Q, minuskle q, prononcita nomo kuo, estas la 17-a litero de la latina alfabeto.
Ĉi tiu artikolo temas pri la deveno, uzo kaj prononco de la litero Q. Por aliaj signifoj vidu Q (apartigilo). |
Ĝi ne estas parto de la esperanta alfabeto.
La origino de Q estas la ŝemida signo qôp/kop, kies prononco estis [q] (senvoĉa uvulara plozivo, t. e. k-eca sono pli malantaŭa en la buŝo ol k).
En la helena alfabeto ĉi tiu signo adaptiĝis kiel qoppa [K(Ŭ)Op:a], kaj ĝi ekuziĝis por lipaj velarplozivoj, kiaj [kŭ] kaj [khŭ] (spira kŭ-). Poste ĉi tiuj sonoj evoluis al [p] kaj [ph] (spira P, kiel en la Germana Polizei). Tial la Helenoj evoluigis el qoppa, kiu nur tenis sian numeran valoron, la literon fi, ekreprezentantan la sonon [ph]. En la helenida la prononco evoluis al [f]. La Etruskoj nur uzis Q antaŭ V, tiele simbolante sonkombinon [kŭ]. De la etruska alfabeto la kombino
(Notu: Kelkaj sciencistoj negas ajnan konekton inter Q kaj Fi.)
En la lingvoj Azera, Uzbeka, Tatara, Ajmara, Keĉua, kaj Gronlanda (Kalaallisut) Q estas prononcita kiel senvoĉa uvulara plozivo. En la Internacia Fonetika Alfabeto la minusklo q havas la saman signifon. Ankaŭ en oftaj latinigoj de la lingvoj Ĉina (pinjino) kaj Araba uziĝas tiu signo.
En multaj aliaj lingvoj, kie ĝi regule aperas (Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala), ĝi aperas nur antaŭ U por kune esprimi sonojn [kŭ], [kv] aŭ [k], depende de lingvo. Nur en fremdaj vortoj aperas Q en aliaj pozicioj, ekzemple en pruntitaj Arabaj vortoj: Qatar "Kataro", al-Qaida "Al-Kaida".
En aliaj lingvoj la sonoj [kŭ] kaj [kv] skribiĝas sen "q", ekzemple en la Nederlanda
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Q, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.