Vinico (ukraine Вінниця, Vinnicja) estas urbo en mez-okcidenta Ukrainio, en regiono Podolio.
Ĝi estas administra centro de Vinica provinco kaj havas 372 432 loĝantojn (stato de 2015). La urbo situas borde de la rivero Suda Bug.
Vinico | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinca ĉefurbo • urbo de provinca signifo • urbego • urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 21001–21499 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 369 739 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 266 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 28° 28′ O 49.23722222222228.46722222222249° 14′ N, 28° 28′ O [+] | ||||
Alto | 248 m [+] | ||||
Areo | 113,2 km² (11 320 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Vinnytsia [+] | |||||
La urbo evoluis ĉirkaŭ fortikaĵo, kiun la litova grandduko Algirdas konstruigis en 1363 — princo Fiodor Koriatoviĉ konstruis lignan kastelon. La nomo Winnica aperis unuafoje en dokumento de Ladislao la 2-a Jogajlo la 13-an de junio 1385. En la 15-a jarcento la urbo ricevis urborajton laŭ Magdeburga juro, atribuitan de Aleksandro (Pollando-Litovio). La komunumon ofte prirabis la tataroj. En 1545 en la urbo estis 274 domoj. Al Lublina unio eniris en 1569 kune kun Grandprinclando Litovio. Post dua dispartigo de Pollando-Litovio (1793) la urbo estis en la rusa aneksaĵo. En 1795 ĝi akiris urborajton, sed la urba evoluo ekis nur post establo de la kieva–odesa fervojo, ekde 1870. La urbo nun estas centro de la agrikultura provinco, ties industrio produktas sterkon, manĝaĵojn, elektronikajn partojn, maŝinojn, vestojn.
La 14-an de julio 2022 la rusia armeo atakis bombade la urbon. per 8 raketoj elpafitaj de Nigra Maro al la centro. Pereis 29 personoj, kune kun 3 infanoj (4-jara knabineto pli frue prezentiĝis en la programo de Unua Damo; ŝia patrino travivis kun forŝirita kruro), kaj 154 estis vunditaj — ĉe forigado de ruinaĵoj de 55 konstruaĵoj laboris 152 personoj (armitaj fortoj, nacia gvardio kaj volontuloj). Samtage dum la konferenco en Hago pri puno de repondeculoj pri militkrimoj ekde la invado, prezidento de Ukrainio Volodimir Zelenskij i.a. diris: Nuntempe decidiĝas sorto de la homaro kaj informis ke oni jam registris 34 039 krimojn faritajn de Rusia armeo, kaj oni povas imagi kiom da krimoj Rusio faris en Ukrainio ekde aneksoj de la parto de Donbaso kaj Krimeo en 2014 — li substrekis, ke antaŭ ĉio temas pri la krimo de la komenco de milito, ke ĉiu respondeculo devas esti punita[mankas fonto].
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vinico, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.