Patriots of Micronesia (Patriotoj de Mikronezio), ankaŭ konata kiel Across all Micronesia (Tra tuta Mikronezio) estas la nacia himno de la Federacio de Mikronezio.
Ĝi oficialiĝis en 1991 kiam anstataŭis la himnon Preamble uzatan ekde la sendependiĝo de la lando en 1979.
Patriots of Micronesia | ||
---|---|---|
Patriotoj de Mikronezio | ||
nacia himno | ||
lando | Federacio de Mikronezio | |
ekde | 1991 | |
muzika ekzemplo | ||
"Patriotoj de Mikronezio" Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
La melodio devenas de la germana studenta kanto Ich hab' mich ergeben (uzata kiel unu el neoficialaj himnoj de Okcidenta Germanio en la jaroj 1949-1952), kiu devenas de la germana studenta kanto Wir hatten gebauet ein stattliches Haus (1819). Ankaŭ la teksto de Patriots of Micronesia malekzakte baziĝas sur traduko de Ich hab' mich ergeben. Ankaŭ la miskitoj el Nikaragvo elektis ĝin kiel sian nacian himnon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Patriots of Micronesia, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.