The Times of India (TOI) estas angla-lingva gazeto de Barato posedo de The Times Group.
Ĝi estas la tria plej granda gazeto en Barato laŭ cirkulado kaj plej vendata angla-lingva ĉiutaga ĵurnalo de la mondo. laŭ la kalkulorganismo "Audit Bureau of Circulations". Ĝi estas la plej antikva angla-lingva gazeto en Barato kaj la dua plej antikva angla-lingva gazeto en Barato ankoraŭ cirkulanta ekde sia unua eldono publikigita en 1838. Ĝi estas kromnomita "The Old lady of Boribundar" (La maljuna sinjorino de B.) kaj estas Barata "newspaper of record".
Ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento, George Curzon, nome Vicereĝo de Hindio, nomis The Times of India "la ĉefa gazeto en Azio". En 1991, la BBC rangigis The Times of India inter la ses plej bonkvalitaj gazeton de la mondo.
Ĝi estas posedata kaj publikigita de Bennett, Coleman & Co. Ltd. (B.C.C.L.), kio siavice estas posedo de la familio Sahu Jain. En la informo Brand Trust Report de 2012, The Times of India estis rangigita la 88a inter la plej fidindaj markoj de Barato. En 2017, tamen, la gazeto estis rangigita la 355a.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article The Times of India, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.