Postalveolaroj (aŭ postdentokarnaj aŭ postalveolaj konsonantoj aŭ pleonasme postalveolaraj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la lango proksime al aŭ tuŝanta la dorson de la alveola kresto, kio metas ilin iomete pli malantaŭe en la buŝo ol la alveolaraj konsonantoj, kiuj fariĝas ĉe la kresto mem, sed ne tiel malantaŭe kiel la dura palato (la loko de artikulacio por palatalaj konsonantoj).
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Inter la frikativoj kaj afrikatoj, subtipo nomata palato-alveolaraj konsonantoj (vidu sube) estas montrataj kun ekzemploj en la tabelo. La alveolo-palatalaj kaj la retrofleksaj konsonantoj ankaŭ estas postalveolaj en sia punkto de artikulacio, sed ili ricevas apartajn kolumnojn en tabelo de la IFA, kaj estas ilustrataj ĉi tie per ekzemploj en siaj propraj artikoloj.
La palato-alveolaraj siblantoj kaj postalveolaraj klaketoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
Senvoĉa palato-alveolara frikativo | Angla | ship | ʃɪp | ŝipo | |
Voĉa palato-alveolara frikativo | Angla | vision | vɪʒən | vizio, vido | |
Senvoĉa palato-alveolara afrikato | Angla | chip | tʃɪp | ĉipo | |
Voĉa palato-alveolara afrikato | Angla | jug | dʒʌg | vazo | |
Apicala (post)alveolara klaketa ellaso | Nama | !oas | k͡!oas | kava | |
Laminala postalveolara klaketa ellaso | !Kunga | ǂua | k͡ǂwa | imiti |
Rimarku: En la tradicio de la IFA, la afrikatoj skribeblas ankaŭ per la simboloj por palatalaj plozivoj,
La diferenco inter palato-alveolara, alveolo-palatala, retrofleksa, kaj kelkaj aliaj artikulacioj estas en la formo de la lango anstataŭ en la loko de kontakto kun la plafono de la buŝo. Tiasence ili ĉiuj estas postalveolaraj.
La atestitaj eblaĵoj, kun ekzemplaj lingvoj, estas la jenaj. Notu ke la diakritaĵo de la IFA estas simpligitaj ĉi tie; iuj artikulacioj bezonus du diakritojn por plena specifigo, sed nur unu estas uzata, ke la rezultoj restu legeblaj sen bezono de OpenType-formata tiparo de la IFA. Aldone, Ladefoged revivigis arĥaikan simbolon de la IFA, la suba punkto, por indiki apikala postalveolara (normale inkludita en la kategorio de retrofleksaj konsonantoj), kaj tiu notacio estas uzata ĉi tie. (Notu, ke la notacio s̠, ṣ estas fojfoje renversita; iu ajn povas troviĝi nomite 'retrofleksa' kaj skribite ʂ.)
IFA | Loko de artikulacio | Ekzempligaj lingvoj |
---|---|---|
[s̠ z̠] | laminala plata postalveolaro (laminala retroflekso) | Mandarina sh, zh, ch; Pola sz, rz, cz, ż |
[ṣ ẓ] | apikala postalveolaro (apikala retroflekso) | Ubiĥa; Toda |
[ʃ ʒ] | kupola postalveolaro (palato-alveolaro) | Angla sh, zh (povas esti aŭ laminala aŭ apikala) |
[ʃ̻ ʒ̻] | laminala kupola postalveolaro | Toda |
[ɕ ʑ] | laminala palataligita postalveolaro (alveolo-palatalo) | Mandarina q, j, x; Pola ć, ś, ź, dź; Ubiĥa |
[ŝ ẑ] | laminala fermita postalveolaro | Ubiĥa |
[ʂ ʐ] | sub-apikala postalveolaro aŭ palatalo (sub-apikala retroflekso) | Toda |
Iuj lingvoj kiuj distingas inter dentaloj kaj alveolaroj havas ion pli proksiman al prealveolaraj kaj postalveolaraj. Tia estas la kazo por parolantoj de la malajalama, kiuj trilas ambaŭ el la ro-ecoj de tiu lingvo: [r̟] kontraŭ [r̠]. Ĉar ili estas triloj kaj por tio apikalaj, la lastaj kutime nomiĝas retrofleksaj.
Tamen, en iuj ne-normaj formoj de la malajalama, estas laminala postalveolara nazalo kiu kontrastas kun apikala alveolara, palatala, kaj subapikala retrofleksa nazaloj: m n̟ n͇ n̠ ɳ ɲ ŋ.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Postalveolaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.