Nacia Himno

Nacia himno ĝenerale estas patriota muzika komponaĵo, kiu laŭdas la hejmlandon, la historion, la tradiciojn aŭ la farojn de la nacio, aŭ estas alimaniere por ĝi grava.

La himno povas esti aŭ oficiale agnoskita de la registaro, aŭ funkcias en sia rolo pro ĝenerala, tradicia interkonsento de la popolo.

Nacia Himno
Manuskripto de Wilhelmus (1570-aj j.)

La vorto "himno" originas de la greka vorto Hymnos, kiu signifas "laŭda kanto". En la jaroj de naciŝtata kreado en la 19a kaj 20a jarcentoj, plej multaj nacioj adoptis la himnon per sia deklaro de nacia suvereneco. Per la nacia himno estas kutime malfermi aŭ subskribi ŝtatajn eventojn, militajn eventojn kaj ankaŭ sportajn eventojn.

Laŭnature la nacia himno devas esti mallonga. La averaĝa longo de nacia himno estas ĉirkaŭ unu minuto. Plejparte la naciaj himnoj estas komponitaj en la stilo marŝahimna. Manpleno da landoj elektis trumpetan elvokon kiel la nacian himnon. Eŭropa koloniismo influis la transmarajn koloniojn, do landoj en Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko ankaŭ adoptis himnojn laŭ eŭropa stilo.

Himno fariĝas la nacia himno de lando laŭ la konstitucio de la ŝtato (kiel en Francio), per la leĝo (kiel en Usono), aŭ nur per forto de tradicio (kiel en la kazo de Britio). Dramaj ŝanĝoj en la reĝimo aŭ aliaj dramaj eventoj foje kaŭzas ŝanĝon en la nacia himno. Ekzemple la rusa himno estis ŝanĝita kvin fojojn ekde 1833.

Lingvoj

Plej ofte la himnoj uzas la oficialan lingvon de la lando aŭ la lingvon plej popularan en ĝi. Tamen ekzistas esceptoj. La himno de Barato, Ĝana Gana Mana, havas tekston en la bengala lingvo forte influita de sanskrito. En landoj kun pli ol unu nacia lingvo povas esti pluraj lingvoversioj de la teksto. Ekzemple la Svisa psalmo havas kvar diversajn strofojn en la germana, franca, itala kaj romanĉa. O Canada havas du strofojn en la angla kaj franca. La nacia himno de Sud-Afriko estas unika pro tio, ke uzas kvin el dek unu oficialaj lingvoj de la lando en unu teksto.

Kelkaj himnoj estas sentekstaj. Marcha Real, la himno de multetna kaj multlingva Hispanio, malgraŭ diversaj proponoj plu ne havas tekston. Kosovo decidis uzi neniun tekston en sia himno Eŭropo pro multetna karaktero de la lando. Plej rimarkinda restas la eŭropa himno ĉar por eviti lingvajn problemojn, ankaŭ en tiu himno oni rezignis pri teksto. Pro tio la eŭropa himno ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin.

Iuj ekzempleroj

Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, kun la progreso de naciismo, plej multaj landoj adoptis nacian himnon, kiu povas ekzisti apud aliaj komunaj patriotaj kantoj. Tamen kelkaj himnoj devenas de pli fruaj epokoj. La plej malnova himno estas Wilhelmus de Nederlando, verkita dum la okdekjara milito inter la jaroj 1568 kaj 1572 kaj oficialigita en 1932.

La nacia himno de Japanio, Kimi Ga Jo, havas la plej malnovan tekston verkitan en Heian-epoko (794-1185), tamen melodio por ĝi estis komponita en la 19-a jarcento. Male estis ĉe la nacia himno de Pakistano - por la melodio komponita en 1949 oni verkis la tekston nur en 1952, kaj intertempe la komponaĵo funkciis sentekste..

God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon), la nacia himno de Britio kaj unu el du himnoj de Nov-Zelando, estis prezentita unuafoje en 1745 sub la titolo God Save the King (Dio Protektu la Reĝon).

En 1780 Danio elektis la unuan el siaj du himnoj, la reĝan himnon Kong Christian stod ved højen mast. Marseljezo estis verkita en 1972 kaj en 1795 iĝis la nacia himno de Francio.

Ee Mungu Nguvu Yetu, la himno de Kenjo, estas unu el la unuaj komisiitaj naciaj himnoj. Verkis ĝin Kenia Himna Komisiono en 1963 por servi kiel la nacia himno post la sendependiĝo de Britio.

Antaŭ la ekŝtatiĝo, la himno de Israelo, Hatikva (La Espero) servis kiel la himno de la cionisma movado, kaj pli kaj pli de la juda popolo, sed kontraŭe al multaj naciaj himnoj, kies muziko estas en maĵora skalo, ties muziko estas en minora.

Himnoj de membroj de UN

Ĉi tiu listo prezentas himnojn de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. Por aliaj teritorioj vidu malsupre.

Lando Titolo de la himno
Nacia Himno  Afganio Millī Surūd (Nacia Himno)
Nacia Himno  Albanio Hymni i flamurit (Himno al la flago)
Nacia Himno  Alĝerio Kassaman (Ni ĵuras)
Nacia Himno  Andoro El Gran Carlemany (La granda Karolo la Granda)
Nacia Himno  Angolo Angola Avante (Antaŭen Angolo)
Nacia Himno  Antigvo kaj Barbudo Fair Antigua, We Salute Thee (Justa Antigvo, ni salutas vin)
Nacia Himno  Argentino Himno Nacional Argentino (Nacia himno de Argentino)
Nacia Himno  Armenio Mer Hayreniq (Nia Patrujo)
Nacia Himno  Aŭstralio Advance Australia Fair (Antaŭeniru Bel-Aŭstralio)
Nacia Himno  Aŭstrio Land der Berge, Land am Strome (Montara lando, tero sur rivero)
Nacia Himno  Azerbajĝano Azərbaycan marşı (Marŝo de Azerbajĝano)
Nacia Himno  Bahamoj March On, Bahamaland (Marŝu Plu, Bahama Lando)
Nacia Himno  Barejno Bahrainona (Nia Barejno)
Nacia Himno  Bangladeŝo Amar Shonar Bangla (Mia ora Bengalo)
Nacia Himno  Barato Ĝana Gana Mana (Vi, la reganto de ĉiuj mensoj)
Nacia Himno  Barbado In Plenty and In Time of Need (Dum Multhava kaj Malhava Tempoj)
Nacia Himno  Belorusio My, biełarusy (Ni, belorusoj)
Nacia Himno  Belgio La Brabançonne (La kanto de Brabanto)
Nacia Himno  Belizo Land of the Free (Lando de la liberuloj)
Nacia Himno  Benino L'Aube Nouvelle (La nova tagiĝo)
Nacia Himno  Birmo Kaba Ma Kyei (Ĝis la fino de la mondo)
Nacia Himno  Bocvano Fatshe leno la rona (Estu Beata, ĉi tiu Lando Nobla)
Nacia Himno  Bolivio Himno Nacional de Bolivia (Nacia Himno de Bolivio)
Nacia Himno  Bosnio kaj Hercegovino Intermeco
Nacia Himno  Brazilo Hino nacional do Brasil (Brazila Nacia Himno)
Nacia Himno  Britio God Save the Queen (Dio protektu la Reĝinon)
Nacia Himno  Brunejo Allah Peliharakan Sultan (Alaho benu la sultanon)
Nacia Himno  Bulgario Mila Rodino (Kara Patrujo)
Nacia Himno  Burkino Une Seule Nuit (Unu sola nokto)
Nacia Himno  Burundo Burundi Bwacu (Nia Burundo)
Nacia Himno  Butano Druk tsendhen (La Reĝlando de Tondrodrako)
Nacia Himno  Centr-Afrika Respubliko La Renaissance (La Renaskiĝo)
Nacia Himno  Ĉado La Tchadienne (La kanto de Ĉado)
Nacia Himno  Ĉeĥio Kde domov můj (Kie estas hejmo mia?)
Nacia Himno  Ĉilio Himno Nacional de Chile (Nacia Himno de Ĉilio)
Nacia Himno  Ĉinio Yìyǒngjūn Jìnxíngqǔ (La Marŝo de la Volontuloj)
Nacia Himno  Danio Der er et yndigt land (Jen estas ĉarma lando)
Nacia Himno  Dominika Respubliko Nacia himno de Domingo
Nacia Himno  Dominiko Isle of Beauty, Isle of Splendour (Insulo de Belo, Insulo de Pompo)
Nacia Himno  Ebura Bordo L'Abidjanaise (Kanto de Abiĝano)
Nacia Himno  Egiptio Biladi, Biladi, Biladi (Mia lando, mia lando, mia lando)
Nacia Himno  Ekvadoro Salve, Oh Patria (Saluton, ho Patrujo)
Nacia Himno  Ekvatora Gvineo Caminemos pisando las sendas de nuestra inmensa felicidad (Ni iru la vojon de nia granda feliĉo)
Nacia Himno  Eritreo Ertra, Ertra, Ertra (Eritreo, Eritreo, Eritreo)
Nacia Himno  Estonio Mu isamaa, mu õnn ja rõõm (Mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo)
Nacia Himno  Etiopio Wodefit Gesgeshi, Widd Innat Ityopp'ya (Marŝu antaŭen, kara patrino Etiopio)
Nacia Himno  Fiĝio Blessing Grant, O God of Nations (Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj)
Nacia Himno  Filipinoj Lupang Hinirang (Elektita Lando)
Nacia Himno  Finnlando Maamme (Nia lando)
Nacia Himno  Francio Marseljezo
Nacia Himno  Gabono La Concorde (La Konkordo)
Nacia Himno  Gambio For The Gambia Our Homeland (Por Gambio Nia Hejmlando)
Nacia Himno  Ganao God Bless Our Homeland Ghana (Dio Benu Nian Hejmlandon Ganaon)
Nacia Himno  Germanio Das Deutschlandlied (La kanto de l' germanoj)
Nacia Himno  Grekio Imnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)
Nacia Himno  Grenado Hail Grenada (Saluton Grenado)
Nacia Himno  Gujano Dear Land of Guyana, of Rivers and Plains (Kara Lando Gujana, Rivera kaj Palma)
Nacia Himno  Gvatemalo Himno Nacional de Guatemala (Nacia Himno de Gvatemalo)
Nacia Himno  Gvineo Liberté (Libereco)
Nacia Himno  Gvineo-Bisaŭo Esta É a Nossa Pátria Bem Amada (Tio estas nia amata hejmlando)
Nacia Himno  Ĝibutio Djibouti (Ĝibutio)
Nacia Himno  Haitio La Dessalinienne (La kanto de Dessalines)
Nacia Himno  Hispanio Marcha Real (Reĝa Marŝo)
Nacia Himno  Honduro Himno Nacional de Honduras (Nacia Himno de Honduro)
Nacia Himno  Hungario Himnusz (Himno)
Nacia Himno  Indonezio Indonesia Raya (Granda Indonezio)
Nacia Himno  Irako Mawtini (Mia Patrujo)
Nacia Himno  Irano Sorud-e Melli-je Ĝomhuri-je Eslami-je Iran (Nacia Himno de la Islama Respubliko Irano)
Nacia Himno  Irlando Amhrán na bhFiann (La kanto de soldato)
Nacia Himno  Islando Lofsöngur (Himno)
Nacia Himno  Israelo Hatikva (Espero)
Nacia Himno  Italio Il Canto degli Italiani (La kanto de la italoj)
Nacia Himno  Jamajko Jamaica, Land We Love (Jamajko, lando kiun ni amas)
Nacia Himno  Japanio Kimi Ga Jo (Via Regado)
Nacia Himno  Jemeno Unuiĝinta Respubliko
Nacia Himno  Jordanio As-Salam al-Malaki al-Urduni (Pacon al la Reĝo de Jordanio)
Nacia Himno  Kaboverdo Cântico da Liberdade (Kanto de la Libereco)
Nacia Himno  Kamboĝo Nokoreach (Majesta Reĝlando)
Nacia Himno  Kameruno Ô Cameroun, Berceau de nos Ancêtres (Ho Kameruno, Lulilo de niaj Prauloj)
Nacia Himno  Kanado O Canada (Ho Kanado)
Nacia Himno  Kartvelio Tavisupleba (Libero)
Nacia Himno  Kataro As-Salam al-Amiri (Pacon al Amir)
Nacia Himno  Kazaĥio Meniñ Qazaqstanım (Mia Kazaĥio)
Nacia Himno  Kenjo Ee Mungu Nguvu Yetu (Ho Dio de tuta kreaĵaro)
Nacia Himno  Kipro Imnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)
Nacia Himno  Kirgizio Nacia himno de Kirgizio
Nacia Himno  Kiribato Teirake Kaini Kiribati (Ekstaru Kiribato)
Nacia Himno  Kolombio Nacia Himno de Kolombio
Nacia Himno  Komoroj Udzima wa ya Masiwa (La Unio de la Grandaj Insuloj)
Nacia Himno  Respubliko Kongo La Congolaise (La kanto de Kongo)
Nacia Himno  Demokratia Respubliko Kongo Debout Congolais (Leviĝu Konganoj)
Nacia Himno  Kroatio Lijepa naša domovino (Bela nia patrujo)
Nacia Himno  Kostariko Himno Nacional de Costa Rica (Nacia himno de Kostariko)
Nacia Himno  Kubo Himno de Bayamo
Nacia Himno  Kuvajto Al-Nasheed Al-Watani (Nacia Himno)
Nacia Himno  Laoso Pheng Xat Lao (Himno de la laosa popolo)
Nacia Himno  Latvio Dievs, svētī Latviju (Dio, benu Latvion)
Nacia Himno  Lesoto Lesotho Fatse La Bontata Rona (Lesoto, la lando de niaj patroj)
Nacia Himno  Libano Kulluna lil-Watan lil-Ula lil-Alam (Ĉiuj ni! Por niaj Patrujo, Flago kaj Gloro)
Nacia Himno  Liberio All Hail, Liberia, Hail! (Ĉiuj salutu, Liberion salutu)
Nacia Himno  Libio Libio, Libio, Libio
Nacia Himno  Liĥtenŝtejno Oben am jungen Rhein (Supre ĉe l' juna Rejn')
Nacia Himno  Litovio Tautiška giesmė (Nacieca himno)
Nacia Himno  Luksemburgo Ons Hémécht (Nia Hejmlando)
Nacia Himno  Madagaskaro Ry Tanindrazanay malala ô (Ho nia amata pralando)
Nacia Himno  Malajzio Negaraku (Mia lando)
Nacia Himno  Malavio Mulungu dalitsa Malaŵi (Dio benu Malavion)
Nacia Himno  Nord-Makedonio Denes nad Makedonija (Hodiaŭ super Makedonio)
Nacia Himno  Maldivoj Gaumii salaam (Nacia saluto)
Nacia Himno  Malio Pour l’Afrique et pour toi, Mali (Por Afriko kaj por vi, Malio)
Nacia Himno  Malto L-Innu Malti (La himno de Malto)
Nacia Himno  Maroko Al-naŝid al-ŝarif (Himno Ŝerifa)
Nacia Himno  Marŝala Insularo Forever Marshall Islands (Por ĉiam Marŝala Insularo)
Nacia Himno  Maŭricio Motherland (Patrujo)
Nacia Himno  Maŭritanio Nacia himno de Maŭritanio
Nacia Himno  Meksiko Himno Nacional Mexicano (Nacia Himno de Meksiko)
Nacia Himno  Federacio de Mikronezio Patriots of Micronesia (Patriotoj de Mikronezio)
Nacia Himno  Moldavio Limba noastră (Nia lingvo)
Nacia Himno  Monako Hymne Monégasque (Monaka himno)
Nacia Himno  Mongolio Nacia himno de Mongolio
Nacia Himno  Montenegro Oj, svijetla majska zoro (Ho, hela maja mateno)
Nacia Himno  Mozambiko Pátria Amada (Patrujo Amata)
Nacia Himno  Namibio Namibia, Land of the Brave (Namibio, Lando de la Bravuloj)
Nacia Himno  Nauro Nauru Bwiema (Nauro, nia patrujo)
Nacia Himno  Nederlando Wilhelmus (Vilhelmo)
Nacia Himno  Nepalo Sajaun Thungā Phulkā (Centoj da floroj)
Nacia Himno  Niĝero La Nigérienne (La kanto de Niĝero)
Nacia Himno  Niĝerio Arise, O Compatriots (Leviĝu, ho sampatrujanoj)
Nacia Himno  Nikaragvo Salve a ti, Nicaragua (Gloron al vi, Nikaragvo)
Nacia Himno  Nord-Koreio Patriota Kanto
Nacia Himno  Norvegio Ja, vi elsker dette landet (Jes, ni amas ĉi landon)
Nacia Himno  Nov-Zelando God Defend New Zealand (Dio Defendu Nov-Zelandon)
God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Nacia Himno  Omano As-Salam as-Sultani (Sultana saluto)
Nacia Himno  Orienta Timoro Pátria (Patrujo)
Nacia Himno  Pakistano Qaumi Tarana (Nacia Himno)
Nacia Himno  Palaŭo Belau rekid (Nia Palaŭo)
Nacia Himno  Panamo Himno Istmeño (Istma Himno)
Nacia Himno  Papuo-Nov-Gvineo O Arise, All You Sons (Ho Leviĝu, Ĉiuj Filoj)
Nacia Himno  Paragvajo Paraguayos, Républica o muerte! (Paragvajanoj, Respubliko aŭ morto!)
Nacia Himno  Peruo Nacia Himno de Peruo
Nacia Himno  Pollando Mazurek Dąbrowskiego (Mazurko de Dąbrowski)
Nacia Himno  Portugalio A Portuguesa (La kanto de Portugalio)
Nacia Himno  Ruando Rwanda Nziza (Belega Ruando)
Nacia Himno  Rumanio Deșteaptă-te, române! (Vekiĝu, ho rumano!)
Nacia Himno  Rusio Nacia Himno de la Rusia Federacio
Nacia Himno  Salomonoj God Save Our Solomon Islands (Dio protektu niajn Salomonojn)
Nacia Himno  Salvadoro Himno Nacional de El Salvador (Nacia Himno de Salvadoro)
Nacia Himno  San-Marino Inno Nazionale della Repubblica (Nacia Himno de la Respubliko
Nacia Himno  Sankta Lucio Sons and Daughters of Saint Lucia (Filoj kaj Filinoj de Sankta Lucio)
Nacia Himno  Sankta-Kito kaj Neviso O Land of Beauty! (Ho Lando de Belo)
Nacia Himno  Sankta Vincento kaj la Grenadinoj Saint Vincent, Land so beautiful (Sankta Vincento, Lando tiel belega)
Nacia Himno  Samoo The Banner of Freedom (La Standardo de Libero)
Nacia Himno  Santomeo kaj Principeo Independência total (Plena Sendependeco)
Nacia Himno  Sauda Arabio As-Salam al-Malaki (La reĝa saluto)
Nacia Himno  Senegalo Pincez tous vos koras, frappez les balafons (Premu ĉiujn viajn koraojn, frapu la balafonojn)
Nacia Himno  Serbio Bože pravde (Dio justa)
Nacia Himno  Sejŝeloj Koste Seselwa (Aliĝu ĉiuj sejŝelanoj)
Nacia Himno  Sieraleono High We Exalt Thee, Realm of the Free (Alte ni Gloras Vin, Lando de la Liberuloj)
Nacia Himno  Singapuro Majulah Singapura (Progresu Singapuro)
Nacia Himno  Sirio Humat ad-Diyar (Gardantoj de la Hejmlando)
Nacia Himno  Slovakio Nad Tatrou sa blýska (Super Tatro fulmas)
Nacia Himno  Slovenio Zdravljica (Tosto)
Nacia Himno  Somalio Qolobaa Calankeed (Gloru la Patrujon)
Nacia Himno  Srilanko Sri Lanka Matha (Patrino Srilanko)
Nacia Himno  Sud-Afriko Nacia himno de Sud-Afriko
Nacia Himno  Sudano Nahnu Jund Allah Jund Al-watan (Ni estas la soldatoj de la Dio kaj de nia Patrujo)
Nacia Himno  Sud-Koreio Nacia himno de Sud-Koreio
Nacia Himno  Sud-Sudano South Sudan Oyee! (Sud-Sudano hura!)
Nacia Himno  Surinamo God zij met ons Suriname (Dio kun nia Surinamo)
Nacia Himno  Svazilando Nkulunkulu Mnikati wetibusiso temaSwati (Ho nia Di-sinjoro de la svazioj)
Nacia Himno  Svedio Du gamla, du fria (Vi maljuna, vi libera)
Nacia Himno   Svislando Svisa psalmo
Nacia Himno  Taĝikio Surudi milli (Nia amata lando)
Nacia Himno  Tajlando Phleng Chat (Nacia Himno)
Nacia Himno  Tanzanio Mungu ibariki Afrika (Dio benu Afrikon)
Nacia Himno  Togolando Salut à toi, pays de nos aïeŭ (Saluton al vi, lando de niaj prauloj)
Nacia Himno  Tongo Ko e fasi 'o e tu'i 'o e 'Otu Tonga (Kanto de la reĝo de Tongo-insuloj)
Nacia Himno  Trinidado kaj Tobago Forged from the Love of Liberty (Forĝita el la Amo de Libero)
Nacia Himno  Tunizio Himat Al Hima (Defendantoj de la Patrujo)
Nacia Himno  Turkio İstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)
Nacia Himno  Turkmenio Garaşsyz, Bitarap Türkmenistanyň Döwlet Gimni (Nacia Himno de Sendependa Neŭtrala Turkmenio)
Nacia Himno  Tuvalo Tuvalu mo te Atua (Tuvalo por Dio)
Nacia Himno  Ugando Oh Uganda, Land of Beauty (Ho Ugando, Lando de Belo)
Nacia Himno  Ukrainio Ŝĉe ne vmerla Ukraina (Ankoraŭ ne mortis Ukrainio)
Nacia Himno  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Īschī Bilādī (Longe vivu mia nacio)
Nacia Himno  Urugvajo Himno Nacional Uruguayo (Urugvaja Nacia Himno)
Nacia Himno  Usono The Star-Spangled Banner (La Stelplena Standardo)
Nacia Himno  Uzbekio Nacia himno de Uzbekio
Nacia Himno  Vanuatuo Yumi, Yumi, Yumi (Ni, Ni, Ni)
Nacia Himno  Venezuelo Gloria al Bravo Pueblo (Gloron al la Brava Popolo)
Nacia Himno  Vjetnamio Tiến quân ca (La Marŝkanto)
Nacia Himno  Zambio Stand and sing for Zambia, proud and free (Stariĝu kaj kantu por Zambio, fiera kaj libera)
Nacia Himno  Zimbabvo Simudzai Mureza WeZimbabwe (Estu Benita la lando Zimbabvo)

Himnoj de aliaj landoj kaj teritorioj

La listo inkluzivas himnojn de fakte sendependaj ŝtatoj, kiuj ne estas membroj de Unuiĝintaj Nacioj. Pluraj el ili havas malgrandan aŭ nenian rekonon de la internacia komunumo. Iujn el ili oni trovas partoj de la supre listigitaj landoj.

Lando Titolo de la himno
Nacia Himno  Abĥazio Aiaaira (Venko)
Nacia Himno  Ĉednestrio Himno de Ĉednestrio
Nacia Himno  Kosovo Eŭropo (himno)
Nacia Himno  Montara Karabaĥo Azat u ankakh Artsakh (Libera kaj sendependa Arcaĥo)
Nacia Himno  Turka Respubliko Norda Kipro İstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)
Nacia Himno  Palestino Fida'i (Mia redempto)
Nacia Himno  Somalilando Samo ku waar (Vivu longe en paco)
Nacia Himno  Sud-Osetio Nacia Himno de Sud-Osetio
Nacia Himno  Tajvano (Respubliko Ĉinio) San Min Ĉu-i (La Tri Principoj de la Nacio)
Himno de la Nacia Flago
Nacia Himno   Vatikanurbo Inno e Marcia Pontificale (Himno kaj Marŝo Pontifika)

Himnoj de dependaj teritorioj kaj regionoj

Lando Titolo de la himno
Nacia Himno  Andaluzio Himno de Andaluzio
Nacia Himno  Anglio God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Land of Hope and Glory (Lando de espero kaj gloro)
And did those feet in ancient time (Pratempe en Anglujo ĉu)
Nacia Himno  Balearoj La Balanguera (nur Majorko)
Nacia Himno  Bretonio Bro gozh ma zadoù (Antikva lando de miaj patroj)
Nacia Himno  Curaçao Himno di Kòrsou
Nacia Himno  Eŭskio Nacia himno de Eŭskio
Nacia Himno  Ferooj Tú alfagra land mítt (Ho, mia plej kara lando)
Nacia Himno  Flandrio De Vlaamse Leeuw (La flandra leono)
Nacia Himno  Galegio Os Pinos (La pinoj)
Nacia Himno  Groningen Grönnens laid (La kanto de Groningen)
Nacia Himno  Gronlando Nunarput utoqqarsuanngoravit (Nia lando, kiu fariĝis do malnova)
Nacia Himno  Ĝibraltaro God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Ĝibraltara Himno
Nacia Himno  Kantabrio Himno a la Montaña (Himno al la Monto)
Nacia Himno  Katalunio Els Segadors (La Agristoj)
Nacia Himno  Kajmana Insularo Beloved Isles Cayman (Amataj Insuloj Kejmanaj)
Nacia Himno  Kimrio Hen Wlad Fy Nhadau (Lando de miaj patroj)
Nacia Himno  Kornvalo Bro Goth Agan Tasow (Antikva lando de niaj patroj)
Nacia Himno  Aŭtonoma Respubliko Krimeo Himno de Krimeo
Nacia Himno  Kukinsuloj Te Atua Mou E (Dio estas vero)
Nacia Himno  Mankso O Land of Our Birth (Ho Lando de Nia Naskiĝo)
Nacia Himno  Porto-Riko La Borinqueña
Nacia Himno   Skotlando The Flower of Scotland (Floro de Skotlando)
Scotland the Brave (Skotlando Brava)
Nacia Himno  Tatario Himno de Tatario
Nacia Himno  Turkoj kaj Kajkoj God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Nacia Himno  Valo de Kaŭko Himno al Valle del Cauca
Nacia Himno  Valonio Le chant des Wallons (La kanto de la valonoj)

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

Nacia Himno LingvojNacia Himno Iuj ekzemplerojNacia Himno Himnoj de membroj de UNNacia Himno Himnoj de aliaj landoj kaj teritoriojNacia Himno Himnoj de dependaj teritorioj kaj regionojNacia Himno Vidu ankaŭNacia Himno ReferencojNacia HimnoPatriotismoRegistaro

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

UsonoSvislandoFratoj GrimmDuoninsuloSatanoKastelo PrielauJoaquín Rodrigo2-HeksenoEkonomioMarso (planedo)2-NoninoNaturalismoEliza OrzeszkowaDonald TrumpNeĝblankulinoJohann Gregor MendelUkrainio3-HeptenoTaboLéonce DeprezUsona MararmeoElipsoidoListo de urboj de OmanoMiguel de CervantesFranz Anton Adolph von WagenspergHui, Dui kaj LuiFenil-acetaldehido1984 (romano)Municipoj de Valencia KomunumoSântanaHrabyněKampanjo de ItalioYoussef HindiTibor Bakonyi (politikisto)2020RSSSödertäljeMano de IrulegiGorĝoKontraktoHeptenoParizoMoresnet neŭtralaNovjara RenkontiĝoVikifontaroFerozevalaStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojArmena genocidoBiologioSebiș (Drăgănești)LingvoLope de VegaĈirkaŭremparo de MöbisburgEvoluhelpoEsperanta literaturoKanada TagoOficialaj aldonojMonarkioUrengoja minejoSportokluboEsperantoPecica23-a de apriloGreka genocidoPremier (Tjumeno)🡆 More