Vankuvero (angle Vancouver, IFA: /vɛŋkuvɚ/) estas havenurbo kiu troviĝas ĉe la kontinenta bordo en sudokcidenta Brita Kolumbio, Kanado.
Ĝiaj limoj estas la Georgia Markolo, la Rivero Frejzero, kaj la Marbordaj Montoj. Vankuvero ricevis sian nomon de Kapitano George Vancouver, brita esploristo.
Vankuvero | |||||
---|---|---|---|---|---|
angle Vancouver | |||||
urbo | |||||
| |||||
Flago | Blazono | ||||
urbego • urbo en Brita Kolumbio • limurbo [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Vancouver | |||||
Etimologio: el holanda "van Coevorden" | |||||
Moto: By Land, Air and Sea We Prosper (Laŭ tero, aero kaj maro ni prosperas) | |||||
Kromnomo: Holivudo de la nordo | |||||
Ŝtato | Kanado | ||||
Provinco | Brita Kolumbio | ||||
Regiono | Malalta Ĉeflando | ||||
Distrikto | Metropolo Vankuvero | ||||
Montaro | Marborda Montaro | ||||
Transporto | - | ||||
- fervojo | Kanad-Pacifika Fervojo | ||||
Najbaras kun | Georgia Markolo | ||||
Rivero | Frejzero | ||||
Situo | Vankuvero | ||||
- alteco | 2 m [+] | ||||
- koordinatoj | , 123° 7′ U 49.260833333333-123.11388888889 [+] | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 167 m | ||||
Plej malalta punkto | 0 | ||||
Areo | 114,67 km² (11 467 ha) | ||||
- de metropolo | 2 878,52 km² (287 852 ha) | ||||
Loĝantaro | 578 041 (2008) | ||||
- de aglomeraĵo | 2 524 113 Malalta Mainlando | ||||
- de metropolo | 2 249 725 Metropolo Vankuvero | ||||
Denseco | 5 040,91 loĝ./km² | ||||
- de metropolo | 781,56 loĝ./km² | ||||
Estiĝo | 6-a de aprilo 1886 | ||||
nomita laŭ | George Vancouver | ||||
Gvidantaro | Urbokonsilio de Vankuvero | ||||
Urbestro | Ken Sim (ekde 2022) | ||||
Horzono | PTZ (UTC-8) | ||||
- somera tempo | PTZ (UTC-7) | ||||
Poŝtkodo | V5K ĝis V6Z | ||||
Telefona antaŭkodo | +1-604, +1-778 | ||||
GNBC | JBRIK | ||||
Vankuvero | |||||
Vikimedia Komunejo: Vancouver | |||||
Retpaĝaro: vancouver.ca | |||||
En la urbo Vankuvero loĝas 611 869, kaj en la urba regiono, la Aglomeraĵo Vankuvero 2 249 725. Ĝi estas do la plej granda urbo en Brita Kolumbio kaj okcidenta Kanado, kaj la tria plej granda en la lando. Vankuvero estas etne diversa. 52% de urbanoj kaj 43% de urbregionanoj parolas denaske alian lingvon ol la anglan. La tuta loĝantaro de la vankuvera regiono laŭprognoze atingos 2,6 milionoj antaŭ 2020. La loĝantara denseco estas la kvara plej alta inter grandaj urboj de Nordameriko post Novjorko, Sanfrancisko, kaj Meksikurbo. Oni prognozas ke ĝi atingos la duan rangon antaŭ 2021.
La unuaj neindiĝenaj loĝantoj de Vankuvero alvenis en la 1860aj jaroj precipe de Usono pro la malkovro de oro en Frejzer-Kanjono, sed multaj enmigrintoj ne restis post la orĉasado. La urbo kreskis rapide de malgranda lignoprilabora urbo al grava centro post konektiĝo al la oriento per transkontinenta fervojo (Canadian Pacific Railway) en 1887. La haveno de Vankuvero iĝis internacie grava post la kompletigo de la Panama Kanalo, kio malaltigis frajtojn en la 1920aj jaroj kaj ebligis sendi grenon de la prerioj okcidenten kaj eksterlanden per Vankuvero. Hodiaŭ ĝi estas la plej uzata marhaveno en Kanado, kaj eksportas pli da kargo ol iu alia haveno en Nordameriko.
La ekonomio de Vankuvero dependas tradicie de la naturaj rimedoj de Brita Kolumbio: arbaroj, minado, fiŝkaptado kaj terkulturado. Ĝi tamen diversiĝis post tempo, kaj la hodiaŭa Vankuvero havas vibran servindustrion, kreskantan turismindustrion, kaj ĝi iĝis la tria plej granda filmprodukta centro post Losanĝeleso kaj Novjorko. En Vankuvero plivastiĝis ankaŭ teĥnologiaj industrioj. Notinda ekzemplo estas produktado de videoludoj.
Vankuvero ade rangiĝas inter la tri plej bonaj urboj en la mondo laŭ vivokvalito. Ekzemple, laŭ raporto de 2007 de Mercer Human Resource Consulting pri vivokvalito, Vankuvero okupis la trian lokon kune kun Vieno (post Zuriko kaj Ĝenevo. Vankuvero estas la dua plej altkosta urbo en Kanado post Toronto kaj la 89a en la mondo.
La Vintraj Olimpikoj de 2010 okazis en Vankuvero kaj en la monta vintrosporta vilaĝo Whistler 115 kilometrojn pli nordoriente.
Okcidenta Vankuvero | Urbo Norda Vankuvero | Distrikto Norda Vankuvero | ||
Universitataj Terenoj | Burnaby Nov-Vestminstro | |||
Georgia Markolo | Richmond Delta | Surrey |
La Malalta Ĉeftero (angle Lower Mainland) estas komunnomo por la metropola areo de la urbo Vankuvero.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vankuvero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.