La Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio estas lando en Oceanio, sur insuloj en la Pacifiko.
Ĝi estas federacio de kvar ŝtatoj: nome Ĉuuk, Kosrae, Ponape kaj Yap. Tiuj kvar ŝtatoj komponas la plejparton de la insuloj Karolinoj, kune kun Palaŭo.
Laŭ la stato de 2017 en la lando vivis 105 544 loĝantoj sur areo de 702 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 150 loĝantoj/km².
Inter 1952 (praktike jam ekde 1947) kaj 1986 la Federacio de Mikronezio estis parto de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj de Usono, instalita laŭ la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj. Ankoraŭ nun Traktato de Libera Asociiĝo iugrade ligas ĝin al Usono.
La Federacio de Mikronezio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Federacio de Mikronezio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.