La Respubliko de Trinidado kaj Tobago (angle Republic of Trinidad and Tobago) estas nacio lokita en la suda Kariba Maro, apud la marbordo de Venezuelo.
Ĝi estas arkipelaga ŝtato konsista el du ĉefaj insuloj, Trinidado kaj Tobago, kaj 21 pli malgrandaj insuloj, el kiuj la plej gravaj estas Chacachacre, Monos, Huevos, Gaspar Grande (aŭ Gasparee), Malgranda Tobago kaj St. Giles. La plej granda kaj plej loĝata insulo estas Trinidado, dum la insulo Tobago estas pli malgranda (303 kvadrataj kilometroj; proksimume 6 % de la tuta areo) kaj malpli multe loĝata (50 000 loĝantoj; 4 % de la loĝantaro).
Respubliko de Trinidado kaj Tobago | |||||
Republic of Trinidad and Tobago | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Forged from the Love of Liberty Forĝita de la amo al libereco | |||||
Nacia devizo: Together we aspire, together we achieve Kune ni aspiras, kune nin atingas | |||||
suverena ŝtato • unueca ŝtato • insula lando • lando • insulara lando | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Portospeno | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | angla | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | hindia | ||||
Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (29,4%) hinduismo (23,8%) anglikanismo (10,9%) | ||||
Areo | 5 128 km² | ||||
- % de akvo | 0 % | ||||
Loĝantaro | 1 369 125 (2017) | ||||
Loĝdenso | 207,8 loĝ./km² | ||||
Horzono | -4 | ||||
Interreta domajno | tt | ||||
Landokodo | TT | ||||
Telefona kodo | 1-868 | ||||
Plej alta punkto | El Cerro del Aripo | ||||
Plej malalta punkto | Kariba Maro | ||||
Politiko | |||||
Politika sistemo | Parlamenta respubliko | ||||
Ŝtatestro | Christine Kangaloo | ||||
Ĉefministro | Keith Rowley | ||||
Nacia tago | 31-a de aŭgusto | ||||
Sendependiĝo disde Britio | 31-a de aŭgusto 1962 | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | dolaro (TTD) | ||||
MEP | laŭ 2016 | ||||
– suma | $20,96 miliardo | ||||
– pokapa | $ 15.342 | ||||
| |||||
Akvejo | Karibio | ||||
Koordinatoj | , 61° 31′ 0″ U 10.666666666667-61.516666666667 | ||||
Plej alta punkto | El Cerro del Aripo [+] | ||||
Plej malalta punkto | Kariba Maro [+] | ||||
- malalteco | 0 m [+] | ||||
Areo | 5 128 km² (512 800 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 369 125 [+] (2017) | ||||
Horzono | UTC-04:00, America/Port_of_Spain [+] | ||||
Trinidado kaj Tobago | |||||
Vikimedia Komunejo: Trinidad and Tobago [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ĉefurbo Port-of-Spain (Haveno de Hispanio/Portospeno) estas iama kandidato por servi kiel estrejo de la Konstanta Sekretariejo de la Regiono de Libera Komerco de la Amerikoj.
Biogeografie la lando troviĝas en la Orinoka ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Ĝi ampleksas la Sekajn arbarojn de Trinidado kaj Tobago.
Trinidado kaj Tobago apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Sokao (angle Soca) estas muzikstilo, kiu ekestis komence de la 1970-aj jaroj en Trinidado kaj Tobago el la muzika ĝenro kalipso kaj enfluoj el soŭlo, funko kaj barataj muzikinstrumentoj.
Kalipso estas stilo de afrik-karibia muziko kiu originiĝis en Trinidado kaj Tobago dum la komenco al mezo de la 19a jarcento kaj finfine disvastiĝis al la cetero de la Karibiaj Antiloj kaj Venezuelo meze de la 20a jarcento. Ties ritmoj povas esti datitaj el la Kaiso de Okcidenta Afriko kaj la alveno de francaj plantejistoj kaj iliaj sklavoj el la Francaj Antiloj en la 18a jarcento. Kalipso ricevis afrikajn kaj francajn influojn, kaj iĝis iel voĉo de la popolo. Ĝi estis karakterizita per forta ritmo kaj harmonikaj voĉoj, kaj estis plej ofte kantata en franca kreola kaj kondukita de kantorakontisto
ILGA Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Trinidado kaj Tobago, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.