Sir Arthur Conan DOYLE , esperantigite Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.
Arthur Conan Doyle | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sir Arthur Conan Doyle | |||||
Persona informo | |||||
Sir Arthur Ignatius Conan Doyle | |||||
Naskonomo | Arthur Ignatius Conan Doyle | ||||
Naskiĝo | 22-an de majo 1859 en Edinburgo, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando | ||||
Morto | 7-an de julio 1930 (71-jaraĝa) en Windlesham Manor | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korhalto vd | ||||
Tombo | Church of All Saints cemetery vd | ||||
Religio | neaktiva katoliko • Spiritismo vd | ||||
Etno | skotoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Stonyhurst Saint Mary's Hall • Stonyhurst College • Stella Matutina • University of Edinburgh Medical School vd | ||||
Partio | Liberala Uniisma Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Charles Altamont Doyle vd | ||||
Patrino | Mary Foley vd | ||||
Gefratoj | John Francis Innes Hay Doyle vd | ||||
Edz(in)o | Louisa Hawkins • Jean Elizabeth Leckie vd | ||||
Infanoj | Mary Louise Conan Doyle • Alleyne Kingsley Conan Doyle • Denis Conan Doyle • Adrian Conan Doyle • Jean Conan Doyle vd | ||||
Parencoj | Benedict Cumberbatch vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • kuracisto-verkisto • romanisto • eseisto • dramaturgo • scenaristo • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto de krimfikcio • verkisto • novelisto • historiisto vd | ||||
Laborkampo | krimromano • anglalingva literaturo • detektiva literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | kanono de Sherlock Holmes ❦ La Perdita Mondo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton A Study in Scarlet, kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.
La legantaro ŝategis liajn Holmes-seriojn en Strand Magazine. Sed Arthur Conan Doyle verkis ne nur krimliteraturon, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de la legantoj kaj daŭrigi ĝin. En 1912, li en sia aventura verko La perdita mondo priskribis la malkovron de vivantaj dinosaŭroj kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en Sudameriko. Lia protagonisto, la kolerema "Profesoro Challenger", aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel "Sherlock Holmes kaj D-ro Watson". La historiaj romanoj de Doyle (ekz. Rodney Stone, Sir Nigel, The White Company) apenaŭ estas konataj.
Ekde 1887 li okupiĝis ankaŭ pri spiritismo. Li intencis konvinki Harry Houdini pri ties realeco. Doyle mortis en Crowborough/East Sussex.
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 46an ĉapitron "Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj" al komentoj pri la fakto ke la verkisto metis verajn faktojn en la intrigon de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Arthur Conan Doyle, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.