Tunizio (arabe تونس Tunis, berbera: ⵜⵓⵏⴻⵙ Tunes) estas lando en Norda Afriko, inter Alĝerio kaj Libio.
La loĝantoj de Tunizio nomiĝas tunizianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Tunizo nomiĝas tunizanoj.
En 814 a.K. Fenicianoj fondigis Kartago, kiu (post multe da jaroj de sereneco) estis tute pereigita dum la Tria Punika Milito en 146 a.K. Tiam ĝi estiĝis romia provinco "Africa". Ekde 476, kiam Okcident-Romio pereiĝis, Kartago estis la parto de Bizanca Imperio. Dum 7-a kaj 8-a jarcentoj Araboj konkeris teritorion de nuntempa Tunizio. La urbo de Kajruano estis fondigita de ili. Multaj arabaj dinastioj regis ĝin ekde 800 ĝis 1574, kiam Otomana Imperio konkeris la landon.
Ekde 1880 Tunizio estis kolonio de Francio. Ĝi sendependiĝis en 1956. Dum longaj jaroj 1934-87 ĝin gvidis Habib Bourguiba. En 1987 Zin Al-Abidin Ben Ali estis elektigita prezidenton. En 1985 Israelaj aeroplanoj bombardigis regiono de Tunizo (kie Jaser Arafat kaŝiĝis post Israela atako de Libano), kaŭzinte ĉirkaŭ 80 civilulojn mortiĝis.
Ekde decembro de 2010 ĝis januaro de 2011, okazis grandaj socialaj ribeloj precipe ekigitaj de la urba junularo kontraŭ la senlaboreco, malbonaj vivkondiĉoj kaj polica perforto.
La 9-an de oktobro 2015 la Nobel-premio pri paco estis atribuita al Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo (arabe: رباعية الحوار الوطني التونسي) omaĝe al la farita laboro por reveno al demokratia kaj tolerema sistemo.
Tunizio estas dividita laŭ 24 gubernioj: Al Kaf, Al Mahdijah, Al Munastir, Al Qasrajn, Al Qajravan, Arjanah, Bajah, Banzart, Bin 'Arus, Jundubah, Madanin, Nabul, Qabis, Qafsah, Qibili, Safaqis, Sidi Bu Zaid, Siljanah, Susah, Tatavin, Tavzar, Tunis, Zaghvan, Manuba.
La araba estas la oficiala lingvo, kaj la tuniza araba, konata kiel Tounsi, estas la nacia, regiona araba varianto uzata de la publiko. Ekzistas ankaŭ malgranda minoritato de parolantoj de berberaj lingvoj konataj kolektive kiel Jebbali aŭ Shelha . La franca ankaŭ okupas gravan rolon en la tunizia socio, malgraŭ ke ĝi havas neniun oficialan statuson. Ĝi estas vaste uzata en la edukadsistemo (ekzemple kiel la lingvo de instruado en mezlernejo), la gazetaro kaj komerco. En 2010 estis 6 639 000 francaj parolantoj en Tunizio aŭ ĉirkaŭ 64% de la populacio. La itala estas komprenata kaj parolata de malgranda parto de la tuniza loĝantaro. Komercaj elpendaĵoj, menuoj kaj vojmontriloj en Tunizio ĝenerale estas skribataj en araba kaj franca lingvoj. [153]
La tunizia kuirarto, estas miksaĵo de kuirartaj tradicioj de mediteraneaj kaj dezertaj loĝantoj de Tunizio. Ĝia karakteriza spica gusto venas de multaj civilizoj, kiuj regis la landon nun konata kiel Tunizio: Romianoj, vandaloj, bizancanoj, araboj, hispanoj, turkoj, italoj (sicilianoj), francoj, kaj la indiĝenaj berberoj. Multaj el la kuirstiloj kaj iloj komencis formiĝi kiam la antikvaj triboj estis nomadaj. Nomadaj homoj estis limigitaj en siaj kuiradaj iloj per tiaj porteblaj potoj kaj ujoj. La tunizia taĵino estas tre malsama de la alĝeria aŭ maroka plado. Ĝi estas speco de torta plado, farita el ovoj, viando kaj legomoj, simila al la itala frittata aŭ eggah. tipa tunizia manĝaĵo.
La Tunizia nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1956, kiam Tunizio internacie rekonate sendependiĝis el la kolonia regado de Francio. La tunizia teamo en 2004 gajnis la Afrikan Pokalon de Nacioj kiam ĝi gastis en Tunizio.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj poste el Tunizio; jen kiel la verkisto priskribas la historiajn atingojn de la lando:
|
Vidu ankaŭ MONA.
Informoj pri Tunizio en la vikio de UEA esperante
Tiu ĉi artikolo ('lingvoj') estas parte tradukita de la samtitola artikolo en la anglalingva versio de Vikipedio je la 24-a decembro 2017.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tunizio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.