Trevor STEELE (naskiĝis la 14-an de majo 1940) estas aŭstralia Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto.
La verkaro de Steele estas forte influita de vojaĝspertoj akiritaj i.a. en Germanio kaj en Orienta Eŭropo. Ĝi ankoraŭ riĉiĝis pro spertoj en Azio kaj en Aŭstralio, ĉefe pri la problemoj de aborigenoj, ĉe kiuj li laboris en eduka fako dum unu jaro kaj duono. Li verkis du gravajn librojn pri la rilatoj inter la aborigenoj kaj la koloniistoj: Flugi kun kakatuoj (2010) kaj Paradizo ŝtelita (2012). Li aktuale preparas libron pri sia biografio. Trevor skribas librojn, kiuj baziĝas sur aŭtentaj faktoj, kaj en kiuj li almetas iom da propra fantazio por fari la rakonton pli interesa.
Trevor Steele | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-a de majo 1940 |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • verkisto • tradukisto |
De la komenco de 2002 ĝis aprilo 2004 Steele laboris kiel Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio. Tamen, li havis malmultan antaŭan administran sperton kaj estis forte kritikata de aliaj homoj en la oficejo kaj en la asocio ĝenerale. En oktobro de 2003 li anoncis sian demision pro "personaj kialoj".
Ĝis 2010 Steele estis membro de la Akademio de Esperanto.
Trovu « Trevor Steele » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Antaŭe: | Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Osmo Buller | 2002–2004 | Osmo Buller |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trevor Steele, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.