Edinburgo (angle Edinburgh , skotgaele Dùn Éideann ; ambaŭ signifas monto de Edin) estas la ĉefurbo de Skotlando.
Ĝi situas ĉe la suda flanko de la rivero Forth. Meze de 2012 la urbo havis 464 990 loĝantojn.
Edinburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
City of Edinburgh | |||||
skotgaele Dùn Èideann | |||||
urbo | |||||
ĉefurbo • urbo • universitata urbo • leŭtenanta areo en Skotlando • Scottish county of city • urbego • Metropolaj provincoj de Anglio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Nisi Dominus Frustra | |||||
Administrado | |||||
Lando | Skotlando | ||||
Ŝtato | Britio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | EH1-EH13 | ||||
Telefonkodo | 0131 | ||||
Retpaĝaro | edinburgh.gov.uk | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 492 680 | ||||
Loĝdenso | 1 855 pro km² loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 3° 13′ U 55.95-3.216666666666755° 57′ N, 3° 13′ U | ||||
Alto | 47 m [+] | ||||
Areo | 262 km² (26 200 ha) | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Edinburgh [+] | |||||
| |||||
Edinburgo estas la historia, kultura kaj politika centro de Skotlando. Ĝi ankaŭ estas la financocentro, turisma centro kaj hejmo de la skota parlamento.
La nova kaj malnova partoj de la urbo estas loko de Monda kulturheredaĵo.
Kastelo Edinburgo enhavas la Kapelon de Sankta Margareta (angle St. Margaret) el la 12-a jarcento.
La Palaco Holyrood (15-a–16-a jarcento) estas la oficiala skota loĝejo de la monarko.
Troviĝas tri universitatoj – Universitato de Edinburgo (ekde 1583), Universitato Heriot-Watt kaj la Universitato Napier. La Edinburga Akademio, en angla Edinburgh Academy, estas privata lernejo.
Edinburgo entenas plurajn, malsamajn kvartalojn. Interalie estas Portobello aŭ Granton.
La 11-a Universala Kongreso estis okazonta en Edinburgo sed pro la milito estis movita al San Francisco.
La 18-a Universala Kongreso okazis en Edinburgo inter la 1-a kaj la 7-a de aŭgusto de 1926, kaj tie okazis ankaŭ la 27-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 1971.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Edinburgo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.