ISSN estas internacia normigita numero de gazeto (angle International Standard Serial Number).
Ĝin difinas la normo ISO 3297. ISSN unusignife identigas periodan publikaĵon: gazeton aŭ alian similan komunikilon. Por libroj validas ISBN.
ISSN | |||||
---|---|---|---|---|---|
publication identifier • komunikilo • teknika normo | |||||
URN | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
ISSN konsistas el la vorto ISSN sekvata de du-parta numero kun disiga streketo. La lasta cifero estas kontrol-kodo kalkulita laŭ la antaŭa serio.
ISSN ricevas arbitran interrespondon kun la titolo kaj komencdato de eldonaĵo, senrilate al la lando, lingvo aŭ alia eco. Se la gazeto ŝanĝas sian titolon, ĝi ricevu novan ISSN-on. Se gazeto aperas en pluraj formoj, ekzemple papere kaj sonregistre, ĝi ricevu tiom da ISSN-oj.
Centre kunordigas la disdonon de ISSN la Internacia Centro de ISSN.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article ISSN, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.