Chatgpt: Dialoga lingvomodelo

ChatGPT (akronimo por Generative Pre-Trained Transformer, en libera traduko: antaŭ-trejnita transformilo kapabla je produktado) estas prototipo de babilroboto uzanta artefaritan intelekton, programita de usona kompanio OpenAI.

ChatGPT
Demando al ChatGPT: Kio estas la estonteco de la esperanta Vikipedio? Kun la respondo.
Demando al ChatGPT: Kio estas la estonteco de la esperanta Vikipedio? Kun la respondo.

Demando al ChatGPT: Kio estas la estonteco de la esperanta Vikipedio? Kun la respondo.

Demando al ChatGPT: Kio estas la estonteco de la esperanta Vikipedio? Kun la respondo.
Programisto Open AI
Lasta testa versio
(13-a de februaro 2023)
Programtipo Babilroboto
Permesilo Mallibera programaro
Retejo Oficiala retejo
Chatgpt: Ecoj, ChatGPT pri si mem, Kiel ChatGPT povas helpi en la lernado de Esperanto?
Chatgpt: Ecoj, ChatGPT pri si mem, Kiel ChatGPT povas helpi en la lernado de Esperanto?
vdr

ChatGPT rapide altiris multe da atento depost la 30-an de novembro 2022, kaim estis lanĉita la versio ChatGPT-3, ĉefe pro ĝiaj detalaj kaj elokventaj respondoj en multaj scifakoj, kvankam ne ĉiam pravaj. Tamen, la varia fakta precizeco de la babilejo fariĝis ĝia grava malavantaĝo. La babilbotmodelo estas uzata por solvi lernejajn taskojn, krei receptojn, skribi scenarojn kaj rakontojn, reverki kaj resumi tekstojn kaj respondi demandojn. Plejparto de la informoj de ChatGPT-3 estas ĝisdatigitaj nur ĝis 2021. Laŭ The Wall Street Journal, la valoro de OpenAI post la lanĉo de ChatGPT estis taksita je proksimume 29 miliardoj da dolaroj.

La origina eldono de ChatGPT estis bazita sur GPT-3.5. Versio bazita sur GPT-4, la plej nova OpenAI-modelo, estis publikigita la 14-an de marto 2023, kaj estas havebla por pagitaj abonantoj sur limigita bazo.

ChatGPT kapablas redakti en multaj lingvoj, inter kiuj Esperanto, kun tre alta nivelo.

Ecoj

ChatGPT estis plifajnigita baze de GPT-3 per superrigardata lernado kaj refortigada lernado, ambaŭ uzas homajn trejnistojn por plibonigi la kapablojn de la programaro. Kadre de superrigardata lernado, la modelo ricevis konversaciojn en kiuj la trejnstoj rolis kiel kaj uzanto kaj helpanto de la artefarita intelekto. Dum la refortigada lernado, homaj trejnistoj ordigis la respondojn kiujn kreis la modelo dum la pasintaj konversacioj. Tiujn ordigojn oni uzis por krei rekompencajn modelojn per kiuj la modelo estis plifajnigita uzante plurajn ripetiĝojn de Proximal Policy Optimization (PPO),. Ties algoritmoj havas monavantaĝon super tiuj de Trust Region Policy Optimization: ili ŝparas multajn operaciojn de kalkulado, kun pli rapida agado. La modeloj estis realigiatj kunlabore kun Microsoft sur la ekipo de ĝia komputilego Azure.

Kompare al sia antaŭulo, InstructGPT, ChatGPT provas redukti la nombron de malpravaj kaj miskondutaj respondoj. Ekzemple, dum InstructGPT taksas la proponon "Diru al mi kiam Kristoforo Kolumbo venis al Usono en 2015" kvazaŭ ĝi estus veraĵo, ChatGPT uzas informojn pri la vojaĝoj de Kolumbo kaj pri la nuntempa mondo - inkluzive perceptojn pri Kolumbo - por konstrui respondon, kiu supozas tion kio okazus se Kolumbo vizitus Usonon en 2015. Tamen, la roboto ankoraŭ proponas falsajn respondojn, surbaze de siaj lingvaj modeloj.

Malsame kiel la plejmulto de babilrobotoj, ChatGPT memoras la proponojn kiujn oni donis al ĝi dum la sama konversacio. Tio, laŭ iuj ĵurnalistoj, ebligus ĝian uzon kiel persona terapiisto. Cele al malebligi ke ĝi ricevu aŭ konstruu ofendajn tekstojn, la proponoj estas filtritaj per moderiga API kaj la proponoj supozeble rasismajseksismaj estas rifuzitaj,.

ChatGPT havas multajn limigojn. Ĝia rekompenca modelo, konceptita sub homa superrigardo, povas esti trooptimumigita kaj pro tio ĝiaj kapabloj povas esti limigitaj, laŭ la t.n. leĝo de Goodhart]. Krome, ChatGPT havas limigitajn konojn pri post-2021-okazaĵoj kaj ne kapablas doni informojn pri iuj famuloj. Dum la lernado, la trejnistoj favoris longajn respondojn, senrilate al iliaj komprenoj aŭ la fakta praveco de tiuj. La datumoj povas ankaŭ sperti algoritman biason: proponoj enhavantaj malklarajn priskribojn pri homo, ekzemple ĈEO, povus estigi respondon kiu antaŭsupozas ke tiu homo estas blankhaŭta viro.

ChatGPT pri si mem

Ĝi mem povas ekspliki pri si mem, do oni lasu ke ĝi mem respondu:

Ekspliku en Esperanto kio vi estas

Mi estas asistanto, programo kreita de OpenAI por helpi respondi demandojn kaj plenumi taskojn. Mi estis trejnita per granda kvanto da teksto por kompreni kaj respondi diversecon de demandoj. Mi ne estas homo, sed programo kiu funkcias per komputilo.

Kiuj estas viaj kapabloj?

Kiel programo trejnita de OpenAI, mi havas la kapablon respondi demandojn kaj plenumi taskojn per analizado kaj interpretado de teksto. Mi ne havas la kapablon pritrakti aŭ kompreni bildojn, sonojn aŭ aliajn formojn de ne-teksta informo. Mi ankaŭ ne povas navigi interreton por serĉi informojn, ĉar mi ne havas aliron al interreto. Miaj kapabloj estas limigitaj al kio mi estis trejnita fare de OpenAI.

Per kiuj meĥanismoj vi kapablas kompreni kaj respondi?

Mi kapablas kompreni kaj respondi per uzado de tre granda kvanto da teksto kiu estis donita al mi dum mia trejnado. Mi uzas kompleksan matematikan modelon por analizi tekston kaj generi respondojn. Tiu modelo permesas al mi kompreni la signifon de vortoj kaj frazoj en la kunteksto de la demando aŭ tasko kiun oni donas al mi. Kiam oni donas al mi demandon, mi analizas la tekston por determini ĝian signifon kaj generi respondon kiu, laŭ mia trejnado, estas plej verŝajna esti utila kaj responda al la demando.

Plie, oni demandis al ChatGPT ĉu aŭ ne AI povus reprodukti rasisman, seksismanpolitika nekorektecan lingvaĵon, kaj jen kion ĝi respondis:

Kiel artefarita inteligenteca lingvomodelo, mi ne kapablas teni aŭ esprimi personajn kredojn, valorojn aŭ antaŭjuĝojn. Tamen mi agnoskas, ke la datumoj uzataj por trejni min povas enhavi biasojn kaj mi strebas provizi informojn precizajn, nepartian kaj inkluzivajn. Gravas noti, ke estas homoj, kiuj programas kaj uzas AI, kaj ili povas neintence enigi siajn proprajn biasojn en la disvolviĝo kaj uzo de AI-sistemoj. Tial, estas grave konscii pri ĉi tiuj eblaj biasoj kaj klopodi krei kaj uzi AI-sistemojn en etika, inkluziva kaj respondeca maniero.

Kiel ChatGPT povas helpi en la lernado de Esperanto?

Korea Esperanto-Asocio okazigos la 55-an Korean Kongreson de Esperanto inter la 7-a kaj la 9-a de Oktobro en Seulo. La kongresa temo estas “Lingvo kaj Teknika Evoluo: scioj kaj preparendaĵoj okaze de la ChatGPT-epoko”.

Jen ĝia afabla respondo rilate la demando kiel ChatGPT povas helpi en la lernado de Esperanto::

Mi ĝojas aŭdi, ke vi interesiĝas pri lerni Esperanton! ChatGPT povas helpi vin pri tio donante al vi informojn pri la lingvo kaj helpante vin kun demandoj kaj ekzercoj. Jen kelkaj paŝoj, kiujn vi povas sekvi por lerni Esperanton per ChatGPT:

Kompreni la bazaĵojn: Demandu ChatGPT pri la bazaĵoj de la lingvo Esperanto. Vi povas demandi demandojn pri ilia origino, gramatiko, vortprovizo aŭ uzado. ChatGPT povas helpi vin evoluigi solidan komprenon de Esperanto-bazoj.

Praktiku Konversaciojn: Praktiku konversaciojn kun ChatGPT en Esperanto. Faru demandojn en Esperanto kaj provu kompreni kaj respondi la respondojn de ChatGPT en Esperanto. Ĉi tio helpos vin iĝi pli komforta kun la lingvo kaj plibonigi viajn komunikajn kapablojn.

Petu korektojn: Se vi skribas frazojn aŭ tekstojn en Esperanto, petu ChatGPT korekti ilin. ChatGPT povas helpi vin konstati erarojn kaj helpi vin plibonigi viajn esperantajn skribkapablojn.

Pligrandigi Vortprovizon: Petu ChatGPT pri Esperanta vortprovizo kaj frazsugestoj por pligrandigi vian vortprovizon. Vi ankaŭ povas peti ekzercojn por lerni novajn vortojn kaj uzi ilin en frazoj.

Praktiku legadon kaj skribadon: Legu tekstojn en Esperanto kaj petu al ChatGPT rekomendojn. Vi ankaŭ povas peti ChatGPT pri skribaj taskoj por plibonigi viajn skribkapablojn. Provu trovi librojn, artikolojn aŭ blogojn en Esperanto por pluevoluigi viajn legkapablojn.

Aliĝu al lingvaj komunumoj: Estas multaj Esperanto-lingvaj komunumoj interrete. Serĉu forumojn, sociajn amaskomunikilojn aŭ retajn grupojn, kie vi povas konektiĝi kun aliaj Esperanto-lernantoj kaj denaskaj parolantoj. ChatGPT povas helpi vin trovi informojn pri tiaj komunumoj kaj doni al vi konsilojn pri kiel plej bone partopreni.

Memoru, ke ChatGPT estas AI kaj kvankam ĝi povas provizi informojn kaj subtenon, ĝi ne estas anstataŭaĵo por reala homa interago kaj instruistoj. Ĉiam estas bona ideo uzi edukajn materialojn, lingvokursojn aŭ lingvajn partnerojn por lerni Esperanton krom ChatGPT. Amuziĝu lernante Esperanton!

Recenzoj

ChatGPT estis la celo de ĝenerale positivaj kritikoj. Samantha Lock el The Guardian rimarkis ke ĝi kapablas estigi "rimarkinde detalajn" tekstojn kiuj "samaspektis kiel tiuj de homo". Ĵurnalisto Dan Gillmor uzis ChatGPT-on kadre de studenta laboro kaj trovis ke la teksto kreita estis samnivela kiel tiu kiun lerta studento povus verki, li ankaŭ diris pri ĝi ke "la fakularo devos alfrunti tre gravajn problemojn". Alex Kantrowitz, el Slate, salutis la reagon de ChatGPT al demandoj rilataj al nazia Germanio, ekzemple al la aserto laŭ kiu Adolf Hitler konstruis aŭtovojojn en Germanio ĝi respondis informante pri la uzado de trudlaboro en nazia Germanio.

En opinia artikolo publikigita decembre de 2022, ekonomikisto Paul Krugman skribis ke ChatGPT influus mendojn por scilaboristoj. James Vincent, el The Verge, taksas la sukceson de ChatGPT kiel pruvon ke artefarita intelekto jam iĝis neevitebla ilo. En The Atlantic, Stephen Marche rimarkigas ke la efiko de ChatGPT sur la universitataj sferoj, kaj ĉefe sur la provoj de kandidatiĝo, ne estas ankoraŭ bone komprenita. Daniel Herman, kaliforna profesoro en liceo kaj aŭtoro, skribis ke ChatGPT kongruos kun "la fino de la studado de la angla en liceo".

La faktan pravecon de ChatGPT oni pridubis. Mike Pearl el Mashable provis ĝin per pluraj demandoj. Ekzemple li demandis "Kiu estas la plej granda lando de centra Ameriko krom Meksiko?". ChatGPT respondis "Gvatemalo", dum la ĝusta respondo estas "Nikaragvo". Tiun eraron kaŭzis miskompreno de ChatGPT, kiu kredis ke grandeco de landa loĝantaro pli gravas ol grandeco de landa teritorio.

Decembre de 2022, la retejo Stack Overflow malpermesis la uzon de ChatGPT.

La ekomikisto Tyler Cowen esprimis zorgojn pri ĝiaj efikoj sur demokratio, aludante la eblon kiun ĝi oferas por verki aŭtomatajn komentojn cele al influi decidprocesojn de novaj regularoj. Ax Sharma el Bleeping Computer rimarkis ke ChatGPT kapablas krei fiprogramarojn kaj mesaĝojn de rettrompado.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ChatGPT en la angla Vikipedio.

Tags:

Chatgpt EcojChatgpt ChatGPT pri si memChatgpt Kiel ChatGPT povas helpi en la lernado de Esperanto?Chatgpt RecenzojChatgpt ReferencojChatgpt Vidu ankaŭChatgpt Eksteraj ligilojChatgptAkronimoArtefarita intelektoBabilrobotoOpen AIPrototipo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

MadridoVila Real de Santo António22-a de apriloTolivudoEkstremaj punktoj de AzerbajĝanoSankta KastuloBuŝa seksumadoSemajnoReligioDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoLadislao la 1-a (Napolo)Veljko RamadanovićPRISMRetforumoAprilo de 2024Çatal HöyükAntaŭromantikismoGravuraĵoKantono ArgovioDenisova hominidoLa Llosa de RanesSeleno (mitologio)HTML5GeneralleŭtenantoSalatcikorioAnusoImmanuel KantAjpetro7-a jarcentoEdmund HaulerMozambikoZaragozoItalioRembrandtGukesh DMoresnet neŭtralaOlivier DahanTabelvortoMisisipo (rivero)Sword Art OnlineAmaskomuniko2-OktenoAlmenara (stacidomo)KolomboHieratika skriboMilena Velba1-UndekenoPublika havaĵoSamtavola komunikadoNuba komputadoSankta Georgo18383-DekenoHieroglifojTokiponoKristall (Tjumeno)Artefarita intelektoPollandoCenzopapaSudamerikoListo de GrandmajstrojEsperanto kaj Libera ScioGreta ThunbergTektona platoAlbufeiraAmoro🡆 More