San-Diego estas milionurbo, laŭvice la oka plej granda urbo kaj milita marhaveno en la suda ŝtato de Kalifornio, Usono.
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbego San Diego en Kalifornio. Atentu ankaŭ pri la urbeto San Diego en Teksaso. |
Ĝi estas ĉefurbo de la Kantono San-Diego.
San-Diego | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • limurbo • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio • kantona sidejo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 386 932 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 438 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 117° 10′ U 32.715-117.162532° 43′ N, 117° 10′ U [+] | ||||
Alto | 422 m [+] | ||||
Areo | 964,497168 km² (9 644 9.7 168 ha) [+] | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Diego, California [+] | |||||
| |||||
San-Diego troviĝas sur ebenaĵo laŭ Pacifiko en la sud-okcidenta parto de la lando.
Antaŭ dominado de hispanoj indianoj vivis tie. Hispana ŝipo alvenis en 1542 kaj manifestiĝis hispana kolonio. La nuna loknomo uziĝas ekde 1602. Fortikaĵo de San-Diego fondiĝis en 1769, sed en la sama jaro ankaŭ pastroj alvenis, inter kiuj famis Junípero Serra. Post la sendependa milito de Meksiko la vilaĝo apartenis al Meksiko. En 1849 Usono akiris ĝin, sed ĝuste tiam oni trovis oron en la proksimeco, sekve aro da homoj alvenis. San-Diego urbiĝis en 1885. En 1915 kaj en 1935 oni aranĝis mondekspoziciojn. Post la 2-a mondmilito la haveno iĝis milita bazo.
En 2010 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en San-Diego.
En San-Diego en 1955 okazis la 3-a Landa Kongreso de ELNA.
La loka Esperanto-grupo regule kunvenas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article San-Diego, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.