W: Litero; ligaĵo de du literoj V; parto de la anglaj kaj germanaj alfabetoj

W (esperante nomata duobla vo, ĝermana vo aŭ vavo, malofte vu aŭ vuo: Vidu ĉi-sube) estas la 23-a litero de la moderna latina alfabeto.

W w

La litero estis neniam uzata en la latina lingvo mem, sed evoluis el bezonoj de aliaj eŭropaj lingvoj. Ĝi aperis komence kiel kunigo de literparo uuvv (u kaj v estis formoj de unu sama litero en la klasika latina); la angla nomo de la litero signifas duobla u kaj naskiĝis do el la evoluo de uu al w.

En la Internacia Fonetika Alfabeto la litero w estas signo de voĉa rondigita vela alproksimiĝo, la sono kiun ĝi havas ekz. en la anglaj vortoj wit kaj weather. En la eŭropaj lingvoj ĝi estas uzata precipe en la germana, pola (en tiuj du ĝi signas la sonon v), angla, nederlanda kaj kimra; la aliaj eŭropaj lingvoj uzas ĝin preskaŭ nur en fremdvortoj.

Signifoj

Kiel mallongigo aŭ simbolo la litero W aŭ w havas interalie la jenajn signifojn:

Vuo

Vuo estas plia nomo de la litero w, proponita kaj uzata de Sergio Pokrovskij.

La nomo "vuo" entenas ambaŭ referencojn (al U kaj al V). Plue, kelkajn jarcentojn antaŭe la grafemoj U kaj V estis du formoj de unu sama litero en multaj lingvoj (oni origine skribis la literon kiel "v" nur je la komenco de vortoj kaj kiel "u" aliloke), kaj la W evoluis el ĝia duobligo (uu aŭ vv). Do iasence la nomo "vuo" efektive enhavas W-on, simile al kiel oni skribis ĝin, antaŭ kiam ĝi iĝis unu litero.

Aparte de sia kurteco, ĝi prezentas ankaŭ la avantaĝon ke ĝi similas al aliaj liternomoj kuo (Q) aŭ muo (μ).

Parenteze, "vuo" similas al la nomo de la litero W en la pola lingvo: wu. (prononco: W: Litero; ligaĵo de du literoj V; parto de la anglaj kaj germanaj alfabetoj  [vu])

Noto

Tags:

EsperantoLatina alfabetoLitero

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

BraziloFinnlandoGravuraĵoGoodwin (Tjumeno)RijksmuseumKreismoRolinda SharplesJosip Broz TitoMilanoV Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w WarszawieBenešovKatarina de ĜenovoEsperanto en SovetunioChrášťany (distrikto Benešov)BordeauxCurtea de ArgeșWikipediaKajo Mario1986Greta ThunbergMisiloMagellan (Tjumeno)InterlingvaoUK 20068-a de apriloIBMSeleno (mitologio)Esperanto kaj Libera ScioHanbalismoSlovena lingvoJohor BahruVeganismoKrea KomunaĵoSerĉilo-optimumigoĴerzejoEkstremaj punktoj de AzerbajĝanoCSSMalsupra AragonoDinanReligioMezepoka muzikoFélix VallottonIreno el RomoMikenoKastelo de Magny-en-BessinKrak des ChevaliersOsetlingva VikipedioAkvoorgenoPentristoTigroEdmund HaulerLajos ChapponYoussef HindiGamelanoEsperanta literaturoDumetilakrilamidoBaza enspezoProject MKUltra23-a de apriloTekstilindustrioMezorientoŜtatoNeflugaj birdojRajonGalaksioJerusalem (Novzelando)BahamojFluganta SpagetmonstroKristall (Tjumeno)Los-AnĝelesoNudismoFernão de MagalhãesVikimedioPublika havaĵo🡆 More