Ladislao la 2-a Jogajlo (naskiĝis en 1351, mortis la 1-an de junio 1434) estis grandduko de Litovio kiu per edziĝo ankaŭ fariĝis reĝo de Pollando.
Lia litova nomo estis Jogaila, kaj rutena Ягайла. Post kiam li iĝis la pola reĝo, li ricevis la polan nomon Władysław II Jagiełło. Kun sia kuzo Vitaŭto / Vytautas (pole Witold, ĉeĥe Vitold) li fondis la Polan-Litovan Union kaj estis inciatinto de la Kristanigo de Litovio. Lia edzino estis Sankta Jadviga, reĝino de Pollando.
Ladislao la 2-a Jogajlo | |||||
---|---|---|---|---|---|
grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando | |||||
detalo el triptiko en la Vavelo-katedralo (ĉ. 1475-1480) | |||||
Pola-litova blazono | |||||
Persona informo | |||||
Władysław II Jagiełło | |||||
Naskonomo | litove Jogaila, rutene Ягайла | ||||
Naskiĝo | proks. 1351 en Vilno | ||||
Morto | 1-an de junio 1434 en Horodok | ||||
Tombo | Wawel-katedralo, Krakovo vd | ||||
Religio | katolikismo • Litova mitologio vd | ||||
Lingvoj | rutena • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Grandprinclando Litovio • Reĝlando Pollando (1385–1569) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Jogajlidoj • Gediminidoj vd | ||||
Patro | Algirdas vd | ||||
Patrino | Uliana of Tver vd | ||||
Gefratoj | Agrypina of Lithuania • Alexandra of Lithuania • Švitrigaila • Lengvenis • Kaributas • Demetrius I Starshy • Karigaila • Feodor Olgerdovich • Vygantas • Skirgaila • Andrei of Polotsk • Helen of Lithuania • Hedwig of Lithuania • Maria Jagiellon vd | ||||
Edz(in)o | Jadviga de Pollando • Anna of Cilli • Elizabeth Granowska • Sophia of Halshany vd | ||||
Infanoj | Elizabeth Bonifacia of Poland • Hedwig Jagiellon • Ladislao la 3-a • Kazimiro la 4-a vd | ||||
Parencoj | Vytautas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Grandduko de Litovio | |||||
Dum | 1377–1381 | ||||
Antaŭulo | Algirdas | ||||
Sekvanto | Kęstutis | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 1382–1401 | ||||
Antaŭulo | Kęstutis | ||||
Sekvanto | Skirgaila | ||||
Reĝo de Pollando | |||||
Dum | 1386–1434 | ||||
Antaŭulo | Jadviga | ||||
Sekvanto | Ladislao la 3-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li fariĝis la prapatro de dinastio de nobeloj, kiu dum la postaj jarcentoj gvidis ambaŭ landojn, kaj kiu ricevis la nomon Jagelonoj / Jogajlidoj (la dua laŭ lia litova nomo).
En 1410 lia armeo el poloj kaj litovoj venkis la Ordenon de Germanaj Kavaliroj en loko, kiu pole nomiĝas Grunwald, litove Žalgiris kaj germane Tannenberg. Kaj por poloj kaj por litovoj tiu venka batalo de Grunwald dum multaj jarcentoj restis grava evento, kiu ambaŭkaze fortigis la senton de nacia identeco kaj fiero.
La 100-zlota monbileto de Pollando portas bildon de Ladislao. En la centra parko de Novjorko staras rajdista statuo de li.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ladislao la 2-a Jogajlo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.