La kanada provinco Brita Kolumbio (angle British Columbia , france Colombie Britannique ), mallongige kiel BK, situas inter la Rok-Montaro kaj Alberto oriente kaj la Pacifiko kaj Alasko okcidente.
Norde estas Jukonio, kaj sude Usono (Vaŝingtonio, Idaho, kaj Montano). Ĝi estas la plej okcidenta el la dek kanadaj provincoj. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 5 000 879 loĝantoj sur areo de 944 735 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km².
Brita Kolumbio | ||
---|---|---|
Alternativa nomo | British Columbia / Colombie-Britannique | |
| ||
Devizo: latine Splendor Sine Occasu Pompo sen reduktiĝo | ||
Oficialaj lingvoj | neniu difinita leĝe, angla uziĝas kvazaŭ oficiala | |
Floro | pacifika kornuso | |
Arbo | giganta tujo | |
Birdo | garolo de Steller | |
Ĉefurbo | Viktorio | |
Plej granda urbo | Vankuvero | |
Leŭtenanta Guberniestro | Janet Austin (ekde ) | |
Ĉefministro | David Eby (ekde 18-a de novembro 2022) | |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj | 36 6 | |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) | 5-a rango 944.735944735 km² 925.186 km² 19.549 km² (2,1{%) | |
Loĝantaro - Tuto (20062021) - Loĝdenso | 3-a rango 4.310.4525000879 4,345 po km² | |
MEP (2005) - Tuto - Popersone | $168.011 miliardoj (4-a) $39.490 (7-a) | |
Aliĝo al Konfederacio | 20-a de julio 1871 (7-a) | |
Tempozono | UTC−8 k −7 | |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) | BC CA-BC V | |
Retejo | www.gov.bc.ca | |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
La brita Reĝino Viktorino nomis la provincon. Antaŭ ol Brita Kolumbio aliĝis al la Kanada Konfederiĝo (la 20-an de julio, 1871) ĝi estis sendependa brita kolonio formita en 1867 per la kunigo de la du kolonioj de Vankuvera Insulo (ĉef-urbo: Viktorio) kaj Brita Kolumbio (ĉef-urbo: Nov-Vestminstro).
La nuna ĉefministro de Brita Kolumbio ekde la 11-a de oktobro 2022 estas David Eby. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Janet Austin.
Komunumo (inkluzive tiujn en aglomeraĵoj) | 2001 | 1996 |
---|---|---|
Vankuvero | 1,986,965 | 1,831,665 |
Viktorio | 311,902 | 304,287 |
Kelowna | 147,739 | 136,541 |
Abbotsford | 147,370 | 136,480 |
Kamloops | 86,491 | 85,407 |
Nanaimo | 85,664 | 82,691 |
Prince George | 85,035 | 87,731 |
Chilliwack | 69,776 | 66,254 |
Vernon | 51,530 | 49,701 |
Courtenay | 47,051 | 46,297 |
Municipo | 2001 | 1996 |
---|---|---|
Vankuvero | 545,671 | 514,008 |
Surrey | 347,825 | 304,477 |
Burnaby | 193,954 | 179,209 |
Richmond | 164,345 | 148,867 |
Abbotsford | 115,463 | 104,403 |
Coquitlam | 112,890 | 101,820 |
Saanich | 103,654 | 101,388 |
Delta | 96,950 | 95,411 |
Kelowna | 96,288 | 89,422 |
Langley (distrikto) | 86,896 | 80,179 |
En 1774, Juan Pérez komercis kun la indianoj en la Insuloj de Reĝino Charlotte (Hodiaŭ oficiale Haida Gwaii), kaj pretendis la landon por Hispanio. En 1778, James Cook atingis la landon, kaj pretendis la landon por Britio, sed la hispanoj havis fortikaĵon ĉe Nutka Fjordo ĉe Vankuvera Insulo de 1789 ĝis 1795. Inter 1805 kaj 1808, Simon Fraser esploris la teritorion. Fraser kaj David THOMPSON fondis fortikaĵojn. En 1846, laŭ la Traktato de Oregono, Britio ekposedis la terenon norde de la 49a paralelo, kaj la tuton de Vankuvera Insulo.
Je la 7a novembro, 1885, la fervojo (Canadian Pacific) inter Brita Kolumbio kaj la orientaj provincoj kompletiĝis, kaj Kanado etendis 5.514 km de la Atlantiko ĝis la Pacifiko.
Estas 53.040 homoj en Brita Kolumbio, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo.
En Brita Kolumbio mortis George W. Bullen en 1912.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Brita Kolumbio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.