phpBB estas libera programo por retforumo. Ĝi estas programita en la programlingvo PHP kaj subtenas plurajn datumbazojn, ekzemple MySQL, PostgreSQL kaj MSSQL.
phpBB | |
---|---|
phpBB 3.0 RC1 | |
Aŭtoro | James Atkinson |
Programisto | The phpBB Group |
Lasta stabila versio | 3.3 (1-a de junio 2020) |
Programlingvo | PHP |
Lingvo(j) | plurlingva (54 lingvoj, 15-a de aprilo 2020), eksdata versio ankaŭ en Esperanto |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | Retforumo |
Permesilo | GPL |
Retejo | https://www.phpbb.com |
Evoluon de phpBB ekis James Atkinson la 17-an de Julio 2000 kun celo provizi simplan retforumon por sia retpaĝaro.
La versio 1 estis oficiale eldonita la 9-an de Decembro 2000.
La versio 2 (kromnomita "Super Furry") estis eldonita la 3-an de Aprilo 2002.
La versio 3 (kromnomita "Olympus") estis oficiale eldonita la 13-an de Decembro 2007.
Ne ekzistas oficiala Esperanta traduko de phpBB. Ekzistas tamen neoficiala, nekompleta komunuma traduko farita en 2007.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article PhpBB, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.