Cheile Turzii (Kanjono de Turda) (hungare Tordai-hasadék ) situas inter kalkoŝtonaj montokrestoj en la montaro Trascău en la okcidenta Rumanio, je 6-kilometra distanco de Turda.
Ĝi estas unu el la plej famaj naturbelaĵoj de Rumanio en Transilvanio.
La kanjono longas 2 900 m, ĝin trafluas la rojo Hășdate inter 300 metrojn altaj krutaj rokmuroj. En tiuj troviĝas multaj kavernoj (ĉ. 60).
Oni establis en la valo bone ireblan piedvojeton.
Ekde 1938, la interkrutejo iĝis naturprotektata areo pro kresko de alpaj plantospecioj. Tiu areo estis pligrandigita intertempe al 324 hektaroj kaj donas hejmon al pli ol 1 000 diversaj plantospecioj, ĉirkaŭ 67 birdospecioj kaj diversaj vertebruloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cheile Turzii, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.