publikigita versio estis patrolita je 7 jan.
2016. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 7 jan. 2016.
Bestoĝardeno aŭ zoologia ĝardeno (mallongigite zoo) estas kolekto de vivantaj, origine sovaĝaj, bestoj, kaptitaj en kaĝoj aŭ malantaŭ vitro por montri al la publiko. Pli kaj pli da bestoĝardenoj ankaŭ celas helpi pluvivi certajn speciojn kiujn minacas formorto. Tiaj bestoĝardenoj provas bredi bestojn kaj poste liberigi ilin en la medio.
En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 3000 bestoĝardenoj.
Zoo povas esti mallongigo de zoologia ĝardeno. Ĝi ankaŭ estas internacia afikso el la malnovgreka lingvo kun la signifo "besto", do en Esperanto ĝi aperas kiel ne-oficiala ŝajnprefikso (zoologio, zooteĥniko, zooforma ktp) kaj foje kiel ne-oficiala ŝajnsufikso (protozoo, sporozoo).
Por eviti miksaĵon inter la du signifoj, preferindas anstataŭi "zoo" per "bestoĝardeno" kiam temas pri la unua signifo. Anstataŭ la internacian ŝajnafikson "zoo" oni ofte povas uzi la radikon "best/" kiel parton de Esperanta kunmetaĵo (ekzemple "bestoscienco" kaj "bestoteĥniko" anstataŭ "zoologio" kaj "zooteĥniko").
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bestoĝardeno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.