Dum ekologio estas scienco, aparta fako de naturaj sciencoj esploranta la rilatojn de la vivantaj estuloj kaj specioj kun ties ĉirkaŭaĵo, kaj ilian tutecan funkciadon, politika ekologio venas de la maltrankviloj, defioj, instruoj, kiujn la medio estigas pro la efikoj de la homa (precipe la moderna) agado:
La informoj ricevitaj el tiuj studoj kaj esploroj estas utiligitaj de tiuj ekologiistoj (nomitaj per la sama vorto kiel la sciencistoj, ja foje ili estas ambaŭ, foje ne; alia ofta nomo por tiaj aktivuloj estas "verduloj") cele al pripensi kaj decidi (aŭ admoni la decidulojn) enkalkulante la ekologiajn implicaĵojn de tiuj decidoj.
Nun, do en multaj landoj ekzistas POLITIKAJ PARTIOJ fundamentitaj sur politika ekologio. Vidu: Verdaj Partioj
Jam rezumite de Ĉefo Seattle la ekologia konscienco: "Daŭrigu polui vian liton, kaj iun nokton vi sufokiĝos en via propra rubaĵo."
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Politika ekologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.