Bocvano, signifante lando de cvanoj, oficiale la Respubliko Botsvano (angle Republic of Botswana, cvane Lafatshe la Botswana), estas stabila lando en la centro de suda Afriko.
Ĝi iĝis sendependa ŝtato en 1966, ĝis tiam estis sub Brita protektorato (iama nomo Beĉuanalando).
Nun ĉi tiu estas unu el la politike kaj ekonomie plej stabilaj landoj de Afriko. Ne ekzistas malriĉecon kaj malsaton do multe ol en multaj aliaj landoj en Afriko. La nigra plejo kaj la blanka malplimulto havas relative afablajn rilatojn. Ĝi havas la plej grandan diamanteksportanton en la mondo kaj la plej rapide kreskantan ekonomion en Afriko.
Ekde sendependeco en 1966 la landon regas la Bocvana Demokrata Partio. Dum la balotado en 2004 ĝi gajnis 44 de la 57 seĝoj. La aliaj seĝoj estis gajnitaj de la ĉefaj kontraŭstaraj partioj Bocvana Nacia Fronto kaj la Bocvana Partio de la Kongreso. De 2007 la Bocvanan Demokratan Partion estras Ian Khama, filo de la unua bocvana prezidento.
Bocvano apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bocvano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.