. Seriozaj haŭtaj ekzantemoj rare povas okazi kaj pli altaj dozoj rezultas en hepata fiasko kaj laŭŝajne estas sekura por uzoj dum gravedeco kaj mamnutrado. Homoj kun hepataj malsanoj ankaŭ povas uzi ĝin tamen malpli altaj dozoj devas esti prenitaj.
Paracetamolo estis unue sintezita en 1877 far la kemiisto Harmon Northrop Morse (1848-1920) kiel peranto en la sintezo de la fenacetino, tamen ĝi nur estis testata en homoj ĉirkaŭ 1887. Bedaŭrinde la tiamaj organikaj kemiistoj en la Bayer neniam testis la komponaĵon laŭ ĝiaj medicinaj proprecoj. La tiama reganta koncepto estis ke la fenoloj estis tre toksaj por esti uzata kiel kuracilo. Nur en 1891, la sveda fiziologo Karl Axel Hampus Mörner (1854-1917) malkovris ke la paracetamolo estis urinmetabolito de la fenacetino.
Ĝi estas rilative sekura kiam prenita rekte. La risko estas pli granda kiam acetaminofeno estas prenita kvarfoje ĉiusemajne dum kvar jaroj. Anemio, haŭtaj erupcioj kaj astmo povas okazi. Akcidenta trodozo ordinare okazas en kronike malsanaj pacientoj, kun hepataj malsanoj, alkoholuloj kaj kun fastaj aŭ malbonnutritaj homoj. Englutado de acetaminofeno jam estis uzatas por plenumado de sinmortigo.
La originala metodo por la produktado de paracetamolo implikas la nitrigon de la fenolo per natria nitrato kiu rezultas en miksaĵo de du izomeroj, el kiuj la 4-nitrofenolo (bp 279 °C) povas facile izoliĝi per vapordistilado. Laŭ ĉi-reakcio de elektrofila aromata anstataŭigo, la oksigeno de la fenolo estas forte aktiva, tiel ke la reakcio postulas nur mildaj kondiĉoj kiam komparata al la nitrigo de la benzeno ĝustadire.
La nitrogena grupo tiam reduktiĝas al amino, estigante la p-amino-fenolon. Finfine, la amino acetiliĝas pere de acetata anhidrido. Industrie la rekta hidrogenigo uzatas, sed laboratorie la estigo okazas pere de la natria borohidrido. Jen malsupre la skizo pri la reakcioj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paracetamolo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.