Mark Twain: Usona verkisto

Samuel Langhorne CLEMENS , pli konata sub pseŭdonimo Mark TWAIN (naskiĝis la 30-an de novembro 1835 en Florido, Misurio, Usono, mortis la 21-an de aprilo 1910 en Redding, Konektikuto) estis usona verkisto kaj humuristo.

Li elstaris per siaj romanoj La Aventuroj de Tom Sawyer (1876) kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn (1885), tiu lasta ofte nomata "la Granda Usona Romano."

Mark Twain
Mark Twain (1835-1910) en 1895 fare de Napoleon Sarony
Mark Twain (1835-1910) en 1895 fare de Napoleon Sarony
Persona informo
Mark Twain
Naskonomo Samuel Langhorne Clemens
Naskiĝo 30-an de novembro 1835 (1835-11-30)
en Florido (Misurio)
Morto 21-an de aprilo 1910 (1910-04-21) (74-jaraĝa)
en Redding (Konektikuto)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Woodlawn Cemetery vd
Religio ateismo vd
Etno usonanoj vd
Lingvoj anglagermana vd
Loĝloko Mark Twain House vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Cascadilla School vd
Subskribo Mark Twain
Familio
Patro John Marshall Clemens vd
Patrino Jane Lampton Clemens vd
Gefratoj Orion Clemens vd
Edz(in)o Olivia Langdon Clemens vd
Infanoj Susy Clemens • Clara Clemens • Jean Clemens vd
Profesio
Alia nomo Mark Twain • Sieur Louis de Conte • Thomas Jefferson Snodgrass vd
Okupo ĵurnalisto • romanisto • aŭtobiografo • instruistohumuristo • verkisto de porinfana literaturo • verkisto de vojaĝa literaturo • aforisto • sciencfikcia verkisto • verkisto • prozisto • publikigisto vd
Aktiva dum 1864–1910 vd
Verkado
Verkoj La Aventuroj de Huckleberry Finn ❦
La Aventuroj de Tom Sojer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco
Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco
vdr

Twain kreskiĝis en Hannibal, Misurio, kiu havigis la etoson por Huckleberry Finn kaj Tom Sawyer. Post metilernado ĉe presisto, li laboris kiel kompostisto kaj kontribuis per artikoloj al ĵurnalo de sia pli aĝa frato Orion Clemens. Li poste iĝis riverboata piloto ĉe la rivero Misisipo antaŭ iri okcidenten por aliĝi al Orion en Nevado. Li menciis humure sian singularan mankon de sukceso ĉe minado, turnante sin al ĵurnalismo per la ĵurnalo de Virginiurbo Territorial Enterprise. En 1865, lia humura historio, "The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County," estis publikigita, baze sur historio kiun li estis aŭdinta ĉe la Hotelo Angels en Angels Camp (Kalifornio), kie li estis pasigante iome da tempo kiel ministo. Tiu mallonga historio alportis al li internacian atenton, kaj estis eĉ tradukita en klasikan grekan. Li estis tre populara en sia epoko pro lia sprito kaj talento por satiro, proze kaj parole, kaj estis amiko de usonaj prezidentoj, artistoj, grandaj entreprenistoj kaj membroj de la eŭropa reĝaro.

Kvankam Twain enspezis grandan kvanton da mono el siaj verkoj kaj prelegoj, li investis en adventuroj kiuj perdigis al li ankaŭ grandan kvanton da mono, ĉefe por mekanika kompostilo, kiu malsukcesis ĉar estis komplika kaj malpreciza. Pro tiuj financaj problemoj, li devis seĉi protektadon el siaj ŝulditoj tra bankroto, kaj kun la helpo de Henry Huttleston Rogers eventuale luktis kontraŭ siaj financaj problemoj. Twain elektis pagi al siaj antaŭ-bankrotaj ŝulditoj, kvankm li ne havis leĝan respondecon fari tion.

Twain estis naskiĝinta tuj post vizito de la Kometo Halley, kaj li antaŭavertis, ke li ankaŭ "foriros kun ĝi,". Li mortiĝis la tagon post la venonta reveno de la kometo. Li estis laŭdita kiel "plej granda usona humuristo de sia aĝo," kaj William Faulkner nomigis Twain "la patro de Usona literaturo."

Vivo

Kiel junulo li interalie laboris kiel sondisto ĉe la rivero Misisipo, kaj de tiu-labora ĵargono li prenis sian plumnomon ("mark one", "mark twain" = "marko unu", "marko du"; pri markoj sur la profundec-mezurilo). Twain mem rakontas en la Vivo ĉe Misisipo, ke la pseŭdonimon li transprenis de la maljuna kapitano I. Sellers, kiu sub tiu nomo publikigis siajn rememorojn pri la rivero kaj kiun Clemens kiel junulo ofendis per malice sarkasma artikolo. Post la morto de la kapitano li volis rehonorigi la pseŭdonimon.

Ekvivo

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Samuel Clemens, estante 15-jaraĝa tenanta prestipojn en komponstrio kiu literumas lian personan nomon. Li komprenis, ke la fotografia presprocezo invertas la enhavon de bildo same kiel movebla prestipo estas reversita en presado por havi klaran kopion.

Samuel Langhorne Clemens nakiĝis la 30an de Novembro, 1835, en Florido (Misurio). Li estis la sesa el sep filoj de Jane (denaske Lampton; 1803–1890), el Kentukio, kaj John Marshall Clemens (1798–1847), el Virginio. Liaj gepatroj renkontiĝis kiam lia patro translokiĝis al Misurio. Ili geedziĝis en 1823. Twain estis de kornvala, angla, kaj skot-irlanda deveno. Nur tri el liaj fratoj survivis infanaĝon: Orion (1825–1897), Pamela (1827–1904), kaj Henry (1838–1858). Lia frato Pleasant Hannibal (1828) mortis je tri semajnoj de aĝo, lia fratino Margaret (1830–1839) kiam Twain estis tri-jaraĝa, kaj lia frato Benjamin (1832–1842) tri jarojn poste.

Kiam li estis kvar-jaraĝa, la familio de Twain translokiĝis al Hannibal (Misurio), havenurbo ĉe la rivero Misisipo kiu inspiris la fikcian urbon Sankta Petersburgo en The Adventures of Tom Sawyer kaj The Adventures of Huckleberry Finn. Sklaveco estis laŭleĝa en Misurio tiam, kaj ĝi iĝis temo en tiuj verkoj. Lia patro estis advokato kaj juĝisto kiu mortis pro pneŭmonio en 1847, kiam Twain estis 11-jaraĝa. La sekvan jaron, Twain lasis la lernejon post la kvina grado por iĝi metilernanto de presisto. En 1851, li eklaboris kiel kompostisto, kaj kontribuis per artikoloj kaj humuraj skizoj al Hannibal Journal, gazeto kiun Orion posedis. Kiam li estis 18-jaraĝa, li lasis Hannibal kaj laboris kiel presisto en Novjorko, Filadelfio, Sankta Luiso, kaj Cincinnati, kaj aliĝis al la ĵus-formita International Typographical Union, sindikato de presistoj. Li memlernis en publikaj bibliotekoj dum vesperoj, kie li trovis pli ampleksan informadon ol je konvencia lernejo.

Twain rakontas sian junaĝon en Life on the Mississippi, asertante, ke "estis nur unu permanenta ambicio" inter liaj kolegoj: esti vaporŝipulo. "Piloto estis la plej granda pozicio el ĉiuj. La piloto, eĉ en tiuj tagoj de malaltaj laborpagoj, havis grandiozan salajron – el cent kaj kvin dek ĝis du cent kaj kvin dek dolaroj monate, kaj ne devis pagi loĝejon." Kiel Twain priskribis ĝin, la prestiĝo de la piloto superis tiun de la kapitano. La piloto devis "teni varman personan interkonatiĝon kun ĉiu malnova elstaraĵo kaj unumembra poplo kaj ĉiu malhela lignamaso kiu ornamas la bordojn de tiu rivero dum mil ducent mejloj; kaj pli ol tio, devas... fakte scii kie tiuj aĵoj estas en la malhelo". La piloto de vaporŝipo nome Horace Ezra Bixby enkondukis Twain kiel pilota metilernanto por montri al li la riveron inter Nov-Orleano kaj Sankta Luiso kontraŭ 500 dolaroj (kio estus 17 000 en 2022), pagendaj el la unuaj salajroj de Twain post lia gradiĝo. Twain studis la Misisipon, lernante ĝiajn markojn, kiel navigi ĝiajn fluejojn efektive, kaj kiel legi la riveron kaj ties konstante ŝanĝantaj kanaloj, rifoj, subakvaj elstaraĵoj kaj rokoj kiuj estus "mortiginta la vivon el la plej forta ŝipo kiu iam flosis". Post pli ol du jaroj li ricevis sian pilotan permesilon. Pilotado ankaŭ havigis al li sian plumnomon el sondokrio "mark twain" por mezurita riverprofundo de du fathoms (12 futoj), kiu estis la sekura akvoprofundeco por vaporŝipo.

Kiel juna piloto, Clemens servis en la vaporŝipo A. B. Chambers kun Grant Marsh, kiu famiĝis pro siaj atingoj kiel kapitano de vaporŝipo en la rivero Misurio. Ambaŭ ŝatis kaj miris unu la alian, kaj eltenis korespondadon dum multaj jaroj post Clemens lasis la riveron.

Dum la trejnado, Samuel konvinkis sian junan fraton Henry labori kun li, kaj eĉ aranĝis postenon de helpanto por li en la vaporŝipo Pennsylvania. La 13an de Junio, 1858, la boligilo de la vaporŝipo eksplodis; Henry mortis pro siaj vundoj la 21an de Junio. Twain plendis, ke li antaŭvidis tiun morton en sonĝo unu monaton antaŭe,:275 kio inspiris lian intereson en parapsikologio; li estis frua membro de la Society for Psychical Research (Societo por Fizika Esplorado). Twain sentis sin kulpohava kaj responsa pro la morto de sia frato dum la cetero de sia vivo. Li plue laboris en la rivero kaj estis riverpiloto ĝis la Enlanda Milito startis en 1861, kaj la trafiko estis interrompita laŭlonge de la Misisipo. Je la starto de la bataloj, li enlistiĝis por mallonge en loka Konfederacia unuo. Li poste verkis la skizon "The Private History of a Campaign That Failed", rakontante kiel li kaj liaj amikoj estis Konfederaciaj volontuloj dum du semajnoj antaŭ ilia unuo disbandiĝis.

Li tiam foriris al Nevado por labori kun sia frato Orion, kiu estis Sekretario de la Nevada Teritorio. Twain rakontas la epizodon en sia libro Roughing It.:147

En Usona Okcidento

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Twain, 31-jaraĝa.

Orion iĝis sekretario de la guberniestro de la Nevada Territory nome James W. Nye en 1861, kaj Twain aliĝis al li kiam li translokiĝis okcidenten. La fratoj veturis pli ol du semajnojn per diliĝenco tra la Grandaj Ebenaĵoj kaj la Roka Montaro, kaj vizitante la mormonan komunumon de Sallaga Urbo.

La vojaĝo de Twain finiĝis en la arĝent-mina urbo Virginiurbo, Nevado, kie li iĝis ministo en la ercejo Comstock Lode. Li malsukcesis kiel ministo kaj iris labori en la Virginiurba gazeto Territorial Enterprise, laborante kun amiko, la verkisto Dan DeQuille. Li por la unua fojo uzis sian plumnomon tie la 3an de Februaro, 1863, kiam li verkis humuran vojaĝrakonton titolitan "Letter From Carson – re: Joe Goodman; party at Gov. Johnson's; music" kaj subskribis ĝin kiel "Mark Twain".

Liaj spertoj en Okcidenta Usono inspiris la verkon Roughing It, verkitan dum 1870–71 kaj publikigitan en 1872. Liaj spertoj en Angels Camp (en Kantono Calaveras, Kalifornio) havigis al li materialon por "The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County" (1865). Twain translokiĝis al San-Francisko en 1864, ankoraŭ kiel ĵurnalisto, kaj tie renkontiĝis kun verkistoj kiel Bret Harte kaj Artemus Ward. Eble li havis amaferon kun la poetino Ina Coolbrith.

Lia unua sukceso kiel verkisto okazis kiam lia humura troa rakonto "The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County" estis publikigita la 18an de Novembro, 1865, en la novjorka ĉiusemajnaĵo The Saturday Press, kio enkonsukis lin en la tutlandan atenton. Unu jaron poste, li veturis al la Sandviĉaj Insuloj (nuntempe Havajaj Insuloj) kiel reportero por la gazeto Sacramento Union. Liaj leteroj al la Union estis tre popularaj kaj iĝis la bazo por liaj unuaj prelegoj.

En 1867, lokaj gazetoj The Alta California kaj New-York Tribune financis sian veturadon al la Mediteraneo per la ŝipo Quaker City, inklude turneon tra Eŭropo kaj Mezoriento. Li verkis kolekton de veturleteroj kiuj estis poste kompilitaj kiel The Innocents Abroad (1869). Dum tiu veturado li renkontis la kolegan pasaĝeron Charles Langdon, kiu montris al li foton de sia fratino Olivia. Twain poste diris, ke li sentis amon je unua rigardo.

Reveninte en Usonon, Twain ricevis proponon kiel honora membro en la sekreta societo de la Universitato Yale nome Scroll and Key en 1868.

Geedzeco kaj filoj

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Twain kun la korespondanto de la Usona Enlanda Milito kaj aŭtoro George Alfred Townsend, kaj David Gray, redaktoro de la rivala Buffalo Courier
Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Twain House en Hartford, Konektikuto.

Twain kaj Olivia Langdon korespondis laŭlonge de 1868. Ŝi dekomence malakceptis lian unuan geedzigan proponon, sed li plue insistis kaj sukcesis superi la dekomencan malakcepton de ŝia patro. Ili geedziĝis en Elmira (Nov-Jorkio) en Februaro 1870. Ŝi devenis el "riĉa sed liberala familio"; pere de ŝi, li renkontiĝis kun aboliciistoj, "socialistoj, principaj ateistoj kaj aktivuloj por virinaj rajtoj kaj socia egaleco", kiel Harriet Beecher Stowe, Frederick Douglass, kaj la utopisocialista verkisto William Dean Howells, kiu iĝis longdaŭra amiko. La geedzoj Clemens loĝis en Bufalo, Novjorkio, el 1869 ĝis 1871. Li posedis pertoprenon en la gazeto Buffalo Express kaj laboris kiel redaktoro kaj verkisto. Kiam ili estis loĝanta en Bufalo, ilia filo Langdon mortis pro difterio estante nur 19 monataĝa. Ili havis tri filinojn: nome Susy (1872–1896), Clara (1874–1962), kaj Jean (1880–1909). La geedzoj Clemens formis amikecon kun David Gray, kiu laboris kiel redaktoro de la rivala Buffalo Courier, kaj lia edzino Martha. Twain poste verkis, ke la geedzoj Gray estis "la tuta konsolo kiun li kaj Livy havis dum sia dolora kaj kompata mallonga restado en Bufalo", kaj ke la "delikata sento por poezio" de Gray estis fuŝe elspezita por gazeto.

En Novembro 1872, Twain estis pasaĝero en la vaporŝipo de Cunard Line nome Batavia kiu savi la naŭ survivantajn ŝipanojn el la brita barko Charles Ward. Twain atestis la savadon, kaj leteris al la Royal Humane Society rekomendante ilin honorigi la kapitanon kaj la anojn de la savboato de Batavia. Starte en 1873, Twain translokigis sian familion al Hartford (Konektikuto), kie li aranĝis la konstruadon domo tute apud Stowe. En la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj, la familio somerumis en Quarry Farm en Elmira, la hejmo de la fratino de Olivia, Susan Crane. En 1874, Susan konstruis studion aparte el la ĉefa hejmo por ke Twain povu havi trankvilan ejon en kiu verki. Fakte, li fumis cigarojn konstante, kaj Susan ne deziris ahvi tion en sia hejmo.

Twain verkis multajn el siaj klasikaj romanoj dum siaj 17 jarojn en Hartford (1874–1891) kaj ĉirkaŭ 20 somerojn en la Quarry Farm. Inter ili menciendas The Adventures of Tom Sawyer (1876), The Prince and the Pauper (1881), Life on the Mississippi (1883), Adventures of Huckleberry Finn (1884), kaj A Connecticut Yankee in King Arthur's Court (1889).

La geeedzeco daŭris 34 jarojn ĝis la morto de Olivia en 1904. La tuta familio Clemens estis entombigita en la Tombejo Woodlawn de Elmira.

Amo al scienco kaj al teknologio

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Twain en la laboratorio de Nikola Tesla, komence de 1894.

Twain estis entuziasmulo pri scienco kaj scienca esplorado. Li disvolvis fortan kaj daŭran amikecon kun Nikola Tesla, kaj ambaŭ pasigis multan tempon kune en la laboratorrio de Tesla.

Twain patentis tri inventojn, kie "Plibonigo de alĝusteblaj kaj maligeblaj zonojn por vestaĵoj" (por anstataŭi ŝelkojn) kaj kvizon pri historio. Pli sukcesa komerce estis memadhera albumlibro; seka adherilo sur paĝoj kiuj postulis nur malsekigi ilin antaŭ sia uzado. Oni vendis ĉirkaŭ 25 000 ekzemplerojn.

Twain estis frua proponanto de fingrospuroj kiel tekniko de jura esplorado, kio aperas en rerakonto de Life on the Mississippi (1883) kaj kiel centra intriga elemento en la novelo Pudd'nhead Wilson (1894). La romano de Twain A Connecticut Yankee in King Arthur's Court (1889) montras tempovojaĝanton el tiutempa Usono, kiu uzas sian konon pri scienco por enkonduki modernan teknologion en Artura Anglio. Tiu tipo de historia manipulado iĝis temo de spekulativa fikcio kiel alternativaj historioj.

En 1909, Thomas Edison vizitis Twain en Stormfield, lia hejmo en Redding (Konektikuto) kaj filmis lin. Parto de la filmaĵo estis uzita en The Prince and the Pauper (1909), du-rela kurto. Ĝi estas la nura konata ekzistanta filmaĵo de Twain.

Twain estis tamen tre skeptika se temas pri frenologio. Li trairis du ekzamenojn - en unu li ne malkovris sian identecon kaj la alia okazis kie li estis rekonata. Ili donis diferencajn rezultojn. En sia membiografio, li klarigis, ke la frenologo trovis kavaĵon en kiu estas elstaraĵo. Kaj tiam li klarigis, ke tio reprezentas totalan foreston de humursento.

Financaj problemoj

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Poŝtmarko pri Samuel L. Clemens, 1940

Twain enspezis grandan monkvanton el sia verkado, sed li ankaŭ perdis grandan kvanton pro siaj investoj. Li investis ĉefe en novaj inventoj kaj teknologio, precize kun la tipokomponilo Paige. Ĝi estis tre bele inĝenierita mekanika mirindaĵo kiu kontentigis rigardantojn kiam ĝi funkcias, sed ĝi estis klina al paneoj. Twain elspezigis 300 000 dolarojn (nune estus 9 097 241 en 2022) en ĝi inter 1880 kaj 1894, sed antaŭ ĝi estis perfektigita, ĝi jam estis eksmodigita fare de la nova Linotipo. Li perdis la kernon de sia libroenspezoj, same kiel gravan parton de la heredaĵo de sia edzino.

Twain perdis monon ankaŭ pro sia eldonejo, Charles L. Webster and Company, kiu havis dekomencan sukceson vendante la memorlibron de Ulysses S. Grant, sed malsukcesis tuj poste, perdante monon pro la biografio de la papo Leono la 13-a. Oni vendis nur malpli ol 200 ekzemplerojn.

Twain kaj lia familio fremis sian multekostan domon en Hartford reage al la malpliiĝantaj enspezoj kaj translokiĝis al Eŭropo en Junio 1891. William M. Laffan de la gazeto The New York Sun kaj la McClure Newspaper Syndicate proponis al li la publikigon de serio de ses eŭropaj leteroj. Twain, Olivia, kaj ilia filino Susy ĉiuj suferis sanproblemojn, kaj ili kredis, ke estus profita vizito al eŭropaj banlokoj.:175 La familio restis ĉefe en Francio, Germanio, kaj Italio ĝis Majo 1895, kun pli longaj restadoj en Berlino (vintro 1891–92), Florenco (aŭtuno kaj vintro 1892–93), kaj Parizo (vintroj kaj printempoj 1893–94 kaj 1894–95). Dum tiu periodo, Twain revenis kvar fojojn al Novjorko pro siaj daŭraj negocproblemoj. Li luis "malmultekostan ĉambron" en Septembro 1893 je 1.50 dolaroj tage (kio estus 49 dolaroj en 2022) en la The Players Club, kion li devis teni ĝis Marto 1894; dume, li iĝis "the Belle of New York," laŭ vortoj de la biografo Albert Bigelow Paine.:176–190

La verkojs kaj prelegoj de Twain ebligis lin rekuperiĝi finance, kombine kun la helpo de lia amiko, Henry Huttleston Rogers. En 1893, li komencis amikecon kun la financisto, gravulo de Standard Oil, kiu daŭris dum la cetero de lia vivo. Rogers faris lin iri al bankroto en Aprilo 1894, poste faris, ke li transigu siajn kopirajtojn de siaj verkitaj verkoj al sia edzino por eviti, ke la ŝulditoj akiru ilin. Finfine, Rogers absolute zorgis pri la mono de Twain ĝis oni pagu ĉiujn ŝuldojn.:188

Mark Twain (1909).

Twain akceptis proponon el Robert Sparrow Smythe kaj entreprenis unujaran tutmondan prelegturneon en Julio 1895 por forpagi ĉiujn siajn ŝuldojn, kvankam li ne plu estis jure devigita fari tion. Ĝi estis longa, laboriga veturado, kaj li estis malsana multon de la tempo, ĉefe pro malvarmumo kaj karbunklo. La unua parto de la itinero portis lin tra Nordameriko ĝis Brita Kolumbio, Kanado, ĝis la dua duono de Aŭgusto. Por la dua parto, li navigis tra la Pacifika Oceano. Lian prelegprogramon en Honolulu, Havajo, oni devis suspendi pro ĥolera epidemio.:188 Twain iris al Fiĝioj, Aŭstralio, Novzelando, Srilanko, Hindio, Maŭricio, kaj Sudafriko. Liaj tri monatoj en Hindio iĝis la kerno de sia 712-paĝa libro Following the Equator. En la dua duono de Julio 1896, li navigis reen al Anglio, kompletante sian ĉirkaŭnavigadon de la mondo komencitan 14 monatojn antaŭe.:188

Twain kaj lia familio pasigis kvar pliajn jarojn en Eŭropo, ĉefe en Anglio kaj Aŭstrio (Oktobro 1897 ĝis Majo 1899), kun pli longaj restadoj en Londono kaj Vieno. Clara deziris studi pianon kun Theodor Leschetizky en Vieno.:192–211 Tamen, la sano de Jean ne profitis el konsultado kun specialistoj en Vieno, nome la "Urbo de Doktoroj". La familio translokiĝis al Londono en printempo 1899, sekvante indikon de Poultney Bigelow, kiu estis havinta bonan sperton estinte traktita de Dro. Jonas Henrik Kellgren, sveda osteopata praktikanto en Belgravia. Ili estis konvinkitaj pasigi la someron en la sanatorio de Kellgren ĉe lago en la sveda vilaĝo Sanna. Reveninte en aŭtuno, ili pluigis la traktadon en Londono, ĝis Twain estis konvinkita per zorgita esplorado, ke ankaŭ en Usono similaj osteopataj traktadoj estis same disponeblaj.

Meze de 1900, li estis gasto de gazetposedanto Hugh Gilzean-Reid ĉe Dollis Hill House, en la norda flanko de Londono. Twain skribis, ke li "neniam estis vidinta lokon tiom kontentige lokitan, kun siaj nobelaj arboj kaj etendo de kamparo, kaj ĉio kio faras la vivon plezura, kaj ĉio ene de biskvitĵeto el la monda metropolo." Li poste revenis en Usonon en Oktobro 1900, enspezinte sufiĉe da mono por forpagi siajn ŝuldojn. En vintro 1900/01, li iĝis la plej elstara opozicianto de imperiismo en sia lando, kaj traktis la temon en siaj prelegoj, intervjuoj, kaj verkoj. En Januaro 1901, li ekservis kiel vic-prezidanto de Kontraŭimperiisma Ligo de Novjorko.

Prelegengaĝiĝoj

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Memortabulo en Sidneja Verkistopromenejo memore al la vizito de Twain en 1895.

Twain estis tre aprezata prelegisto, per plenumado de soloaj humurprelegoj similaj al la moderna modo de staraj komediaj monologistoj. Li faris pagitajn prelegojn en multaj virkluboj, kiel Authors' Club, Beefsteak Club, Vagabonds, Karmelanoj, kaj Monday Evening Club de Hartford.

Fine de la 1890-aj jaroj, li prelegis en Savage Club en Londono kaj estis elektita ĝia honora membro. Oni diris al li, ke nur tri viroj estis tiom honoritaj, eĉ la Princo de Kimrio (kiel laŭdo al li), kaj li respondis: "Bone, ĝi devis fari la Princon senti sin ege bone.":197 Li vizitis Melburnon kaj Sidnejon en 1895 kiel parto de tutmonda prelegturneo. En 1897, li parolis por la Concordia Press Club en Vieno kiel speciala gasto, laŭ demarŝoj de la diplomato Charlemagne Tower, Jr. Li faris la diskurson "Die Schrecken der Deutschen Sprache" ("La hororoj de la germana lingvo") — en germana — por granda amuziĝo de la publiko.:50 En 1901, oni invitis lin paroli en la Cliosophic Literary Society de la Universitato Princeton, kie same li estis farita honora membro.

Kanadaj vizitoj

En 1881, Twain estis honorita per bankedo en Montrealo, Kanado, kie li faris referencon al sekurigo de kopirajto. En 1883, li faris mallongan viziton al Otavo, kaj li vizitis Toronton dufoje en 1884 kaj 1885 por prelegturneo kun la realisma verkisto George Washington Cable, konata kiel la turneo de la "Twins of Genius" (Ĝemelaj Geniuloj).

La tialo por la vizitoj al Toronto estis sekurigi la kanadajn kaj britajn kopirajtojn por sia tuj aperonta libro Adventures of Huckleberry Finn, al kiu li estis aludinta en sia vizito al Montrealo. La tialo por la vizito el Otavo estis sekurigi la kanadajn kaj britajn kopirajtojn por sia Life on the Mississippi. Eldonistoj de Toronto estis presintaj nerajtigitajn eldonojn de siaj libroj tiam, antaŭ oni establis internacian kopirajtan interkonsenton en 1891. Tiujn oni vendis en Usono same kiel en Kanado, kio senigis lin el siaj pagorajtoj. Li ĉirkaŭkalkulis ke nur la eldono de Charles Belford (Belford Brothers) de The Adventures of Tom Sawyer jam senigis lin el dek mil dolaroj (kio estus 330 000 en 2022). Li estis sensukcese klopodinta por sekurigi la rajtojn por The Prince and the Pauper en 1881, kongrue kun sia vojaĝo al Montrealo. Eventuale, li ricevis juran konsilon registri kopirajton en Kanado (kaj por Kanado kaj por Britio) antaŭ publikigi ĝin en Usono, kio estus evitinta, ke la kanadaj eldonistoj presu version kiam oni publikigus la usonan eldonon. Estis postulo, ke la kopirajton registru kanada loĝanto; tial li faris tiujn demarŝojn pere de siaj mallongaj vizitoj al la lando.

Posta vivo kaj morto

Twain loĝis en siaj lastaj jaroj en 14 West 10th Street en Manhatano. Li trapasis periodon de profunda deprimo kiu startis en 1896 kiam lia filino Susy mortis pro meningito. La morto de Olivia en 1904 kaj de Jean la 24an de Decembro, 1909, porfundiĝis la malboniĝon de lia moralo. La 29an de Majo, 1909, ankaŭ lia amiko Henry Rogers mortis subite.

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Twain fotita en 1908 pere de la procezo de Aŭtokromo Lumiere.

En April 1906, li ekkonis, ke lia amikino Ina Coolbrith estis perdinta preskaŭ ĉion kion ŝi posedis en la Tertremo de San Francisco (1906), kaj li volontulis per kelkaj aŭtografaj portretaj fotoj vendotaj por ŝia profito. Por plie helpi Coolbrith, George Wharton James vizitis Twain en Novjorko kaj aranĝis novan portretan sesion. Li dekomence estis malpreta, sed finfine li akceptis, ke kvar el la rezultantaj fotoj estis el la plej fajnaj kiujn iam oni faris de li. En Septembro, Twain ekpublikigis Chapters from My Autobiography (ĉapitroj el mia membiografio) en la gazeto North American Review. Samjare, Charlotte Teller, verkistino kiu loĝis kun sia avino en 3 Fifth Avenue, startigis konatulecon kun li kio "daŭris kelkajn jarojn kaj eble inkludis amaferajn intencojn" liaflanke.

En 1906, Twain formis la Angel Fish and Aquarium Club, por junulinoj kiujn li konsideris siaj surogataj nepinoj. Ĝia ĉirkaŭ dekduo da membroj gamis aĝe el 10 ĝis 16. Li interŝanĝis leterojn kun siaj junulinoj "Angel Fish" kaj invitis ilin al koncertoj kaj al teatro kaj eĉ ludi teatraĵojn. Twain skribis en 1908, ke la klubo estis lia "ĉefa plezuro en la vivo".:28 En 1907, li renkontiĝis kun Dorothy Quick (11-jaraĝa) en transatlantika navigado, kio komencis "amikecon kiu daŭros ĝis la ĝusta tago de sia morto".

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Twain en akademia vestaro por ricevo de la doktoriga grado havigita al li de la Oksforda Universitato.

Twain ricevis honorigan Doktorigon pri Beletroj (D. Litt.) en la Universitato Yale en 1901. Poste en 1902, la Doktorigon pri Juro el la Universitato de Misurio; ankaŭ la Oksforda Universitato havigis al li la Doktorigon pri Juro en 1907.:52:58

Twain estis naskiĝinta du semajnojn post la alproksimiĝo de la Haleja kometo en 1835; li diris en 1909:

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
 Mi venis kun la Haleja kometo en 1835. Ĝi venas denove la venontan jaron, kaj mi esperas foriri kun ĝi. Estus la plej granda seniluziigo de mia vivo se mi ne foriras kun la Haleja kometo. La Altulo diris sendube: "Nun tie estas tiuj du nekompreneblaj stranguloj; ili venis kune, ili devas foriri kune". 

La antaŭdiro de Twain iĝis sinistre akurata; li mortis pro koratako la 21an de Aprilo, 1910, en sia hejmo Stormfield, unu monaton antaŭ la kometo alproksimiĝis al la Tero tiun jaron.

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Twain kaj lia edzino estis entombigitaj apude unu de la alia en la Tombejo Woodlawn de Elmira.

Ekkonante la morton de Twain, la Prezidento William Howard Taft diris:

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
 Mark Twain havigis pleauron – reala intelekta ĝuo – al milionoj, kaj liaj verkoj plue havigos tiun plezuron al venontaj milionoj… Lia humuro estis usoneca, sed li estis preskaŭ tiom multe aprezita de angloj kaj de homoj de aliaj landoj kiel de homoj de sia propra lando. Li iĝis daŭra parto de la usona literaturo

La funebro de Twain okazis en la Presbiteria Preĝejo Brick de la Kvina Avenuo, Novjorko. Li estis entombigita en la familia tombaro de sia edzino en la Tombejo Woodlawn de Elmira (Nov-Jorkio). La tombaro de la familio Langdon estas markita per 12-futa monumento (du fathoms, aŭ "mark twain") metitaj tie fare de la survivinta filino Clara. Estas ankaŭ pli malgranda tomboŝtono. Li esprimis preferon por kremacio (por ekzemplo, en Life on the Mississippi), sed li agnoskis, ke lia survivanta familio diros la lastan vorton.

Funkciuloj de Konektikuto kaj Novjorko ĉirkaŭkalkulis la valoron de la havaĵoj de Twain en 471 000 dolaroj (kio estus 10 000 000 en 2021).

Verkado

Twain rekonatas kiel fama kaj popolkara humuristo, ĉefe pro sia serio da libroj pri fikcia rolulo Tom Sawyer. Jam klasikaĵas liaj La Aventuroj de Tom Sawyer kaj La Aventuroj de Huckleberry Finn.

Twain ekis aŭtore per humurecaj versetoj, sed finis kiel morna, preskaŭ profana kronikisto pri homaj vaneco, hipokrito kaj murdemo. Mez-vivovoje per la aventuroj de Huckleberry Finn li kombinis riĉan humuron, potencan rakontan teknikon kaj soci-kritikon kiel preskaŭ nenie trovebla aliloke en la monda literaturo.

Sekseco

Lia altiro al infaninoj kondukis lin krei en siaj lastaj jaroj klubon por knabinoj, nomata Angel Fish Club. Tiu ĉi kreaĵo estas dokumentita en lia korespondado, eldonita de John Cooley; tiu ĉi fakto estas ankaŭ pritraktata en la verko de Colley The Mississippi Quarterly. Ankaŭ en Mark Twain and sexuality, de Alexander Jones, aperinta en 1956, estas diskuto pri la platoneca amo de la verkisto al infaninoj. Mark Twain mem skribis pri siaj periodaj revoj pri virgaj knabinoj kaj en kunlaboraĵo por gazeto li eĉ petis la nuligon de la aĝo de konsento. Alia sugesto pri lia ebla pedofilio (aŭ proksima sento) montriĝas en lia verkaĵo Averto al la etaj knabinoj, aperinta en 1865, en kiu la aŭtoro konsilas la knabinojn, ke ili kondutu bone kun la plenkreskaj viroj por ne ruinigi sian infanecon.

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
La domo kie loĝis Mark Twain dum la infanaĝo en Hannibal (Misurio).

Mark Twain kaj Esperanto

Kiam al tiu ĉi mondfama aŭtoro S. L. Clemens, nomata Mark Twain, skribis tradukinto de lia bonhumora rakonto, petante permeson publikigi la tradukon, estis ricevita jena angle skribita respondo: „Se mi estus pli juna je kelkaj jaroj, mi lernus tiun lingvon. Eventuale mi lernus ĝin eĉ nun, se mi estus certa, ke ĝin parolas la anĝeloj.“

La verkoj de Mark Twain

Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Kovrilo de brita eldono de "Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo" el 1889.
Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Kovrilo de la unua eldono de La Aventuroj de Huckleberry Finn el 1884.
Mark Twain: Vivo, Verkado, Sekseco 
Kovrilo de eldono de La Aventuroj de Tom Sawyer el 1876.
  • The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County (Glorfama saltorano el la distrikto Calaveras, 1867)
  • The Innocents Abroad (Naivuloj eksterlande, 1869)
  • Roughing It (1872)
  • The Gilded Age (Orumita epoko, 1873) (kun Charles Dudley Warner)
  • The Adventures of Tom Sawyer (Aventuroj de Tom Sawyer, 1876)
  • The Prince and the Pauper (Reĝido kaj povrulo, 1882)
  • Life on the Mississippi (Vivo ĉe la Misisipo, 1883)
  • Adventures of Huckleberry Finn (Aventuroj de Hucklebery Finn, 1884)
  • A Connecticut Yankee in King Arthur's Court (Jankio el Konektikuto ĉe la kortego de Reĝo Arturo, 1889)
  • The Man That Corrupted Hadleyburg (Viro, kiu koruptis Hadleyburg-on, 1900)
  • Extracts from Adam's Diary (eltiraĵoj el la taglibro de Adamo, 1904)
  • The Mysterious Stranger (Mistera fremdulo, postmorte 1916)

Esperantlingvaj specimenoj

En Esperanto aperis ankaŭ:

Referencoj

Vidu ankaŭ

Literaturo

Eksteraj ligiloj

    Verkoj de Mark Twain
    Akademiaj studoj
    Vivo
    Alia
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mark Twain en la angla Vikipedio.

Tags:

Mark Twain VivoMark Twain VerkadoMark Twain SeksecoMark Twain kaj EsperantoMark Twain La verkoj de Mark Twain ReferencojMark Twain Vidu ankaŭMark Twain LiteraturoMark Twain Eksteraj ligilojMark Twain1835191021-a de aprilo30-a de novembroFlorido (Misurio)Helpo:PrononcindikoKonektikutoLa Aventuroj de Huckleberry FinnLa Aventuroj de Tom SawyerMisurioRedding (Konektikuto)UsonoVerkisto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Eliza OrzeszkowaAfrik-usonanojĈinio2-NoninoLeandro Fernández de MoratínStelo (monunuo)Francaj Ĝeneralaj StatojLiteratura Mondo1703Milo ĐukanovićVetludoFenilpropenoUzanto (komputiko)Miguel de CervantesEvoluhelpoBriteliroZagreba metodoFenil-acetaldehidoPollandoEsperanto kaj Libera ScioPublika havaĵoSanoFizika taŭgecoHundoAitor AranaRifuĝintoSudafrika pingvenoSubvestoNational Center for Biotechnology Information3-HeptenoPornografioMater DolorosaAlcoutimVila Real de Santo AntónioCAPTCHAApologio de Sokrato (Platono)Villanova MarchesanaZeŭso1787Genro (biologio)NeniuseksemoNaturalismoKanada TagoColor Climax CorporationPekinoPornhubDesegnoAŭstrioVegetaĵa oleoElon MuskPortugalioAleksandr Andrejeviĉ SaĥarovSándor Ajtai KováchAdomas JakštasBildoFondaĵo VikimedioStir-helpa sistemo1-HeksenoReformprojekto de ZamenhofCarl Davis🡆 More