La Balearaj Insuloj (katalune Illes Balears, hispane Islas Baleares) estas insularo kuŝanta ĉe la okcidenta flanko de la Mediteranea maro.
Politike apartenantaj al la Hispana Ŝtato kiel aŭtonoma komunumo estas tamen agnoskataj kiel diferencigita etna komunumo. La regiono, kiu konsistas el la insuloj Majorko (Mallorca), Minorko (Menorca), Ibizo (Eivissa/Ibiza), Formentero (Formentera) kaj Cabrera, situas fronte al Valencio kaj Katalunio kaj ĝia loĝantaro (1.094.972 homoj) estas la 7,7% de la tuta loĝantaro ĉe la katalunlingvio. La ĉefurbo estas Palma de Majorko.
Balearoj | ||||
---|---|---|---|---|
katalune 'Illes Balears' | ||||
aŭtonoma komunumo, insularo | ||||
Flago | Blazono | |||
insularo [+] | ||||
Oficiala nomo: Illes Balears Islas Baleares Balearaj Insuloj | ||||
Ŝtato | Hispanio | |||
Regiono | Balearoj | |||
Akvejo | Mediteraneo | |||
Kelkaj urboj | Alcúdia | |||
Situo | Majorkurbo | |||
- alteco | 13 msnm | |||
Ĉefurbo | Palma de Majorko | |||
- koordinatoj | , 3° O 39.5666666666672.65 | |||
Plej alta punkto | Puig Major [+] | |||
Areo | 4,992 km² (499,2 ha) | |||
Loĝantaro | 1 113 114 (2011) | |||
Denseco | 222 979,57 loĝ./km² | |||
Aŭtonomeco | 1-a de marto 1983 | |||
Ĉefulo | (ekde ) | |||
Horzono | MET (UTC+1) | |||
- somera tempo | MET (UTC+2) | |||
ISO 3166-2:ES | ES-IB | |||
| ||||
| ||||
Balearoj | ||||
Vikimedia Komunejo: Balearic Islands | ||||
Retpaĝaro: Registaro de Balearoj | ||||
La nomo de la insuloj devenas de la antikva greka Βαλλιαρεῖς, kaj laŭ tiu nomo estis konataj dum la Antikva epoko. Grekaj kaj romiaj aŭtoroj devenigis la nomon de la fakto, ke inter la loĝantaro troviĝis lertegajn ĵetantojn (βαλεαρεῖς [baleareis], el βάλλω [bállo]), eĉ se Strabono konsideris, ke la vera deveno estis fenica. Fakte, la radiko bal- havas fenican originon; eble la insuloj estis konsekritaj al la dio Baal; tiumaniere, la simileco inter la greka radiko ΒΑΛ (vd. βάλλω), kaj la okupo de la loĝantaro, eble estis la fundamento por la greka nomo. Ke ilia nomo ne estis origine greka, oni tamen deduktis ĉar grekoj ne kutimis nomi la insularon βαλεαρεῖς sed Γυμνησίαι[Gymnesiae] (fakte nur la ĉefaj insuloj, Minorko kaj Majorko) dum kartaganoj kaj romianoj preferis la nomo Balearoj por Minorko kaj Majorko. Ibizo kaj Formentero estis de ĉiuj nomitaj Pitiusoj.
Majorko | |||
Minorko | |||
Ibizo | |||
Formentero | |||
Cabrera |
La kuirarto de la Balearaj Insuloj havas multajn kontaktojn kun la kataluna kaj valencia kuirartoj. Ĝi havas pure mediteraneajn karakterizaĵojn. La Balearaj Insuloj estis konkeritaj plurfoje dum ĝia historio de araboj, francoj kaj angloj, kiuj lasis siajn kuirartajn influojn. Menciindas diri ke inter la insuloj ankaŭ ekzistas lokaj diferencoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Balearoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.