Turda (hungare: Torda, germane: Thorenburg) estas urbo en Rumanio ĉe la orienta piedo de la montaro de Gilău laŭ la rivero Arieș, flankrivero de Mureș, sudoriente de Cluj-Napoca.
Proksime de ĝi troviĝas Cheile Turzii, teritorio protektata pro siaj geologiaj formaĵoj kaj faŭno. Oni aligis al ĝi Poiana, Oprișani, Turda Nouă.
Turda | ||
hungare: Torda, germane: Thorenburg | ||
urbo | ||
Centro de la urbo | ||
| ||
Oficiala nomo: Turda | ||
Lando | Rumanio | |
---|---|---|
Regiono | Transilvanio | |
Distrikto | Distrikto Cluj | |
Historia regiono | Hungara reĝlando | |
Najbaras kun | Câmpia Turzii, Săndulești, Copăceni | |
Parto(j) | Mihai Viteazu | |
Rivero | Arieș | |
Situo | Turda | |
- alteco | 330 m s. m. | |
- koordinatoj | 46° 34′ 15″ N 23° 47′ 02″ O / 46.57083 °N, 23.78389 °O | |
Areo | 91,43 km² (9 143 ha) | |
Loĝantaro | 57 381 (2007) | |
Denseco | 627,59 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 11-a jarcento | |
Urbestro | Tudor Ștefănie | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 401xxx | |
Tel. antaŭkodo | +40 x64 | |
Situo enkadre de Rumanio | ||
Vikimedia Komunejo: Turda | ||
Retpaĝo: www.primturda.ro | ||
En 1910 ĝi nombris 13 455 loĝantoj (hungaroj, rumanoj, ciganoj, germanoj); en 1992 61 200 el kiuj pli ol 80 % estis rumanoj.
Ĝi estis unue menciita skribe en la 11-a jarcento. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda). En 1568 la landkunveno de Transilvanio tie proklamis la liberecon de luterana, reformita, romkatolika kaj unitariisma religioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Turda, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.