René DUMONT (n.
la 13-an de marto 1904 - m. la 18-an de junio 2001) estis franca inĝeniero pri agronomio, ekologiisto, kaj aktivulo pri naturmedio, tria mondo kaj paco. Li fariĝis konata pro sia batalo por la kampara disvolviĝo en malriĉaj landoj kaj sia ekologia engaĝiĝo. Lia kritika aliro al agronomio konfliktis kun la ideologio de la tiamaj koloniaj agronomoj, kiuj ofte malestimis la tradician agrikulturon de la indiĝenoj.
René Dumont | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | René Fernand Dumont |
Naskiĝo | 13-an de marto 1904 en Cambrai, Nord, Francio |
Morto | 18-an de junio 2001 (97-jaraĝa) en Fontenay-sous-Bois, Val-de-Marne, Francio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Liceo Henri-IV • Institut national agronomique |
Okupo | |
Okupo | sociologo • agronomo • franca universitata profesoro • mediprotektulo • inĝeniero |
Li estas la unua kandidato kiu prezentiĝis sub la ekologia etikedo dum la balotado por fariĝi prezidento de Francio en 1974. Li iniciatis la ideon kaj movadon de la politika ekologio. Li estis aktivulo en la Radikala Partio (Francio).
Li estas fekunda aŭtoro kiu verkis preskaŭ 70 librojn, inter kiuj la plej konataj estas L'Afrique noire est mal partie (Nigra Afriko mis-ekas) en 1962 kaj L'Utopie ou la mort! (Utopio aŭ la morto!) en 1973.
Li naskiĝis en Cambrai, travivis la unuan mondmiliton en Arras, kie lia patrino estis instruistino de sciencoj kaj estrino de mezgrada lernejo.
En 1927, li eniris la Nacian Instituton de Kolonia Agronomio (INAC) en Nogent-sur-Marne por unujara trejnokurso kiel agronomia inĝeniero. Interesita pri tropika agronomio, li en 1929 forlasis Francion por iri al la tiutempe nomitaj transmaraj landoj, kie lia unua posteno estis en la iama franca kolonio, nomita Franca Hindoĉinio (nuna Vjetnamio) kie li komencis sian karieron en la rizokampoj de Tonkino. La ŝipo per kiu li veturis tien, faris halton en haveno en Barato, kie li partoprenis agadon de Gandhianoj, ĉar li ĉiam estis ĉe la flanko de la subpremitoj de la mondo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article René Dumont, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.