La glotaj konsonantoj, aŭ ĵargone glotaloj, aŭ pleonasme glotalaj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la gloto.
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Multaj fonetikistoj konsideras ilin, aŭ almenaŭ la tiel-nomatajn frikativojn, kiel transirajn statojn de la gloto sen ia loko de artikulacio kian havas aliaj konsonantoj; fakte, iuj entute ne konsideras ilin kiel konsonantojn. Tamen, almenaŭ la glota plozivo kondutas kiel tipa konsonanto en lingvoj kia Tsou ("Tsou" en Tajvano).
Glotaj konsonantoj en la Internacia Fonetika Alfabeto:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
ʔ | glota plozivo (senvoĉa) | Havaja | ‘okina | [ʔo.ˈki.na] | ‘okina |
ɦ | glota frotsono voĉa | Ĉeĥa | Praha | [pra.ɦa] | Prago |
h | glota frotsono senvoĉa | Angla | hat | [hæt] | ĉapelo |
La "frikativoj" ne estas veraj frikativoj. Temas pri tradicia uzo de la vorto. Ili anstataŭe prezentas transirajn statojn de la gloto (fonado) sen specifa loko de artikulacio. [h] estas sevoĉa transiro; [ɦ] estas spirvoĉa transiro, kaj povus transkribiĝi kiel [h̤].
La glota plozivo troviĝas en multaj lingvoj. Ofte ĉiujn vokalajn komenciĝojn antaŭas glota plozivo; ekzemple, en la germana. En la havaja la glotan plozivon signas unuopa malferma citilo <‘>. Iuj alfabetoj uzas diakritajn signojn por la glota plozivo, kia la hamzo <ء> en la Araba alfabeto; en multaj lingvoj de Mezameriko, la Latina litero
Pro tio ke la gloto laŭnecese estas fermita por la glota plozivo, ĝi ne povas esti voĉa.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Glotalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.