Vladivostoko: Urbo de la Ĉemara regiono en Rusio

Vladivostoko (ruse Владивосто́к , laŭlitere Reganto de la oriento) estas marborda urbo kaj la plej grava havenurbo kaj mararmea haveno de Rusio ĉe la Pacifiko.

131° 54′ 00″ O / 43.13333 °N, 131.90000 °O / 43.13333; 131.90000

Ĝi estas la administra centro de la Ĉemara regiono, ĉefurbo de Ekstremorienta federacia distrikto kaj sidejo de diversaj civilaj kaj armeaj flotoj. Vladivostoko estas industria urbo kun 578 100 loĝantoj (stato je 2004).

Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj
Vladivostoko
ruse Владивосток, angle Vladivostok, ĉine 海參崴
urbo
Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj
[[Dosiero:|300px]]
Fotomontaĵo
Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj
Oficiala nomo: Владивосток
Lando Rusio Rusio
Teritorio Fora Oriento Siberio
Regiono Ĉemara Regiono
Federacia regiono For-orienta fed. regiono
Historiaj regionoj Dinastio Yuan, Rusia Imperio
Fervojo Transsiberia fervojo
Oceano Pacifiko
Situo Vladivostoko
 - alteco 40 m s. m.
 - koordinatoj 43° 08′ 00″ N 131° 54′ 00″ O / 43.13333 °N, 131.90000 °O / 43.13333; 131.90000
Areo 600,0 km² (60 000 ha)
Loĝantaro 580 800 (2007)
Denseco 968 loĝ./km²
Estiĝo 1860
Horzono VLAT (UTC+11)
Poŝtkodo 690xxx
Telefona antaŭkodo (+7) 4232
Aŭtokodoj 25, 125
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Ĉemara Regiono
Situo enkadre de Ĉemara Regiono
Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj
Situo enkadre de Ĉemara Regiono
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj
Situo enkadre de Azio
Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj Vikimedia Komunejo: Владивосток
Retpaĝo: www.vlc.ru
Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj
Vido al la urbo kun Ora angulo
Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj
Centro de Vladivostoko kaj Ora angulo
Vladivostoko: Geografio, Historio, Kodoj
Lokomotivo instalita kiel monumento ĉe la fino de Transsiberia fervojo en Vladivostoko

Geografio

La urbo situas sur la duoninsulo de Muravjov-Amurskij kaj insuloj en la golfo de Petro la Granda de la Japana Maro.

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 7 horoj (en jaro 2005).

La urbo gravas pro sia proksimo al Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Tie troviĝas la orienta fino de Transsiberia fervojo.

Historio

La urbo estis fondita en 1860. Ĝi havas urban statuson ekde 1880. Ekde 1888 ĝi estas la administra centro de la Ĉemara provinco kaj ekde 1938 ankaŭ tiu de la Ĉemara regiono. Vladivostoko iam estis floranta internacia havenurbo kie eksterlandanoj nur parte au tute ne pagis doganajn impostojn. Komence de la 20-a jarcento 80% de la urbanoj estis eksterlandanoj, precipe ĉinoj kaj koreoj. En 1920 aperis Respubliko de Fora Oriento kun plureco de politikaj partioj. Restarigo de la centra potenco en 1922 fare de bolŝevikoj grave damaĝis ekonomian aktivadon. Multaj eksterlandanoj estis arestitaj kaj enprizonigitaj. Intertempe la ĉinoj, sed ankaŭ kirgizoj kaj koreoj, grandkvante revenis kiel gastlaboristoj kaj migrantoj dum la rusa loĝantaro malkreskadas pro elmigrado, ĉefe al Eŭropa Rusio.

Kodoj

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 05401.

La interurba telefona kodo estas 4232, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Ekonomio

En la urbo svarmas aŭtoj importitaj el Japanio, en kiuj la stirilo troviĝas dekstraflanke, kio laŭdire foje kaŭzas akcidentojn. La kvanto de tiaj aŭtoj malkreskis post altiĝo de respektivaj doganimpostoj.

Ekologio

La urbo havas malbonan reputacion rilate al la aerpoluado pro la multaj poluigaj fabrikoj.

Turismo

Vladivostoko posedas konstruaĵojn en ĉiaj stiloj: jugendstil, viktoria stilo kaj eklektikaj novstiloj. Nur unu strato estas senaŭtigita (strato de A. Fokin) kaj gastigas plurajn butikojn kaj trinkejojn. Inter vizitindaĵoj rimarkindaj estas 'Artetage', artgalerio en la dezajna fakultato de la Teknika Ŝtata universitato de la Fora Oriento, ĉar ĝi kreiĝis el kolekto de malpermesita arto de sovetia epoko.

Klimato

  • Vintro: ĝis −20° Celsiuso
  • Somero: ĝis 25° Celsiuso en aŭgusto

Referencoj

Vidu ankaŭ


Vido al vladivostoka Ora angulo el monto Buraĉok

Tags:

Vladivostoko GeografioVladivostoko HistorioVladivostoko KodojVladivostoko EkonomioVladivostoko EkologioVladivostoko TurismoVladivostoko KlimatoVladivostoko ReferencojVladivostoko Vidu ankaŭVladivostoko2004Ekstremorienta federacia distriktoFlotoInternacia Fonetika AlfabetoMararmeoPacifikoRusa lingvoRusioĈemara regiono

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Statistika Divizio de la Unuiĝintaj Nacioj2-ButinoEŭmenidojClermont-de-l'Oise (stacidomo)Zagreba metodoErektiĝoFluganta SpagetmonstroOrdo (biologio)HistorioLingvoHrabyněRimana hipotezoReformprojekto de ZamenhofTřtí (Sychrov)Vojaĝo al Kazohinio3-OktenoLotte ZweigH. C. ArtmannMiguel de CervantesSebiș (Arad)Bernie SandersSud-KoreioGavaroPatrujprotekta arkitekturoFenetila acetatoLernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko RamadanovićUsonoMilo ĐukanovićJózsef Nemes-Lampérth4-NonenoNational Center for Biotechnology InformationKomuna Norma Datumaro1275Lento GoffiMario Vargas LlosaSesdeknaŭo (seksa pozicio)DtMonchiqueTeplýšoviceAmbasadoCastro MarimGoogleAĉaĉarioUrinadoPola literaturoEsperanto kaj Libera ScioL. L. ZamenhofRettrompadoPeñíscolaVikipedioIneu (apartigilo)Sankta LucioFilipinojLewandowski-Kurowicka-Joe distribuoApologio de Sokrato (Platono)Julio CezaroKampanjo de ItalioRifuĝintoGreka genocidoRembrandtMax TalmeyAminoPiritoBildoPollandoSebiș (Drăgănești)Provinco CienfuegosOficialaj aldonojEvoluhelpo🡆 More