Turdoj

La veraj turdoj estas mezgrandaj ĉefe insektivoraj aŭ ĉiomanĝantaj birdoj de la genro Turdus de la familio Turdedoj.

Turdoj Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun turto.

Reprezentantaj tipaj estas la Kantoturdo (Turdus philomelos), la Merlo (Turdus merula), la Griza turdo (Turdus pilaris), la Rubandoturdo (Turdus torquatus) kaj la Argilkolora turdo (Turdus grayi).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turdoj
Masklo de Merlo
Masklo de Merlo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Aliaj Vikimediaj projektoj
Turdoj
Turdoj
vdr

Ĉar tiu genro estas la tipa genro ene de la familio, la vorto “turdo” uzeblas ankaŭ por aludi la membrojn de tiu familio. En mala direkto, ĉar la specio de la Kantoturdo (Turdus philomelos) estas unu el la plej konataj kaj disvastigataj, foje oni uzas la terminon por aludi tiun precizan specion.

Tiu genro havas tutmondan distribuadon, kun specioj en Ameriko, Eŭropo, Azio, Afriko kaj Aŭstralio. Kelkaj specioj koloniigis kelkajn oceaniajn insulojn, kaj du specioj estis enmetitaj en Novzelando. Kelkaj specioj estas migrantaj.

Dum kelkaj specioj estis forigitaj el la genro Turdus, la du malgrandaj turdoj, iam separataj en la genro Platycichla de multaj fakuloj, estas kutime lokataj nuntempe en tiu ĉi genro denove.

Listo de specioj en taksonomia ordo

Turdoj 
Stepturdo
Turdoj 
Nigragorĝa turdo
Turdoj 
Ido de Griza turdo
Turdoj 
Ruĝaksela turdo
Turdoj 
Kantoturdo
Turdoj 
Japana turdo
Turdoj 
Blankazona turdo
  • Merlo, Turdus merula, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Oceanio
    • Hindia merlo, Turdus (merula) simillimus
    • Tibeta merlo , Turdus (merula) maximus
    • Ĉina merlo, Turdus (merula) mandarinus
  • Jemena turdo, Turdus menachensis, Mezoriento
  • Olivkolora turdo, Turdus olivaceus, Afriko
    • Afrika montoturdo, Turdus (olivaceus) abyssinicus
    • Usambara turdo, Turdus (olivaceus/abyssinicus) roehli
    • Karua turdo, Turdus (olivaceus) smithi
  • Kenja turdo, Turdus helleri – iam en T. olivaceus, endemia de Kenjo
  • Somala turdo, Turdus ludoviciae – iam en T. olivaceus, endemia de Somalio
  • Oliveca turdo, Turdus olivaceofuscus, endemia de Sankta-Tomeo kaj Principo
  • Komora turdo, Turdus bewsheri, Komoroj kaj Majoto
  • , Turdus libonyanus, Afriko
  • , Turdus pelios, Afriko
  • , Turdus tephronotus, Afriko
  • Grizdorsa turdo, Turdus hortulorum, Orienta Azio
  • Unukolora turdo, Turdus unicolor, Himalajo
  • Nigrabrusta turdo, Turdus dissimilis, Sudo de Azio
  • Japana turdo, Turdus cardis, Orienta Azio
  • Blankazona turdo, Turdus albocinctus, Himalajo
  • Rubandoturdo, Turdus torquatus, Eŭropo
  • Bulbula turdo, Turdus boulboul, Sudorienta Azio
  • Insula turdo, Turdus poliocephalus, Sudorienta Azio kaj Oceanio
  • , Turdus rubrocanus, Azio
  • Blankadorsa turdo, Turdus kessleri, Azio
  • , Turdus feae, Azio
  • Grizbrusta turdo, Turdus obscurus, Orienta Azio
  • Pala turdo, Turdus pallidus, Orienta Azio
  • Brunkapa turdo, Turdus chrysolaus, Orienta Azio
  • Izua turdo, Turdus celaenops, Endemia de Japanio
  • Nigragorĝa turdo, Turdus atrogularis, Norda Azio
  • Stepturdo, Turdus naumanni, Norda Azio
    • Naŭmana turdo, Turdus (naumanni) naumanni
    • Bruna stepturdo, Turdus (naumanni) eunomus
  • Griza turdo, Turdus pilaris, Eŭropo kaj Azio
  • Ruĝaksela turdo, Turdus iliacus, Eŭropo kaj Azio
  • Kantoturdo, Turdus philomelos, Eŭropo, Afriko kaj Mezoriento
  • Ĉina turdo, Turdus mupinensis, Orienta Azio
  • Viskoturdo, Turdus viscivorus, Eŭropo kaj Azio
  • Ruĝkrura turdo, Turdus plumbeus, Antiloj
  • Ĉigvanka turdo, Turdus chiguanco, Sudameriko
  • Nigreca turdo, Turdus nigrescens, Centrameriko
  • Granda turdo, Turdus fuscater, Sudameriko
  • Nigra turdo, Turdus infuscatus, Meksiko kaj Centrameriko
  • Brilnigra turdo, Turdus serranus, Sudameriko
  • Nigrakapa turdo, Turdus nigriceps, Sudameriko
  • , Turdus subalaris, Sudameriko
  • Nigrakapuĉa turdo, Turdus olivater, Sudameriko
  • , Turdus reevei, Sudameriko
  • Maranjona turdo, Turdus maranonicus, Sudameriko
  • Avelventra turdo, Turdus fulviventris, Sudameriko
  • Ruĝventra turdo, Turdus rufiventris, Sudameriko
  • Falklanda turdo, Turdus falcklandii, Sudameriko
  • , Turdus leucomelas, Sudameriko
  • , Turdus amaurochalinus, Sudameriko
  • Montoturdo, Turdus plebejus, Meksikio kaj Centrameriko
  • Nigrabeka turdo, Turdus ignobilis, Sudameriko
  • Laŭrenca turdo, Turdus lawrencii, Sudameriko
  • , Turdus fumigatus, Sudameriko kaj Antiloj
  • , Turdus obsoletus, Centrameriko kaj Sudameriko
  • Haŭksvela turdo, Turdus haŭwelli, Sudameriko
  • Argilkolora turdo, Turdus grayi, Ameriko
  • , Turdus nudigenis, Antiloj kaj Sudameriko
  • Ekvadora turdo, Turdus maculirostris, Sudameriko
  • Bolivia turdo, Turdus haplochrous, endemia de Bolivio
  • Jamajka turdo, Turdus jamaicensis, Antiloj
  • Blankagorĝa turdo, Turdus assimilis, Norda kaj Centrameriko
  • Blankakola turdo, Turdus albicollis, Sudameriko kaj Antiloj
  • Ruĝdorsa turdo, Turdus rufopalliatus, endemia de Meksikio
  • Ruĝkola turdo, Turdus rufitorques, Centrameriko
  • Migra turdo, Turdus migratorius, Norda kaj Centrameriko
  • Hispaniola turdo, Turdus swalesi, endemia de Hispaniolo
  • , Turdus aurantius, Antiloj

Aspekto

La turdoj (Turdus spp.) estas arbarbirdoj nigraj aŭ brunaj ruĝecaj, flavecaj aŭ verdecaj, pli helaj ĉe ventre, kun makuloj aŭ punktoj malhelaj en brusto kaj flankoj. Ties muzika kanto fluteca, ripeteca kaj trileca estas karaktera. Ĉe kelkaj specioj kiel Turdus merula ĉiu individuo havas distingajn kantojn laŭ tio esprimebla. Ili lernas diferencajn kantojn, imitante bruojn aŭ trilojn de aliaj hejmaj aŭ sovaĝaj specioj (kardeloj, kanabak kardeloj, kokoj, aŭstraliaj psitakedoj...) kaj ŝajne tion faras nur pro la propra plezuro kanti.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Argilkolora turdoBirdojGenroGriza turdoKantoturdoMerloRubandoturdoTurdedojTurdus grayiTurdus merulaTurdus philomelosTurdus pilarisTurdus torquatus

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

1939Okraventra kolomboElektra motortrajnoMinus (retrakonto)Julio CezaroGoran MovadoVikipedio en EsperantoĈeĥioBiasca (stacidomo)Listo de homaraj heredaĵoj en PanamoAsteroidoPovekvilibroKuketoProgramlingvoCBiblioĜizia7-a de septembroChigninBarata kalendaroManchester City F.C.MasoVjetnamio11724 RonaldhsuSeksa pozicio28-a de septembroZStir-helpa sistemoChatGPTAnglosaksa lingvoAmoListo de jardekojHenriko la 3-a (Francio)Usona piedpilkadoFret SNCFTTT26-a de martoDanioListo de verkistinojUsona varianto de la angla lingvoSportoMalpleno de KirkwoodSophie de Choiseul-GouffierPubMedSvislandoJean-Antoine HoudonĈevaloGranda Nordia MilitoJuliana kalendaroBudhisma kalendaroNysaKantono Belley64Adolf HollDua mondmilitoRheinische PostNorma datumaroKaribioBoksadoPtolemeo la 5-aInternacia sistemo de unuoj5Preventa militoArne, la ĉefido2014Imre HódosRomoLupusa nefritoEoceno2003🡆 More