Lando sen maraliro estas lando tute ĉirkaŭata de tero, aŭ kies bordoj troviĝas en fermitaj maroj.
Ekzistas 47 landoj sen maraliro en la tuta mondo, inkluzive de parte agnoskataj landoj. El la plej grandaj masoj, nur Nordameriko, Oceanio, kaj Antarkto ne havas landojn sen maraliro ene de la respektivaj kontinentoj.
Historie, lando sen maraliro estis rigardata kiel lando je malavantaĝa pozicio. Ĝi ne permesas al la lando akiri la marrimedojn kiel fiŝkaptado, sed pli grave ĝi baras la aliron al mara komercado, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas grava procento de la internacia komercado. Marbordaj regionoj kutime estas pli loĝataj ol internaj regionoj.
Estas du landoj sen maraliro, kiuj limas nur al aliaj landoj sen maraliro: Liĥtenŝtejno kaj Uzbekujo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lando sen maraliro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.