Japana nomo de erao aŭ nengo estas nomo de erao aŭ epoko de la japana kalendaro.
Antaŭ 645 la jarnombrado sekvis la surtroniĝon de la laŭvica imperiestro. Sed la imperiestroj, almenaŭ ĝis Nintoku estas mitaj figuroj. La jarnombradoj ĝis Suiko estas nur tradicie konataj, kaj krom per la plej malnovaj kronikoj Koĵiki ne science pruveblaj.
En la tabelo la jaro korespondas al tiuj de la gregoria kalendaro, en kiuj komenciĝis la erao.
Por dedukti el la japana jaro la jaron de la gregoria kalendaro, oni serĉu en la listo la unuan jaron de la nengo (=epoknomo), substraktu 1 kaj aldonu la japanan jarnombron. Ekzemple la 23-a jaro de la Ŝova-erao (Ŝova 23) estas laŭ okcidenta kalendaro 1926 − 1 + 23 = 1948.
11-a de marto 708: Ordono pri translokigo al Heijō-kyō de imperiestrino Gemmei (realiĝis en 710). Komenco de la Nara-epoko.
18-an de novembro 794 Kammu-tennō transloĝiĝis al la palaco en Kioto. Komenco de la Heian-epoko.
21-an de aŭgusto 1192: Oficiala nomumo de Minamoto Yoritomo al ŝoguno.
En la sekvaj jaroj de Namboku-cho ekzistis du imperiestraj kortumoj kun aparta jarnombrado.
24-an de marto 1603: Tokugawa Ieyasu iĝis ŝoguno.
4-an de januaro 1868: Demisio de Tokugawa Yoshinobu kaj redono de la potenco al la Tenno.
La unua jaro de epoko, kiu ne kongruas al la okcidenta kalendaro, nomiĝas gannen (元年). Tio signifas ekzemple, ke 1989 estas ĝis la 7-a de januaro Shōwa 64, poste Heisei gannen.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Japana nomo de erao, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.