En la franca lingvo, La Marseillaise signifas "la marsejla". La vortojn verkis la strasburga kapitano Claude Joseph Rouget de Lisle (1760-1836) en 1792, t.e. en la revolucia periodo de Francio. La kanto unue nomiĝis Chant de Guerre pour l'Armée du Rhin (Militkanto por la Rejna Armeo); en 1792 marsejlaj regimentanoj eniris Parizon kantante tiun ĉi kanton... kiun la parizanoj sekve renomis La Marseillaise. Ĝin oni adoptis kiel nacian himnon unuafoje en 1795 (Unua Franca Respubliko); ekde 1879 ĝi denove fariĝis la nacia himno. Ĝi estis kanto ankaŭ de revolucianoj kaj liberanoj en Eŭropo, kelkajn unuajn monatojn de sovetia potenco en Rusio ĝia melodio (kun aliaj, netradukitaj vortoj) estis uzata kiel himno de la Soveta Rusio.
Allons enfants de la patrie, Le jour de gloire est arrivé ! Contre nous de la tyrannie L'étendard sanglant est levé ! (bis) Entendez-vous dans les campagnes Mugir ces féroces soldats ? Ils viennent jusque dans nos bras Égorger nos fils, nos compagnes !
Ni iru, infanoj de la patrujo, la glora tago alvenis! Kontraŭ ni de la tiraneco la standardo sanga estas levita! (dufoje) Ĉu vi aŭdas en la kamparo bleki tiujn sovaĝajn soldatojn? Ili venas ĝis inter niaj brakoj buĉi niajn filojn, niajn kunulinojn!
Rekantaĵo
Aux armes, citoyens ! Formez vos bataillons ! Marchons ! Marchons ! Qu'un sang impur abreuve nos sillons !
Civitanoj, prenu la armilojn! Formigu la batalionojn! Ni marŝu! Ni marŝu! Ke malpura sango verŝiĝu en niajn sulkojn!
6-a strofo
Amour sacré de la patrie, Conduis, soutiens nos bras vengeurs ! Liberté, Liberté chérie, Combats avec tes défenseurs ! (bis) Sous nos drapeaux, que la victoire Accoure à tes mâles accents ! Que tes ennemis expirants Voient ton triomphe et notre gloire !
Sankta amo de la patrujo Konduku, tenu niajn brakojn venĝemajn! Libereco, Libereco kara, Batalu kun viaj defendantoj! (dufoje) Sub niaj flagoj, venko alkuru al viaj viraj vokoj! Viaj malamikoj mortantaj vidu vian triumfon kaj nian gloron!
7-a strofo
Nous entrerons dans la carrière Quand nos aînés n'y seront plus ; Nous y trouverons leur poussière Et la trace de leurs vertus. (bis) Bien moins jaloux de leur survivre Que de partager leur cercueil, Nous avons le sublime orgueil De les venger ou de les suivre !
Ni eniros en la karieron kiam niaj prauloj ekskarieros; ni trovos tie ilian korpopolvon kaj la spuron de iliaj virtoj. (dufoje) Malpli enviantaj postvivi ilin ol kunkuŝi en iliaj ĉerkoj, ni havos la superan orgoljon venĝi aŭ sekvi ilin!
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marseljezo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.