Anglio aŭ Anglujo (angle: England) estas la plej granda parto de Britio.
Tiu ĉi artikolo temas pri la hodiaŭa subŝtato de Britujo. Por la historia lando, vidu Reĝlando Anglio. |
La areo de Anglio estas 130.359 km², kaj ĝia loĝantaro estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono (angle: London).
Anglio | |||
---|---|---|---|
Reĝlando | |||
Flago | Blazono | ||
lando de Britio • kulturspaco • nacio • lando [+] | |||
Lando | Anglio | ||
Ĉefurbo | Londono | ||
- koordinatoj | , 1° U 53-153° N, 1° U | ||
Plej alta punkto | Scafell Pike [+] | ||
Plej malalta punkto | The Fens [+] | ||
- malalteco | 4 m sub la marnivelo [+] | ||
Areo | 130 278 km² (13 027 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 53 012 456 [+] (2011) | ||
Denseco | 406,92 loĝ./km² [+] [+] | ||
Ĉefministro | Rishi Sunak (ekde 25-a de oktobro 2022) | ||
Horzono | GMT, Eŭropo/Londono, Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||
Anglio | |||
Vikimedia Komunejo: England [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Anglio situas en la sud-orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartigas Anglion de Skotlando. Okcidente estas Kimrio. La Manika Markolo kaj la Norda Maro apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da markolo inter Dovro kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.
Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Marfluo.
La nomo Anglio devenas de la engloj, ĝermana tribo loĝanta en la tiama regiono "Englujo" (germane: Angeln, dane: Angel), nordorienta parto de la hodiaŭa germana federacia lando Ŝlesvig-Holstinio, inter Flensburgo kaj Ŝlesvigo. Granda parto de la angloj elmigris al Britio ekde la jaro 200 kaj ekloĝis en East Anglia.
Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio (sed estas en procezo foriri el la Eŭropa Unio). Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio.
La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Anglio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.