Febro (lat.
febris) estas malsana stato, karakterizita per plirapidiĝo de la pulso kaj plialtiĝo de la korpotemperaturo. (akuŝa, cerba, lakta, marĉa febro)
Ĉe homo, oni parolas pri febro, se la korpotemperaturo – mezurita ofte en la buŝo aŭ en la subbrako (akselo) – superas 37,5 celsiajn gradojn. Ĝin povas kaŭzi bakteriaj toksinoj, venenoj, ekscitiĝo de la nervaj sistemoj; la plimulto de la infektaj malsanoj kaŭzas febron. Dum la rapide altiĝanta febro ofte okazas muskola tremado. La pli alta temperaturo kaŭzas pli rapidan materialŝanĝon kaj tiel grandiĝas volumeno de la enspirita aero, oksigenkonsumo kaj la en la sango liverita oksigen-kvanto.
Kontraŭfebraj medikamentoj estas inter aliaj kinino kaj antipirino.
Diversaj febroj:
Febro signifas alisence vivan, pasian ekscitiĝon je io.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Febro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.