La penisa prepucio (latine preputium penis) estas haŭtfaldo, kiu kovras kaj protektas la glanon de la peniso.
Ĝi estas homologa kun la klitora prepucio de virinaj seksorganoj.
Penisa prepucio | |
---|---|
Prepucio kiu kovras parte la glanon. | |
klaso de anatomia unuo | |
latine | preputium penis |
de Gray | subject #262 1250 |
MeSH | Foreskin |
La prepucio estas cilindra faldo de haŭto, kiu retiriĝas de la peniso dum ties erektiĝo.
La prepucio havas enan kaj eksteran parton, kiuj estas apartaj, ŝoveblaj unu kontraŭ la alia. Kiam la prepucio estas ne retirita, la faldoj troviĝas falditaj je la ekstremo de la peniso. La ekstera parto estas haŭto, la ena mukozo. Ĉe beboj la ena parto de la prepucio ofte estas gluita al la glano, sed kutime mem malgluiĝas dum la unuaj du vivojaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Penisa prepucio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.